Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 288
2007-05-03
==================================================================

1. Malferma Tago en jubilea etoso
2. La Estraro kunsidis laborege
2. Nekutime abunda IKU en Roterdamo




MALFERMA TAGO EN JUBILEA ETOSO

La 28-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de aprilo estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Diference de la jarfina Malferma Tago, kiu ĉiujare okazas en la lasta sabato de novembro, la "printempa" ne havas fiksan daton, sed ĉi-foje ĝi nature estis aranĝita en la sabato plej proksima al la fondotago de UEA, la 28-a de aprilo. Entute 125 vizitantoj el 19 landoj plenigis la UEA-domon. Inter ili estis ankaŭ ĉiuj estraranoj de UEA, kiuj tuj post la Malferma
Tago havis 3-tagan kunsidon.

Oni aŭdis du prelegantojn. La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta titolis sian prelegon "Historio por malfermi la estontecon", omaĝe al la simbola signifo por nia kulturo de la samtitola ĉina-japana-korea komuna verko pri la konflikta historio de la regiono. Li alvokis al la lanĉo de Esperanta Pedagogio por la 2-a jarcento de UEA, taŭge utiligante la bonŝance hibridan karakteron de Esperanto en la nuna historia momento de la homa socio. D-ro Ziko van Dijk faris du-partan prelegon pri "UEA tra la tempoj"
ordigante sian riĉan materialon per sinsekvo de ĉapitroj kaj demandoj pri la klopodoj konstrui mondskalan tegmenton por la Esperanto-movado. Li emfazis la konstantan zorgadon pri la "plusvaloro" de UEA, nome la internaciaj kongresoj kaj reprezentado de la esperantistaro antaŭ internaciaj instancoj, portado de Esperanto en landojn kie ĝi ne ĉeestas, ktp.

Plene konkeris la publikon Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer el la kantogrupo Kajto, kiuj donis du unuhorajn koncertojn. La programeron "TEJO sin prezentas" prizorgis Gregor Hinker, prezidanto de la junulara sekcio de UEA, kun la TEJO-volontulino Julia Noe. Aldone al la tradicia senpaga loterio TEJO aranĝis skriban kvizon, kies respondojn oni devis serĉi dise tra la domo. Okazis prezentoj de novaj eldonaĵoj por veki apetiton por butikumado en la libroservo, kiu funkciigis ankaŭ la tradician bazaron de
esperantaĵoj en la sekretaria ĉambro de la CO. La pinta titolo de la tago, kun 21 venditaj ekzempleroj, estis la freŝe aperinta "Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj", sekvata de la libro de Heidi Goes pri la historio de Esperanto en Afriko, "Afero de espero", kiu vendiĝis en 16 ekzempleroj. Popularaj estis krome la adresaro de Pasporta Servo (9 ekz.), la ampleksa versio de "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj" (6 ekz.), la araba proverbaro "La trezoro" (6 ekz
.) kaj la islanda mitologia verko "La Edda" (5 ekz.). La vendoj de libroj k.a. varoj sumiĝis entute je 3135,87 eŭroj.

En la vespero la Estraro de UEA invitis la stabon de la Centra Oficejo, kelkajn eksoficistojn kaj aliajn gastojn al jubilea bankedo. Kiel honora gasto partoprenis s-ino Birthe Lapenna.

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 29-an de novembro.




LA ESTRARO KUNSIDIS LABOREGE

La Estraro de UEA, elektita en la Jokohama UK, kunsidis en la Centra Oficejo de la 27-a ĝis la 29-a de aprilo. Temis pri la unua efektiva laborkunsido de la Estraro, kiu en Jokohamo povis trakti nur kelkajn urĝajn aferojn kaj decidi pri sia interna taskodivido. La Estraro tamen ne atendis ĝis aprilo, sed ĝi vigle eklaboris per retaj diskutoj tuj post la UK kaj faris dum la pasintaj monatoj 22 decidojn. Krom la sep estraranoj, en la aprila kunsido ĉeestis, parte aŭ tuttempe, la Ĝenerala Direktoro, redaktoro
de "Esperanto", Konstanta Kongresa Sekretario, kaj observantoj de TEJO kaj ILEI, respektive Gregor Hinker kaj Zsofia Korody. La estraranoj kaj aliaj ĉeestantoj vere laboregis: sen kalkuli kaf- kaj manĝpaŭzojn ili kunsidis preskaŭ 30 horojn, finante sian laboron en la tria tago nur iom antaŭ la noktomezo.

Grandan parton de la tempo prenis preparoj por la kunsidoj de la Komitato en la ĉi-jara UK. Oni aprobis agadraporton pri la jaro 2007, kiu aperos en la junia numero de "Esperanto" kaj en kies traktado en la UK ankaŭ la publiko rajtos interveni. Por la dua sinsekva jaro la el- kaj enspezoj de la Asocio estis praktike en ekvilibro. La buĝeto antaŭvidis minusan saldon de 5000 eŭroj, sed la fina minuso estas nur ĉ. 1300 eŭroj, kiu en spezokonto de preskaŭ 450 000 eŭroj estas neglektinda. Same kiel la buĝeto
por la nuna jaro, ankaŭ tiu por 2009 estas plene ekvilibra malgraŭ enkalkulita dungo de plia oficisto. La Estraro tamen konscias, ke por konservi tiun bonan staton necesos daŭra aktiveco sur la financa kampo. Pro tio la financa estrarano Loes Demmendaal prezentis planon pri enspezigaj agadoj, kiun la Estraro baldaŭ definitivigos.

La Estraro decidis ankaŭ pri honorigoj, diplomoj kaj premioj, publikigotaj dum la UK, kaj nomumis 52 ĉefdelegitojn por la trijara periodo 2008-2010. Oni konfirmis la konsiston de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a UK en Bjalistoko (25 julio - 1 aŭgusto 2009) kun vicurbestro Aleksander Sosna kiel ĝia prezidanto. Pri la loko de la UK en 2010 oni decidos dum la Roterdama UK. Prepare por tio la Ĝenerala Direktoro jam vizitis Havanon kaj vizitos Moskvon en majo. Al la eldona serio Oriento-Okcidento estis akceptita
nova titolo, la klasika ĉina majstroverko "Romano pri Tri Regnoj". La 24-a okazigo de la Esperanto-aranĝo ARKONES en Poznano (19-21 septembro 2008) ricevis aŭspixiojn de UEA.




NEKUTIME ABUNDA IKU EN ROTERDAMO

D-ro Wim Jansen, docento pri interlingvstiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, gvidos la Internacian Kongresan Universitaton dum la Roterdama UK. La Estraro de UEA nomumis lin rektoro de IKU en sia aprila kunsido, en kiu ĝi ankaŭ elektis la prelegontojn. La Estraro sekvis plene la proponon de la Komisiono pri IKU, al kiu ĉi-jare anoncis sin eksterordinare granda nombro da kandidatoj. Estis entute 22 proponoj, el kiuj plejmulto tre altinivelaj, pro kio la tasko de la Komisiono ne estis facila.
La Estraro akceptis ĝian rekomendon, ke ĉi-jare estu 11 prelegoj anstataŭ la kutima nombro de 9. Malgraŭ pli granda nombro kelkaj valoraj proponoj devis esti ellasitaj.

En Roterdamo oni aŭdos jenajn prelegojn:

- Probal Dasgupta (Hinda Unio): "Popola kaj malpopola posedo de la lingva riĉo";
- Geoffrey Greatrex (Kanado): "Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano";
- Maritza Gutiérrez (Kubo): "Kuba metodo de alfabetigo";
- Mauro La Torre (Italio): "Kiel savi lingvo-variecon per interlingva edukado?";
- Hans Michael Maitzen (Aŭstrio): "De la centro de la universo ĝis la spacoŝipo Tero: kiaj konsekvencoj por tuthomara etiko?";
- Jukka Pietiläinen (Finnlando): "Publika opinio pri la utilaj lingvoj en Eŭropo";
- Baldur Ragnarsson (Islando): "Verki poezion en Esperanto";
- Orlando E. Raola (Usono): "Neŭtrona difrakto: aplikoj al esplorado de nanomaterialoj";
- Keyhan Sayadpour (Irano): "Denaskaj Kormalsanoj";
- John Wells (Britio): "La mirinda mondo de sonoj";
- Bengt-Arne Wickström (Germanio): "Ekonomiko kaj lingvo".

La prelegoj de Maitzen, Wells kaj Wickström samtempe enkondukos kurson de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu AIS-kurso konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj lekcioj, kio ebligos al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la temo.




http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon