=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 284
2008-03-21
=================================================================
JAPANIO SUVERENA EN LA MEMBROSTATISTIKO 2007
La Jokohama UK faris el Japanio superpotencon en la membrostatistiko de UEA en 2007. La nombro de individuaj membroj en la pasintjara kongreslando pli ol duobliĝis: el 410 en 2006 al 858. Kun 991 aligitaj membroj Japanio liveris entute 1849 membrojn de UEA kaj gajnis la unuan lokon ankaŭ en la suma statistiko de ambaŭ specoj de membreco, same kiel en 2006, sed tiam la diferenco kun Germanio estis nur 84, dum en 2007 ĝi estis 572.
En multaj landoj la efiko de UK al la membriĝoj estis minusa. Estis entute 6011 individuaj membroj; en 2006 ili estis 6066. Perdis precipe la landoj, kie la Florenca UK akcelis membriĝojn en 2006, i.a. Francio (-121), Italio (-84), Hispanio (-43) kaj Svislando (-30). Tamen, la ĝenerala malkresko ne okazis pro UK sed pro tio, ke IJK estis malpli granda ol en 2006. La malplimultiĝo de junaj (malpli ol 30-jaraj) membroj estis pli granda ol la ĝenerala malkresko. La nombro de junaj individuaj membroj de UEA
-- samtempe individuaj membroj de TEJO -- estis 394 (-121). En 2008 TEJO tamen denove antaŭvidas pli grandan IJK kaj sekve ankaŭ rekreskon de siaj individuaj membroj.
La distribuo inter la diversaj kotizkategorioj estis: Membroj kun Gvidlibro 386 (375 en 2006), Membroj kun Jarlibro 1468 (1308), Junaj Membroj kun Jarlibro 229 (342), Membroj-Abonantoj 2825 (2862), Junaj Membroj-Abonantoj 128 (132), Dumvivaj Membroj 809 (824), Junaj Dumvivaj Membroj 24 (25), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 58 (50), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 13 (16), Honoraj Membroj 63 (64), Membroj de Honora Patrona Komitato 8 (8).
Apud Japanio, almenaŭ 100 individuajn membrojn liveris Francio (548), Germanio (514), Brazilo (344), Usono (330), Nederlando (249), Italio (204), Svedio (164), Finnlando (156), Rusio (151), Britio (149), Belgio (148), Hispanio (143), Ĉinio (141), Hungario kaj Pollando (po 100).
La nombro de aligitaj membroj estis 11477 (-255). Temas pri tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Kun 1051 aligitaj membroj la landa asocio de Ĉinio sola superis la limon de 1000. Sekvis la asocioj en Japanio (991), Germanio (763), Italio (737), Belgio (513), Pollando (500), Britio (391), Usono (385), Francio (332) kaj Svedio (326). La aliaj asocioj pagis por malpli ol 300 membroj. Inter la aligitaj membroj tiuj malpli ol 30-jaraj estas samtempe aligitaj membroj
de TEJO. Ili nombris 1979, kio signifis malkresketon de 20 membroj.
La tuta membraro de UEA, t.e. individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 17488. En 2006 ĝi estis 17798; sekve okazis malkresko de 310. Daŭras do la falanta tendenco. Dek jarojn pli frue, en 1997, UEA havis 20131 membrojn, kiuj konsistis el 7113 individuaj kaj 13018 aligitaj membroj. Ekde 1999 la suma nombro insiste restas sub 20000.
Ĉefe pro la malkresko de individuaj membroj, falis ankaŭ la nombroj de pagitaj abonoj al la revuoj de UEA kaj TEJO. La oficiala organo de UEA, "Esperanto", nombris 4017 pagitajn abonojn (-72), kaj la socikultura revuo de TEJO, "Kontakto", 745 abonojn (-148).
Laŭlanda statistiko de la membraro de UEA troviĝas en la aprila numero de "Esperanto".