=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 272
2007-11-30
=================================================================
18 LANDOJ VIZITIS LA MALFERMAN TAGON
La 27-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro, allogis 110 vizitantojn el 18 landoj. Por la dua fojo la prelegoj de la Malferma Tago okazis en la nova konferencejo de la UEA-domo, sed en la antaŭa fojo tie ankoraŭ mankis ŝovebla son-izola muro inter la ĉambroj Kanado kaj Aŭstralio, kiuj pli frue servis kiel ejo de Biblioteko Hector Hodler. Ĉi-foje ambaŭ ĉambroj estis kunigitaj en unu grandan salonon po du horojn komence kaj fine de la tago, sed dum tri horoj okazis en
ili samtempe du paralelaj programoj.
Komence la libroservisto Ionel Onet konatigis al la publiko la plej lastajn novaxjojn de la Esperanta merkato. La ĉefa gasto de la Tago estis la konata historiisto d-ro Ulrich Lins, kiu faris du prelegojn, "Esperanto kiel lingvo kaj ideo en orienta Azio" kaj "Mia alproksimiĝo al Zamenhof". La dua prelego ligiĝis al lia redakta laboro super la sesa eldono de la klasika verko "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat, kiun UEA lanĉis en la UK en Jokohamo. Alia historiisto, d-ro Ziko van Dijk, elpaŝis en sia ne
malpli konata rolo de fakulo pri Esperanto-informado, prezentante sian plej freŝan libron, "Informado praktike". Unu el la plej elstaraj nuntempaj Esperanto-verkistoj, Jorge Camacho, prezentis ne nur sian propran novan verkon, la poemaron "Eklipsas", sed ankaŭ la volumon "La lingvo serena" kun kolektitaj poemoj kaj eseoj de la Nobel-kandidato Baldur Ragnarsson, kaj la novan periodaĵon "Beletra Almanako", kies unua volumo ĵus aperis. Alispecan verkon, sian lernolibron "
Esperanto per rekta metodo", prezentis Stano Marĉek, kiu lanĉis ĝian nederlandan eldonon en la Malferma Tago. Kvankam origine lanĉita antaŭ kelkaj jaroj, al multaj vizitantoj ankoraŭ nova estis ankaŭ la dvd-kurso "Esperanto - pasporto al la tuta mondo", kiun prezentis Lusi Harmon kaj Diana Babeck-Weichert.
La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun ĝisnunaj kaj estontaj projektoj de
E@I (Esperanto ĉe Interreto), i.a. la planata reta informportalo pri Esperanto, kaj kun la agado kaj celoj de la eŭropa Esperanto-partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. La programon finis unuhora renkontiĝo kun estraranoj de UEA, dum kiu Ranieri Clerici, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis plej diversajn demandojn, i.a. pri la festado de la 100-jariĝo de UEA, Internacia Jaro de Lingvoj, UK en Roterdamo,
kaj eksteraj rilatoj de UEA.
Kun 12 ekzempleroj la reeldonita "Vivo de Zamenhof" estis la plej furora libro de la tago. Sekvis ĝin "Informado praktike" de Ziko van Dijk (11) kaj la bildstrio "Zamenhof bildrakonte" (10). Aliaj popularaj titoloj estis "Beletra Almanako" (7), "La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson (6), "Fraŭlino Maitreyi" de Mircea Eliade (6) kaj la nederlanda eldono de "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marĉek (5). Entute la Libroservo de UEA vendis librojn k.a. varojn por 2858 eŭroj.
Novaĵo estas, ke unuafoje eblas sekvi kelkajn progamerojn de la Malferma Tago virtuale. Filmis kaj enretigis ilin Andrej Grigorjevskij, kiu volontule prizorgas retajn servojn de UEA. Pro teknikaj kialoj la filmoj ne povis aperi en la propra servilo de UEA, sed eblas vidi ilin ĉe
http://video.google.com, serĉante per "Malferma Tago", aŭ pere de Libera Folio ĉe
http://www.liberafolio.org/2007/malfermatago/ .
La venonta Malferma Tago okazos sabaton, la 26-an de aprilo 2008, kaj estos dediĉita al la 100-a datreveno de la fondo de UEA.
*