Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 279 2008-01-05 ================================================================= APERIS LA BIBLIOGRAFIO DE MLA POR LA JARO 2006 Lastatempe aperis la kvinvoluma Internacia Bibliografio de Libroj kaj Artikoloj en la Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj ("2006 MLA International Bibliography of Books and Articles in the Modern Languages and Literatures"), la jara bibliografio de la usona asocio pri modernaj lingvoj (Modern Language Association). La bibliografio kovras la fakojn lingvistiko, literaturo kaj folkloro trans ĉefe la okcidentaj lingvoj, sed kun kreskantaj kontribuoj ankaŭ el aliaj mondopartoj. En la volumoj de 2006 aperas entute 66884 eroj (kompare kun 67465 en la antaŭa jaro). La paperaj volumoj estas kompilataj surbaze de la vasta elektronika datenbazo, kiu enhavas registrojn jam de kvindeko da jaroj, detale indeksitajn depost 1980. Tiu datenbazo estas konsultebla en la grandaj esplorbibliotekoj en ĉiuj partoj de la mondo. Kompilas la bibliografion profesia teamo de trideko da bibliografoj en Novjorko kaj teamo de 131 volontulaj bibliografoj el diversaj mondopartoj. Jam de multaj jaroj, Esperanto havas fortan lokon en la bibliografio dank al la laboro de Esperanto-kunlaborantoj. Nuntempe tiuj kunlaborantoj estas Detlev Blanke kiel Bibliografo kaj Humphrey Tonkin kiel ĉefbibliografo. La subĉapitro pri Esperanto konsistas el ĝenerala sekcio plus sekcioj pri bibliografio, gramatiko, leksikologio (ankaŭ kun siaj subdividoj), morfologio, stilistiko, sintakso, tradukado kaj aliaj temoj. Artikoloj kaj libroj pri literaturo en Esperanto normale aperas en la ĉapitroj, kiuj rilatas al la literaturaj produktoj de la koncerna lando. Tial William Auld aperas en la ĉapitro pri skota literaturo, Kálmán Kalocsay aperas en la ĉapitro pri hungara literaturo, kaj ĝeneralaj artikoloj pri Esperanto-literaturo foje aperas en la kvara volumo, pri ĝenerala literaturo. Sekve, malfacilas nombri la tutan sumon de eroj, kiuj iel rilatas al Esperanto. La indeksa volumo enhavas sub la kapvorto "Esperanto" proksimume 100 erojn, kiuj sendas uzantojn al aliaj partoj de la bibliografio. La celo estas listigi ĉiujn ĉefajn sciencajn librojn kaj artikolojn pri la lingvo kaj ĝia komunumo, kiuj aperis en la koncerna jaro. En la ĉapitro pri "Internaciaj Lingvoj", kie la plejparto de la eroj rilatas al Esperanto, aperas ĉi-foje entute 282 eroj (en 2005 temis pri 270). Plej rimarkinde: el la cento da lingvoj, en kiuj registritaj dokumentoj estis verkitaj, Esperanto okupas la dekduan lokon (en 2005 ĝi okupis la dekan lokon). Pro la evidenta graveco de tiu ĉi parto de la laboro, d-ro Tonkin estis en 2005 nomita ano de la komitato de MLA, kiu respondecas pri la bibliografio. Li membros dum tri jaroj. Tonkin aperigis ampleksan anglalingvan artikolon en la dua numero de 2007 de "Language Problems and Language Planning" (LPLP), kiu, sub la titolo "Recent Studies in Esperanto and Interlinguistics" (Lastatempaj studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko) donas superrigardon de la evoluo de Esperantologio kaj interlingvistiko en la jaro 2006, surbaze de la kompila laboro de li kaj d-ro Blanke. * * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com