Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


Saluton,

E-redakcio de Pola Radio atentigas pri kelkaj elektitaj programeroj de la
semajnfino:

21.03-23.03.2003

La 21-an de marto La gasto de nia vendreda rubriko "Homoj kaj problemoj"
estas denove Vilmos Benczik el E.Lorand-Universitato en Budapeŝto. Ni
prezentas la 2-an parton de nia interparolo pri lia prelego prezentita dum
la fortaleza UK, dediĉita al la fascina temo: "Ĉapitro el la historio de
la komunikado: La revolucio de voĉo". Post la satelita emisio je la 21.00
horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla
dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La
elsendo ripetiĝas la 4-an fojon dum la sekva tago je la 10.30 laŭ la
mezeŭropa tempo, nur persatelite.

En la sabata programo, la 22-an de marto aŭdiĝas nia kutima sonmagazino
"Esperanto ekspreso". Ĉi-semajne ĝi estas malpli longa, nome krom la
kutima informbulteno pri la integroklopodoj de Pollando en EU ni prezentas
en la elsendo la opiniojn de kelkaj polaj politologoj pri la milito en
Irako. En la sonmagazino ni prezentas kelkajn informojn kaj ĉi-semajne nia
antaŭmikrofona gasto estas dr-ino Ilona Kothny. Ni parolas ĉefe pri ŝia
angla-esperanta-hungara et-vortaro pri lernado kaj laboro, kvankam evidente
ne eblas eviti en nia interparolo la aferojn ligitajn kun la
Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan,
Pollando.

Dimanĉe, te. la 23-an de marto - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj
geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj
korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante
konkretajn demandojn. Ni citas la opiniojn de niaj geaŭskultantoj pri loko
de Pollando en la Eŭropa Unio, pri subteno de la polaj aŭtoritatoj por
interveno usona en Irako. Ni citas pritaksovortojn pri niaj elsendoj laŭ la
enhava kaj lingva vidpunktoj. Ni denove informas niajn aŭskultantojn, ke
ekde la somera kadra elsendotempo (te. ekde la 30-a de marto) ni disponos
pri kroma persatelita elsendo je la 10-a horo laŭ la Universala Tempo. Tiel
ekde la 30-a de marto niaj elsendoj aŭdiĝos kvin fojojn tage je la 8.30,
10.00, 15.00, 18.00 kaj 19.00 laŭ la UT. Eblas ilin aŭskulti per mallongaj
ondoj, per satelito kaj pere de interreto.


Kaj jen demando al niaj geaŭskultantoj:

En la magazino "Pollando en Eŭropo" ni direktis la demandon, kiu celas
cetere ne nur niajn eŭropajn aŭskultantojn.

Ĉu en viaj butikoj, vendejoj, bazaroj vi trovas polajn produktojn -
firmuzajn aŭ nutraĵajn? Ĉu troviĝas inter ili la tn. salubraj nutraĵoj?
Ĉu vi utiligas ilin, kaj se jes kia estas via opinio pri ili kaj pri ilia
kvalito. Viajn respondojn ni citos en niaj programoj. Inter la respondintoj
ni lotumos objektajn premiojn!

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu