Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 275
2007-12-08
=================================================================

Enhavo:

1. Japanaĵoj furoris en Jokohamo
2. Rumana ĉefverko en la Serio "Oriento-Okcidento"
3. Thorsen-apogo al kvin bibliotekoj


*

JAPANAĴOJ FURORIS EN JOKOHAMO

Pro longdaŭra mara reventransporto el Jokohamo la Libroservo de UEA povis inventari la vendojn dum la 92-a UK pli malfrue ol en la jaroj, kiam la UK okazas en Eŭropo. Ĉi-sube estas aparte listigitaj 21 plej furoraj libroj kaj 4 diskoj. Inter la plej furoraj libroj estas ĉiujare kelkaj kongreslandaj eldonaĵoj, sed ĉi-foje ili okupas eĉ pli ol duonon, 13 el 21, kio evidente respegulas la fakton, ke pli ol duono de la kongresanoj estis japanoj, sed ankaŭ la viglecon de la Esperanta eldonado en Japanio.
Ĉe la pinto de la statistiko tamen staras la "IKU-libro", t.e. prelegaro de la Jokohama sesio de la Internacia Kongresa Universitato. Viglan lanĉon spertis du novaĵoj, la reeldonita klasikaĵo "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat kaj la moderna ĉina-japana-korea historio, "Historio por malfermi estontecon", same kiel la japana versio de "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marĉek. Entute la Libroservo de UEA vendis dum la UK librojn k.a. varojn por 31042 eŭroj.

Libroj:

1. "Internacia Kongresa Universitato 2007" (red. Amri Wandel), 88 ekz.
2. "Vivo de Zamenhof" (Edmond Privat, red. Ulrich Lins), 75 ekz.
3. "Historio por malfermi estontecon" (Kolektivo), 74 ekz.
4. "Tyokusetuhou de manabu esuperanto nyuumo" (Stano Marĉek), 72 ekz.
5. "Japanio kalejdoskope", 67 ekz.
6. "Nova kurso de Esperanta interparolo" (Takeuti Yosikazu), 43 ekz.
7-8. "Vojaĝo en Esperanto-lando" (Boris Kolker), 28 ekz.
7-8. "Uiriamu-Oorudo-Sisyû" (William Auld, trad. Usui Hiroyuki), 28 ekz.
9. "Esperanto per rekta metodo" (Stano Marĉek), 27 ekz.
10. "Rusoj loĝas en Rusujo" (red. Anna Löwenstein), 23 ekz.
11-12. "Vivoj tra la mondo" (red. Hori Yasuo), 22 ekz.
11-12. "Japana-Esperanta vortaro" (Hirokazu Kaĵi), 22 ekz.
13. "Esperanto tiel parolata" (Tacuo Huĝimoto), 21 ekz.
14-15. "Nokto de la Galaksia Fervojo" (Miyazawa Kenzi), 20 ekz.
14-15. "Invito al Internacia Lingvo Esperanto" (red. Hori Yasuo), 20 ekz.
16. "Vikipedio ­ praktika manlibro" (red. Yves Nevelsteen), 18 ekz.
17-21. "Esperanto-japana vortaro", 15 ekz.
17-21. "Mil unuaj vortoj en Esperanto" (H. Amery, S. Cartwright), 15 ekz.
17-21. "Nova vortaro Esperanto-japana" (Joŝicugu Okamoto), 15 ekz.
17-21. "Ekzercu vin en bazaj vortoj!" (Tani Hiroyuki), 15 ekz.
17-21. "Bekkurso" (Dennis Edward Keefe), 15 ekz.

Diskoj:

1. "Esperanto elektronike" (dvd), 26 ekz.
2. "Kantu kune!" (Asorti; kd), 22 ekz.
3. "Internacia lingvo" (Daniel Haddad; kd), 15 ekz.
4. "Bekumaĵoj 500" (Dennis Keefe; kd), 14 ekz.


*

RUMANA ĈEFVERKO EN LA SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO"

En la jaro 2007 oni festis la 100-an datrevenon de la naskiĝo de unu el la plej konataj rumanoj, la verkisto Mircea Eliade (1907-1986). Konata en la tuta mondo precipe kiel religihistoriisto kaj filozofo, li estis ankaŭ prozverkisto. Okaze de lia jubileo aperis ĉe Eldonejo Bero unu el liaj plej famaj romanoj, "Fraŭlino Maitreyi", esperantigita de Ionel Onet.

"Fraŭlino Maitreyi" estas la unua verko el la rumana literaturo en la Serio "Oriento-Okcidento" (n-ro 43), aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio. Tiu ĉi romano pri amo inter eŭropa junulo kaj bengala knabino estas eksterordinare taŭga aldono al la serio, ĉar ĝi priskribas konflikton inter orientaj kaj okcidentaj kulturoj, religioj, kutimoj kaj tabuoj, kaj ĝia aŭtoro mem vivis en multaj landoj kaj diversaj kulturoj. Eseaj antaŭparoloj de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta kaj la gvida rumana literaturisto
Constantin Cublesan profunde prilumas la kulturan kaj historian fonon de la verko, kiu antaŭe jam estis tradukita al multaj lingvoj kaj ankaŭ filmita de la franca reĝisoro Nicolas Klotz.

La 200-paĝa libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por la prezo de 15,00 eŭroj. Al la prezo aldoniĝas la sendokostoj kaj, por klientoj el EU-landoj, imposto de 6%. Ekde samtempa mendo de minimume 3 ekz. oni ricevas rabaton de 1/6.


*

THORSEN-APOGO AL KVIN BIBLIOTEKOJ

Kvin bibliotekoj ricevis subvenciojn de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller estis subvenciitaj la bibliotekoj de la madagaskara Itaosy Esperanto-Klubo (125 EUR), Sankt-Peterburga Esperanto-Societo "Espero" (135 EUR), Kolombia Esperanto-Ligo (190 EUR), Kuba Esperanto-Asocio
(200 EUR) kaj Bonaera Esperanto-Asocio (230 EUR).

Subvencioj de la Biblioteka Apogo estas disdonataj ĉiujare ekde 1997, kiam UEA ricevis mondonacon por tiu celo de ges-roj Thorsen, ambaŭ forpasintaj en la jaro 2006. Ĝis nun la fondaĵo disdonis subvenciojn por 14000 eŭroj. Petoj pri subvencioj en 2008 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

TTT-ejo dediĉita al la vivo kaj verkaro de Poul Thorsen (1915-2006) troviĝas je la adreso www.poulthorsen.dk.


*

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon