Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= Gazetaraj Komunikoj N-ro 289 2008-07-04 ================================================================= LEE CHONG-YEONG NE PLU INTER NI Prof. d-ro Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA, forpasis post elÄerpa malsano la 4-an de julio en la aÄo de 76 jaroj. Lee naskiÄis la 13-an de februaro 1932.  Li studis Äe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj doktoriÄis pri komerca ekonomiko en la Universitato de Kobe (Japanio). Dum sia profesia kariero li estis Äefo de la merkatuma grupo de la UN-organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, kaj profesoro de la Kyungpook Ċtata Universitato (Korea Respubliko). Li estis Äefkonsilanto de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto, gastprofesoro de la Universitato de Kobe, honora profesoro de la Nankaj-Universitato (Äinio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.  Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aĊ­todidakte en 1948. Li estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004).  Kiel prezidanto de UEA li distingiÄis kiel di namika kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediÄo al Esperanto, sincereco kaj persona Äarmo faris lin amata de Äiuj. Li kuniniciatis la unuan Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj la Manifeston de Prago, kiu, subskribita de pli ol 13000 esperantistoj, plu restas la gvida dokumento pri la celoj de la Esperanto-movado. En 1996 prezidanto Lee lanÄis Kampanjon 2000, kiu kune kun la Manifesto de Prago katalizis senteblan pliaktiviÄon en UEA kaj la cetera movado. Lee Chong-Yeong verkis "Esperanto en la 21-a jarcento" (2001), "Esperanto, la lingvo de la 21-a jarcento" (en la korea, 2001), "Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj" (2003) kaj "80-jara historio de la korea Esperanto-movado" (en la korea, 2003), "Ridante lernu" (2007), kaj "Elektitaj Zamenhofaj proverboj" (2008). Li ankaĊ­ havis esencan rolon en la estigo de la Esperanta eldono de "Historio por malfermi estontecon" (2 007),  libro pri la moderna historio de Äinio, Japanio! kaj Kor eio. En 2004 Lee Chong-Yeong estis elektita honora membro de UEA pro liaj elstaraj meritoj por UEA kaj tutmonda Esperanto-movado. Li estis ankaĊ­ honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La Äina Ċtato dekoraciis lin per la Medalo de Entuziasma Subteno de Konstruo kaj Kunlaboro por Äina Amikeco, kaj la prezidento de Vjetnamio per la Medalo de Entuziasma Subteno por la Vjetnama Esperanto-Movado. * * * * * La retliston abonas 237 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com