Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= Gazetaraj Komunikoj N-ro 290 2008-07-05 ================================================================= 1. Sojle de la 93-a UK 2. Konferenco kunvenigos profesorojn pri Esperanto kaj interlingvistiko 3. Librosubvencioj por Esperanto-bibliotekoj * * * * * SOJLE DE LA 93-A UK Du semajnojn antaŭ la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo (19-26 julio) la nombro de ĝiaj aliĝintoj atingis 1766 el 73 landoj. Same kiel en multaj aliaj jaroj, ankaŭ ĉi-foje plej multnombre reprezentita estas Francio kun 212 aliĝintoj. La dua loko en la fina statistiko decidiĝos nur dum la surloka aliĝado, ĉar komence de julio la diferenco inter Germanio kaj Nederlando estis apenaŭa: respektive 163 kaj 158 aliĝintoj. La plej granda grupo de ekster Eŭropo venos el Japanio, kiu jam anoncis 127 kongresanojn.  Pli ol 50 esperantistoj aliĝis krome el Rusio (90), Belgio (79), Litovio (67), Pollando (54) kaj Britio (53).   La Alta Protektanto de la jubilea UK estas s-ino Gerdi A. Verbeet, prezidanto de la Dua Ĉambro de la Regna Delegitaro, t.e. la nederlanda parlamento. En la Honora Komitato membriĝis eminentuloj de la urba kaj tutanda publika vivo, i.a. la Komisaro de la Reĝino en Sud-Holando J. Fransen, prezidantino de la Nacia Unesko-Komisiono B .E. van Vucht Tijssen, sociologo Abram de Swaan, verkisto kaj la "nokta urbestro" de Roterdamo Jules Deelder, kaj verkisto Peter Bulthuis, nepo de la Esperanta aŭtoro H.J. Bulthuis.  * * * * * KONFERENCO KUNVENIGOS PROFESOROJN PRI ESPERANTO KAJ INTERLINGVISTIKO La Universitato de Amsterdamo estos baldaŭ (17-18 julio) kunvenejo de kvardeko da reprezentantoj de universitatoj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj. Labora konferenco kunvokita de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, donos al la grupo okazon komune pridiskuti siajn studprogramojn, la kondiĉojn sub kiuj ili laboras en siaj diversaj institucioj, kaj plifortigon de kunlaboro - inkluzive bibliotekajn interŝanĝojn kaj interŝanĝojn de personaro. La konferenco okazos laŭ invito de la lektorato pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Amsterdama Universitato, kun aktiva subteno de la Fako pri Lingvistiko. La ĉefa motoro surloke estas d-ro Wim Jansen, kiu gvidas la lektoraton. D-ro Jansen gvidos konferencan laborgrupon pri studprogramoj, d-rino Sabine Fiedler gvidos laborgrupon pri administracio de programoj, kaj d-ro Ulrich Lins gvidos laborgrupon pri interŝanĝoj. "Nuntempe la programoj pri Esperanto kaj interlingvis tiko en diversaj landoj de la mondo laboras esence en izoleco", diris Humphrey Tonkin, direktoro de CED kaj unu el la organizantoj de la konferenco. "Nia celo estas pliintensigi la konversacion inter la diversaj programoj por plifortigi iliajn poziciojn kaj doni reciprokan helpon." Programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko estas ofte starigitaj de unuopaj aktivuloj en difinitaj universitatoj kaj mankas al ili kontinueco. Sekve, plekti ilin en la strukturojn de la koncernaj universitatoj estas tre grave. Ankaŭ iliaj iniciatintoj ofte ne scias kiel kaj per kiuj studmaterialoj oni instruas en aliaj universitatoj. CED esperas starigi komunikan reton inter la programoj. La konferencon finance subvencias ESF (Esperantic Studies Foundation), nordamerika fondaĵo, kiu subtenas esplorojn pri interlingvistiko kaj internaciaj lingvaj problemoj. La konferenco estas nur por invititoj. Oni kolektas materialon ĉe retpaĝaro de la konferenco, tiel ke eĉ tiuj, kiuj ne po vos ĉeesti, povos disponigi detalojn pri studmaterialoj, re! feraĵoj n, raportojn ktp. al la konferencanoj. iun materialon oni bv. sendi rete al tonkin@hartford.edu. Kontribuantoj de utiligebla materialo ankaŭ havos aliron al la nove starigita retpaĝaro. * * * * * LIBROSUBVENCIOJ POR ESPERANTO-BIBLIOTEKOJ Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon pligrandigi siajn kolektojn senpage, ĉar ankaŭ ĉi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Por subvencio rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare ricevis librojn kvin bibliotekoj je la valoro de 125-230 eŭroj. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2008. Krom papere (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al <direktoro@co.uea.org>. Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la komencan bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konati i per la retejo www.po ulthorsen.dk. * * * * * La retliston abonas 237 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com