=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 270
2007-10-16
=================================================================
Enhavo:
1. Elektado de komisionoj komencita
2. Funkciuloj de UEA vizitis Bjalistokon
3. Forpasis Aref Azari (1924-2007)
*
ELEKTADO DE KOMISIONOJ KOMENCITA
La nova Estraro de UEA ekokupiĝis pri la lasta stadio de la elektoprocezo en la Asocio, dum kiu ĝi nomumas komisionojn kaj komisiitojn por specifaj laborkampoj. La plenumado de tiu granda tasko postulos plurajn monatojn.
Jam en sia unua kunsido en Jokohamo la Estraro reelektis Humphrey Tonkin (Usono) kaj Michela Lipari (Italio) respektive kiel prezidanton kaj sekretarion de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA. Surbaze de ilia propono la Estraro poste nomumos la juĝantojn de unuopaj branĉoj de la Konkursoj. La komisiono pri Internacia Kongresa Universitato konsistas el d-ino Sabine Fiedler (Germanio), Wen Jingen (Ĉinio), prof. d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio), prof. d-ro Humphrey Tonkin (Usono), kaj prof. d-ro
Amri Wandel (Israelo), kiu funkcios kiel nova sekretario de IKU.
Al la estraro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), kiu en la strukturo de UEA havas statuson de komisiono, estis elektitaj Humphrey Tonkin (Usono) kiel direktoro, A. Giridhar Rao (Hinda Unio) kiel sekretario, Detlev Blanke (Germanio), Mark Fettes (Kanado), Sabine Fiedler (Germanio), Federico Gobbo (Italio), Kimura Goro (Japanio), kaj la estrarano de UEA Josİ Antonio Vergara (Ĉilio).
Komisiito pri la projekto Indiĝenaj Popoloj fariĝis Erik Felker (Usono). La Estraro konfirmis ankaŭ la konsistojn de du regionaj komisionoj. Tiun pri la Afrika Agado kunordigas Aimİ-Florent Ntoto Zola0 (DR Kongo). La aliaj membroj estas Antoine Kouablan Kouassi (Ebura Bordo), Emile Malanda Nianga (DR Kongo), Fran§ois Hounsounou (Benino), Jİrİmie Sabiyumva (Burundio), Adje Adjevi (Togolando), Charles Alofa (Benino), kaj Jean Codjo (Benino/Kanado). Al la komisiono pri Amerika Agado apartenas Maritza Gutierrez
(Kubo) kiel kunordiganto, Martin Schaeffer (Germanio/Meksiko), Boris-Antoine Legault (Kanado), James Rezende Piton (Brazilo), Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Steve Brewer (Usono), kaj Ruben Sanchez (Argentino).
*
FUNKCIULOJ DE UEA VIZITIS BJALISTOKON
La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes faris laborviziton al Bjalistoko la 11-an kaj 12-an de oktobro. Temis pri ilia unua vizito al Bjalistoko post la decido de la Estraro de UEA, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en 2009 okazos tie por prifesti la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof. La oficistojn akompanis la Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kaj, flanke de la loka esperantistaro, Jaroslaw Parzyszek kaj Elzbieta Karczewska,
prezidantoj respektive de Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj Nina Pietuchowska, sekretario de Fondumo Zamenhof.
Denove konfirmiĝis la eksterordinare favora sinteno, kiun Esperanto kaj la okazigo de UK ĝuas ĉe la aŭtoritatoj de la naskiĝurbo de Zamenhof kaj kiu manifestiĝis en la Jokohama UK per la elpaŝoj de la urbestro, d-ro Tadeusz Truskolaski. Dum renkontiĝo kun la urbestro la reprezentantoj de UEA traktis diversajn aspektojn de la antaŭvidata urba subteno al la organizado de la UK. Poste d-ro Truskolaski kaj Osmo Buller donis gazetaran konferencon, en kies komenco Buller transdonis al la urbestro specialan
diplomon pri lia elekto kiel "Amiko de Esperanto" rezulte de voĉdonado de la reta gazeto "Freŝo". La konferencon partoprenis ĵurnalistoj de multaj lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj. Krome, Barbara Pietrzak estis intervjuita de Pola Televido.
La funkciuloj de UEA diskutis pri UK-preparoj ankaŭ kun vicurbestro Aleksander Sosna kaj konatiĝis kun turismaj entreprenoj. Ili vizitis ankaŭ la ejojn de la Teknika Universitato, kiu funkcios kiel la ĉefa kongresejo de la 94-a UK kaj apud kiu estos starigita granda tendo por la inaŭguro k.a. programeroj celitaj por la tuta kongresanaro. En la densa programo estis ankaŭ multnombre vizititaj prelegoj al studentoj. Osmo Buller parolis en la historia fakultato de la Bjalistoka Universitato pri la historio
de UEA kaj UK-oj. Grandan intereson elvokis la prelego de Clay Magalhaes al studentoj de turismiko en la Teknika Universitato pri la organizado de UK-oj kaj ĝiaj specifaĵoj kompare kun aliaj internaciaj kongresoj. La prelegon de Magalhaes antaŭis prelego de prof. Halina Swieczkowska pri filozofiaj aspektoj de planlingva kreado.
En kunsido kun profesorino Hanna Konopka, prezidanto de la Komitato de Fondumo Zamenhof, oni traktis la funkciadon de la Fondumo kaj ĝiajn planojn por estonteco. Post 20-jara serĉado de solida bazo por ĝiaj aktivaĵoj oni nun rigardas antaŭen kun optimismo, ĉar verŝajne la Fondumo baldaŭ ricevos propran ejon por starigi Zamenhof-muzeon, ekspozicion, bibliotekon kaj esplorejon pri Esperanto kaj interlingvistiko. La apogon al tiuj planoj kaj al la invito de UK direktoro Buller vidas kiel klaran indikon,
ke la nunaj decidfarantoj de la urbo malkovris la unikan potencialon por turismo kaj ekonomio, kiun prezentas la fakto, ke la aŭtoro de Esperanto naskiĝis en Bjalistoko.
*
FORPASIS AREF AZARI (1924-2007)
S-ro Aref Azari, honora membro de UEA ekde 2001 kaj honora prezidanto de Irana Esperanto-Asocio, forpasis 83-jara la 13-an de oktobro en Tehrano. Krom sia denaska lingvo, la turka, li lernis plurajn aliajn lingvojn. Li diplomiĝis kiel meĥanika inĝeniero en Usono kaj dum multaj jaroj profesie laboris en Usono kaj Germanio. En Irano li estis direktoro en kelkaj famaj fabrikoj. Li ekkonis Esperanton junaĝe, sed serioze li okupiĝis pri ĝi ekde 1976. Li gvidis multajn kursojn kaj multaj el liaj lernantoj fariĝis
movadaj aktivuloj, sed unuavice li dediĉis sin al vortara laboro. En la jaro 2000 aperis lia "Ampleksa Esperanto-persa vortaro", 600-paĝa verko kun pli ol 15000 kapvortoj, kies eldonkostojn li mem surprenis. La alidirektan vortaron li sukcesis fini 70-procente.
*