=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 276
2007-12-18
=================================================================
EŬROPA REFERENCKADRO EN ESPERANTO -- ESPERANTO EN EŬROPO
Meze de decembro finpretiĝis la Esperanta traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Per ĝi Esperanto atingis ankaŭ lingvopolitikan rekonon ĉe eŭropaj instancoj kiel la Konsilio de Eŭropo, ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo) kaj la DIALANG-projekto de la Eŭropa Komisiono, kiuj bonvenigis kaj aprobis la aperigon de siaj dokumentoj en Esperanto.
La resuma verko "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado" celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj kaj pro tio servas kiel bazo de la ekzamensistemo de UEA-ILEI. La akreditigo de tiu novtipa ekzameno nun okazas ĉe ALTE.
Unuaj tiaj ekzamenoj estas planataj por la dua parto de 2008.
La Referenckadro-projekto disvolviĝis sub la gvido de la porinstruista retejo www.edukado.net. La diplomatian kaj organizan laboron plenumis Katalin Kováts, kiun helpis en diversaj fazoj de la laboro Sylvain Lelarge, Renato Corsetti kaj Osmo Buller.
La tradukinto Roel Haveman, dum monatoj per persista kaj diligenta laboro esperantigis la dokumenton. Por la traduko kolektiĝis fakaj terminoj, kiuj, post la publikigo de ĉi tiu Esperanta versio, estos norme sekvindaj kaj aplikindaj en ajna ekzamensistemo pri Esperanto. Dum la tradukado Roel Haveman zorge kompilis ankaŭ librofinan indekson, kiu estas la plej riĉa indekso de la ekzistantaj Referenckadro-versioj. En la kontrolado de la 262-paĝa dokumento partoprenis multnacia provlegantaro: Marc Bavant, Ranieri
Clerici, István Ertl, Katalin Kováts, Rob Moerbeek kaj Brian Moon. La kovrilo de la eldonaĵo estas kreita de Francisco L. Veuthey.
La Esperanto-traduko de la Referenckadro baldaŭ listiĝos en la oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo kiel la 26-a versio apud 25 nacilingvaj tradukoj. La traduklaboron financis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Fondaĵo Saliko subtenis eldonajn kaj organizajn kostojn.
La libro estas elŝutebla el la retejo www.edukado.net kaj multobligebla por nekomercaj celoj. Ĉe la Libroservo de UEA akireblos fine de januaro kontraŭ produktokostoj multobligitaj ekzempleroj, kiuj povas bone servi kiel informmaterialo donacota al bibliotekoj kaj landaj edukinstancoj.
Kun la espero, ke per tiu ĉi laboro la teamo kontribuis al pli kvalita kaj pli moderna instruado de la internacia lingvo, al pli sistema kaj internacie normigita pritaksado de niaj lingvokapabloj, kaj al la akceptigo de Esperanto kiel socikultura kaj lingvopolitika fakto, Eŭrop- kaj mond-nivele, ni donacas ĝian rezulton al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj al la uzantoj kaj instruantoj de la internacia lingvo tutmonde.
Apliku ĝin flekseble por pluiri la komencitan vojon.
Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la Referenckadro-projekto
Pli detalaj informoj kaj la elŝutejo ĉe
http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364/#19858
*