=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 277
2007-12-25
=================================================================
Enhavo:
1. Aliĝoj al UK 2008: Nederlando kaj Francio ĉepinte
2. Araba komisiono sub nova nomo
3. Ĵurio de la Belartaj Konkursoj elektita
*
ALIĜOJ AL UK 2008: NEDERLANDO KAJ FRANCIO ĈEPINTE
Francio rivalas kun la gastigonta lando Nederlando pri la unua loko en la statistiko de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008. Je la 24-a de decembro ambaŭ landoj reprezentiĝis per egala nombro da registritaj aliĝintoj, 91. Entute estis 615 aliĝintoj el 49 landoj. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke la nombro forte kreskos en januaro, kiam oni enskribos la kongresanojn aliĝintajn lastmomente antaŭ la fino de la unua kotizperiodo. La 1-an de
januaro ĉiuj kotizoj plialtiĝos.
En la provizora statistiko situas alte ankaŭ Germanio (49), Japanio (44), Italio (34) kaj Belgio (28). Aliaj landoj kun pli ol 10 aliĝintoj estas Irano (19), Brazilo kaj Pollando (po 18), Danio (16), Rumanio (15), Finnlando (14), Aŭstrio kaj Svislando (po 13), kaj Britio (12).
*
ARABA KOMISIONO SUB NOVA NOMO
Por daŭrigi la araban agadon de UEA, la Estraro de UEA elektis komisionon, kiu ricevis la nomon Komisiono pri Agado en la Meza Oriento kaj Norda Afriko. Kvankam pro mallongeco oni verŝajne plu parolos ankaŭ pri araba komisiono, ĝia oficiala nomo estis revortumita konforme al la praktiko de Unuiĝintaj Nacioj.
La kunordiganto de la komisiono estas Marie Helene Desert (Francio) kaj ĝia sekretario estas Renato Corsetti (Italio). Krome membras en ĝi Si Abdelkrim Boughoud (Maroko), Mohand Cherif Chelbi (Alĝerio), Samia Harir (Francio), Bachir Elmaghnia (Alĝerio), Wa'el el-Mahdi (Barejno), Gerrit Berveling (Nederlando) kaj Atilio Orellana Rojas (Nederlando).
*
ĴURIO DE LA BELARTAJ KONKURSOJ ELEKTITA
Kadre de la elektado de komisionoj kaj komisiitoj por nova trijara periodo la Estraro de UEA elektis ankaŭ la juĝantojn de la Belartaj Konkursoj. Kune kun prof. Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive prezidanto kaj sekretario, ili konsistigas la Komisionon pri Belartaj Konkursoj. Inter la elektitoj estas pluraj laŭreatoj de la Konkursoj.
Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj. Tiuj pri poezio estas Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio). Pri prozo juĝos Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio), kaj pri eseo Detlev Blanke (Germanio), Giancarlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio). La juĝantoj pri teatraĵoj estas Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). La Infanlibron de la Jaro elektos
Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo). La juĝantoj pri filmoj estas Roman Dobrzynski (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisko Veuthey (Nederlando).
Por la branĉo de kantoj oni provizore ne elektis juĝantojn, ĉar en 2008 ne okazos konkurso en tiu branĉo.
Limdato por partopreni en la Belartaj Konkursoj de 2008 estas la 31-a de marto, escepte de filmoj, por kiuj ĝi estas la 1-a de julio. Ĉiujn konkursaĵojn oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete:
michela.lipari@tiscali.it. Detala anonco aperis en la revuo "Esperanto" (novembro 2007) kaj en Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 273.
*