Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 271
2007-10-29
=================================================================

Enhavo:

1. UEA kaj ILEI ĉe la Ĝenerala Konferenco de Unesko
2. Unu el kvar membroj de UEA uzas la retan Jarlibron
3. Helpu afrikanojn partopreni en UK!


*

UEA KAJ ILEI ĈE LA ĜENERALA KONFERENCO DE UNESKO

Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, ĉeestas la 34-an Ĝeneralan Konferencon de Unesko en Parizo (16 okt. - 3 nov. 2007) kiel observanto. La delegitoj de UEA estas la vicprezidanto pri eksteraj rilatoj s-ro Ranieri Clerici kaj la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la Pariza sidejo de Unesko s-ino Renİe Triolle kaj d-ino Barbara Despiney. La esperantistan partoprenon en la Unesko-konferenco plifortigas ankaŭ la observantoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
s-ro Jean-Pierre Boulet, s-ino Monique Arnaud kaj d-ro Fran§ois Lo Jacomo.

Lige kun la Ĝenerala Konferenco okazis ankaŭ Internacia Forumo de Civila Socio la 25-an de oktobro. Flanke de UEA partoprenis Triolle kaj Despiney, flanke de ILEI Boulet. La publikan demandon de Renİe Triolle al la ministro pri edukado de Jordanio, kial la ministro parolis angle kaj ne en sia propra lingvo, tiu ĉi respondis, ke li "volis tuŝi pli grandan publikon", sed poste li tamen parolis nur arabe.

La esperantistaj delegitoj efike utiligis la Konferencon kaj la Forumon por kontaktoj kun oficialuloj de Unesko kaj reprezentantoj de aliaj NRO-j. Ili disdonis multe da informiloj pri Esperanto, precipe diverslingvajn versiojn de la Manifesto de Prago kaj de la rezolucio de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. Al la irana ministro pri eksterlandaj aferoj s-ino Triolle povis donaci ekzempleron de la dulingva revuo "Irana Esperantisto".


*

UNU EL KVAR MEMBROJ DE UEA UZAS LA RETAN JARLIBRON

Fine de oktobro jam 1524 individuaj membroj de UEA estis registritaj kiel uzantoj de la reta Jarlibro. Tio signifas, ke jam tuta kvarono de individuaj membroj utiligas la eblecon konsulti ĝisdatajn informojn, ekz. pri la Delegita Reto, kaj kontakti delegitojn per retletero sendebla pere de la reta Jarlibro. En la reta Jarlibro troviĝas ankaŭ informoj pri la membroj de diversaj organoj de UEA kaj pri landaj kaj fakaj asocioj. Per premo de butono eblas prepari kaj sendi retleteron ankaŭ al ili.

La uzantoj de la reta Jarlibro havas aliron ankaŭ al la reta versio de la revuo "Esperanto" kaj, se ili estas membroj aŭ patronoj de TEJO, al "Kontakto". Krom la ebleco legi la plej novan revunumeron jam, kiam la papera versio ankoraŭ estas presata, daŭre legeblaj estas ĉiuj numeroj de "Esperanto" kaj "Kontakto" ekde la jaro 2004.

La reta Jarlibro havas plej multe da uzantoj en Francio (157); sekvas Usono (125), Germanio (112), Brazilo (85), Japanio (85), Italio (68), Nederlando (58), Hispanio (52), Rusio (50) kaj Belgio (47). Individuaj membroj de UEA povas registriĝi kiel uzantoj de la reta Jarlibro en ĝia retejo reto.uea.org.


*

HELPU AFRIKANOJN PARTOPRENI EN UK!

N-ro 3 de la bulteno "Esperanto en Afriko" lanĉis monkolektadon por ebligi al kiel eble plej multaj afrikaj esperantistoj partopreni en la 93-a UK en Roterdamo en 2008. Pro ekonomiaj kialoj partopreno en UK estis ĉiam apenaŭ atingebla luksaĵo por afrikaj movadanoj. Ekde la 80-aj jaroj tamen preskaŭ ĉiujare po kelkaj afrikanoj povis realigi sian revon partopreni en UK, ĉu helpe de la Triamonda Kongresa Fondaĵo de UEA ĉu helpe de landaj Esperanto-asocioj, lokaj kluboj kaj individuaj esperantistoj.

En la UK en Jokohamo afrika ĉeesto mankis pro eksterproporciaj kostoj, i.a. pro la neceso vojaĝi al Japanio tra Eŭropo, kiu duobligus la kostojn necesajn por partopreno en UK en eŭropa lando. Por doni per la relative malmulta disponebla mono al kiel eble plej multe da esperantistoj la eblecon kongresi, UEA ĉi-jare helpis azianojn, kies partopreno en eŭropa UK siavice kostus tre multe. Krome, aparte laŭdindan kaj imitindan solidarecon montris la landa asocio de UEA, Japana Esperanto-Instituto, kiu faris
kampanjon por venigi kongresanojn el malpli bonfartaj aziaj landoj. Per tiu helpo 20 esperantistoj, kiuj venkis ankaŭ la vizajn barojn, povis spiri la unikan etoson de UK.

UEA alvokas nun donacojn por partoprenigi afrikanojn en la Roterdama UK. Oni povas sendi al UEA donacojn tra kiu ajn kanalo (pri diversaj pagmanieroj vd. Jarlibro 2007, p.36). Oni aldonu la indikon "Por afrikanoj al UK".


*

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon