=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 273
2007-12-03
=================================================================
Enhavo:
1. UEA invitas prelegi en la Roterdama IKU-sesio
2. Belartaj Konkursoj de UEA en 2008
3. Laborgrupo por la lingvojaro
*
UEA INVITAS PRELEGI EN LA ROTERDAMA IKU-SESIO
Dum la 93-a UK en Roterdamo okazos la 61-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, 767, IL-71799 Makabim, Israelo, rete:
amri@huji.ac.il, ĝis 2008-01-31.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ por AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo "Lingvoj: trezoro de la homaro" aŭ al la 100-jariĝo de UEA. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).
La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2008-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2008-05-31.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe
http://uea.org/dokumentoj/IKU.
La prelegtekstoj de la 60-a IKU okazinta dum la Jokohama UK estas haveblaj kiel presitaa libro (120 paĝoj; red. A. Wandel; prezo 12,00 eŭroj plus afranko kaj, en EU, imposto 6%) kaj ankaŭ rete en la IKU-paĝo (vd. supre). Ankaŭ IKU-libroj de kelkaj antaŭaj jaroj estas plu aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA kaj rete legeblaj ĉe la IKU-paĝo.
*
BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2008
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 59-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo.
Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:
POEZIO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
PROZO: Maksimuma longo 200 x 65 karaktroj. Tri premioj.
TEATRAĴO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
ESEO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo "Lingvoj: trezoro de la homaro". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
FILMO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo. Daŭro 15--60 minutoj. Tri premioj.
INFANLIBRO DE LA JARO: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2007. Unu premio.
La branĉo KANTO ĉi-foje ne okazos.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Principe ĉiuj konkursaĵoj, escepte de infanlibroj kaj filmoj, akcepteblas rete.
Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2008. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2008.
Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete:
michela.lipari@tiscali.it.
La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta retmesaĝo aŭ koverto, se oni sendas la tuton poŝte. Se eble, oni sendu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas aŭ instrukciu debetigi propran UEA-konton per la sama valoro.
Premioj: Unua premio: 230 EUR; dua premio: 161 EUR; tria premio: 92 EUR; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 161 EUR; Infanlibro de la Jaro: 483 EUR.
Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĝi legeblas ankaŭ ĉe
http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.
*
LABORGRUPO POR LA LINGVOJARO
Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. Por iniciati kaj kunordigi diversajn agadojn dum tiu jaro, kiu defie koincidos kun la jubileo de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio, la Estraro de UEA elektis specialan laborgrupon. Ĝi funkcios sub la gvido de vicprezidanto Ranieri Clerici kaj membras en ĝi Peter Balaz, Francois Bartsch, Charmian Common, Renato Corsetti, Barbara Despiney, Mark Fettes, Josep Franquesa Sole, Andrej Grigorjevskij, Aleks Kadar, Lee Chong-Yeong, Ulrich
Lins, Hokan Lundberg, A. Giridhar Rao, Hans Michael Maitzen, Ileana Schroeder kaj Renee Triolle.
La Internacia Jaro de Lingvoj inspiris ankaŭ la elekton de la kongresa temo de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008), "Lingvoj: trezoro de la homaro".
*