Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 269 2007-09-18 ================================================================== Enhavo: 1. Ulrich Lins en la novembra Malferma Tago 2. Nomumoj en la Centra Oficejo 4. Aktoj de la Vilna Esperantologia Konferenco aperis * * * * * ULRICH LINS EN LA NOVEMBRA MALFERMA TAGO La konata Esperanto-historiisto d-ro Ulrich Lins prelegos en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro. D-ro Lins, en kies redakto lastatempe reaperis la klasika verko "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat, faros du prelegojn. Unu prelego traktos la staton de esploroj pri L.L. Zamenhof, dum la alia rilatos pli proksime al la historio de UEA, kies 100-jariĝon oni festos en 2008. En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. * * * * * NOMUMOJ EN LA CENTRA OFICEJO Per decido de la Ĝenerala Direktoro de UEA du laborantoj de la Centra Oficejo baldaŭ transprenos novajn funkciojn. La rearanĝo de la stabo fariĝis necesa pro la forpaso de la longtempa oficisto Marvin H. Stanley. Ekde la 1-a de novembro la sekretario de la CO, Ralph Schmeits, laboros en la librotena fako. S-ro Schmeits, kiu estas nederlandano kaj naskiĝis en 1979, estas oficisto de UEA ekde novembro 2005. La postenon de oficeja sekretario la 1-an de decembro transprenos Katarzyna Marciniak, kiu ekde novembro 2006 laboras kiel volontulo de TEJO. Ŝi estas el Pollando kaj naskiĝis en 1978. La Estraro de TEJO baldaŭ elektos novan volontulon kiel ŝian posteulon. * * * * * AKTOJ DE LA VILNA ESPERANTOLOGIA KONFERENCO APERIS Sub la titolo "Lingvaj kaj historiaj analizoj" aperis la aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno en 2005. Krom enkonduko de d-ro Detlev Blanke, kiu gvidis la konferencon kaj redaktis la aktojn, en la volumo aperas la tekstoj de ĉiuj ses prelegoj kun resumoj en Esperanto kaj la angla. Kontibuis al la konferenco Oksana Burkina el Rusio ("Rimarkoj pri la prononca normo en Esperanto"), Aida Cizikaite el Litovio ("Uzo de refleksivo en la litova, Esperanto kaj kelkaj aliaj romandevenaj lingvoj"), Toon Witkam el Nederlando ("La ekscito de vortstatistiko: kiel krudforta kunmet-analizo kompletigas tekstkontrolon"), Sebastian Moret el Svislando ("Esperanto aŭ fremdaj lingvoj? Diskutadoj en Sovetlando 1920-1930"), Christian Lavarenne el Francio ("La katolika eklezio kaj Esperanto: kelkaj novaj faktoj"), kaj Andreas Kuenzli el Svislando ("Metologiaj aspektoj en la projekto Svisa Enciklopedio Planligva"). "Lingvaj kaj historiaj analizoj" (ISBN 978 92 9017 098 3), grandformata kaj plaste kovrumita, havas 92 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 12,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto 6%; ekde 3 ekz. rabato de 1/3). * * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com