Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


Saluton,

E-redakcio de Pola Radio atentigas pri kelkaj elektitaj programeroj de la
semajnfino:

14.03-16.03.2003.

La 14-an de marto La gasto de nia vendreda rubriko "Homoj kaj problemoj"
estas Vilmos Benncik el la E.Lorand-Universitato en Budapeŝto. La temo de
nia interparolo estas lia prelego prezentita dum la fortaleza UK, dediĉita
al la fascina temo: "Ĉapitro el la historio de la komunikado: La revolucio
de voĉo". La prelego dum UK venigis amase la aŭskultantojn, sed ni certas,
ke ĝi vekos intereson ankaŭ de niaj geaŭskultantoj. La dua parto de la
interparolo, farita marĝene de tiu prelego aŭdiĝos post unu semajno. La
premiera emisio okazas per mallongaj ondoj je la 17.00 laŭ la mezeŭropa
tempo. Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la
programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj
sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an
fojon dum la sekva tago je la 10.30 laŭ la mezeŭropa tempo, nur
persatelite.

En la sabata programo, la 15-an de marto aŭdiĝas nia kutima sonmagazino
"Esperanto ekspreso". En gi ni prezentas du interparolojn - kun la
direktorino de la Pola Instituto en Berlino, Joanna Kiliszek. Kun ŝi ni
interparolas pri la kunlaboro de la Instituto en la solenaĵoj de la
100-jariĝo de Esperanto-Ligo Berlin kaj okazinta antaŭ unu semajno
simpozio dediĉita al la 100-a naskiĝdatreveno de esperantisto Jan Fethke
(Jean Forge), kiun seminarion akompanis revuo de liaj filmoj. Nia lauvica
antaumikrofona gasto estas Marko Naoki Lins, kiu dum sia antaŭnelonga
vizito en Japanio havis la okazon prelegi al japanaj esperantistoj pri la
Europa Komunikadcentro en Bruselo. Krome ni informas ia. pri interesa enketo
organizita de amaskomunikiloj el ses europaj landoj - Hispanio, Francio,
Germanio, Britio, Italio, Pollando - kiu celis trovi faman homon, kiu
reprezentas la europan identecon. Baze de la respondoj - la trian lokon en
tiu enketo okupis L.L. Zamenhof.

Dimanĉe, te. la 16-an de marto - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj
geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj
korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante
konkretajn demandojn. Ĉi-semajne ni denove referencas ia. la opinioj de
niaj geaŭskultantoj pri militminaco lige kun la afero de Irako. Ni reagas
ankaŭ je opinioj de nia elsendo dediĉita al la kreado de St. Lem, kiuj
venis el Francio. Jam nun ni povas informi niajn aŭskultantojn, ke ekde la
somera kadra programo ni disponos pri kroma persatelita emisio je la 10-a
horo laŭ la Universala Tempo. Tiel persatelite ni emisios ekde la 30-a de
marto je la 8.30, 10.00 kaj 19.00 laŭ la UT.

Kaj jen demando al niaj geaŭskultantoj:

En la magazino "Pollando en Eŭropo" ni direktis la demandon, kiu celas
cetere ne nur niajn eŭropajn aŭskultantojn.

Ĉu en viaj butikoj, vendejoj, bazaroj vi trovas polajn produktojn -
firmuzajn aŭ nutraĵajn? Ĉu troviĝas inter ili la tn. salubraj nutraĵoj?
Ĉu vi utiligas ilin, kaj se jes kia estas via opinio pri ili kaj pri ilia
kvalito. Viajn respondojn ni citos en niaj programoj. Inter la respondintoj
ni lotumos objektajn premiojn!

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu