| Informa Kanalo Abonu.Com |
Saluton, E-redakcio de Pola Radio atentigas pri kelkaj elektitaj programeroj de la semajnfino: 07.03-09.03.2003. La 07-an de marto La gasto de nia vendreda rubriko "Homoj kaj problemoj" estas Frank Selten el Frankfurto ce Majno. Ni interparolas pri lia profesiado kiel jazmuzikisto en la ensemblo "The Barrelhouse", liaj turneoj, ankau esperantlingvaj prelegoj en la E-klubo en Frankfurto. Frank Selten estas vera disradianto de Esperanto-ideoj, ni do interparolas ankaŭ pri du iniciatoj, kiujn lige kun Esperanto entreprenis liaj amikoj. Krome en tiu programo ni referencas al la antaŭnelonga pola historio, memorigante la 35-jariĝon de la martaj eventoj '68 en Pollando. La premiera emisio okazas per mallongaj ondoj je la 17.00 laŭ la mezeŭropa tempo. Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an fojon dum la sekva tago je la 10.30 laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. En la sabata programo, la 08-an de marto aŭdiĝas nia kutima sonmagazino "Esperanto ekspreso". En gi ni omagas la memoron de la tragike forpasintaj gesamideanoj S. Kaj G. Ledon en Brazilo baze de la informoj de Jamez Rezende Piton. Lige kun la Virina Tago ni peras la mesagon de virinaj organizaĵoj el Hiroŝimo, rakontas pri la porokaza spektaklo en la varsovia Teatro "Espero". Nia antaŭmikrofona gasto ĉi-semajne estas denove KKS, Nikola Rasic, kun kiu ni interparolas pri la aktuala preparstato al la 88 UK en Gotenburgo. En EE ni ankaŭ referencas al Franfurto ĉe Majno por informi pri interesa semajnfina programo, kadre de kiu oni ne nur lanĉas du kursojn, sed ankaŭ interŝangas instruistajn spertojn. Dimanĉe, te. la 09-an de marto - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante konkretajn demandojn. Ĉi-semajne ni referencas ia. al korespondaĵoj, kiuj traktas la eŭropunian problemaron en niaj elsendoj. Ni lanĉas la proponon al la polaj aŭskultantoj esprimi sian opinion pri la partopreno en la aliĝreferendumo. Ni atendas ilin ĝis la 4-a de aprilo. Konforme al la promeso ni prezentas la nomojn de premiitaj aŭskultantoj, kiuj en februaro alsendis al ni tre interesajn leterojn, kiujn ni ankaŭ citis en niaj elsendoj. Temas pri Dieter Rooke el Svislando, Harald Rader el Aŭstrio kaj Rudi Burgmeister el Germanio.
Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.
Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.
La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.
Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30
La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz
Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:
- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):
- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra
aŭ
- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram
La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)
Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.
Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp
Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.
Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.
Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio
Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..
Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.
La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17
Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |