=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 268
2007-08-31
==================================================================
Enhavo:
1. Simbolo por la 100-jariĝo de UEA
2. Elvira Fontes ne plu inter ni
SIMBOLO POR LA 100-JARIĜO DE UEA
19 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 12 landoj partoprenis la konkurson pri simbolo por la 100-jariĝo de UEA, festota en 2008. Preskaŭ ĉiuj sendis pli ol unu proponon aŭ plurajn variantojn de sama propono. Deklarante la konkurson la Estraro de UEA deziris, ke la simbolo "emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj", kaj ke ĝi estu "elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike".
Du UEA-Estraroj partoprenis en la prijuĝado. La malnova Estraro selektis kvin proponojn por la "finalo", lasante la finan decidon al la nova Estraro, elektita en Jokohamo. Tiu ĉi unuanime juĝis la verkon de Guillem Sevilla la plej taŭga. La laŭreato estas 24-jara grafika dezajnisto el Barcelono, membro de Kataluna Esperanto-Junularo.
Guillem Sevilla klarigas, ke la simbolo emfazas "per simpla kaj aktuala aspekto la tut-teran disvastiĝon de la neŭtrala lingvo Esperanto, atingitan grandparte danke al UEA". La simbolo "subtile rilatiĝas al tradiciaj esperantismaj identigiloj (stelo), sed ĝi uzas ankaŭ eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj) rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la la esperantistan heraldikon". La elektita emblemo ne havas unu fiksan formon, sed "temas pri fleksebla identiga sistemo kun senfinaj potencialaj
variantoj depende de la bezonoj kaj rimedoj".
Variantoj de la nova simbolo estas elŝuteblaj ĉe
http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/.
ELVIRA FONTES NE PLU INTER NI
La 25-an de aŭgusto forpasis en San-Paŭlo la elstara Esperanto-pedagogo s-ino Elvira Fontes. Ŝi naskiĝis en 1916 kaj estis profesie instruisto de la franca lingvo. Esperanton ŝi lernis en 1960 kaj ekde la posta jaro instruis ĝin en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) dum kvar jardekoj. En la 70-aj jaroj ŝi gvidis televidan Esperanto-kurson ĉe TV Cultura. S-ino Fontes prezidis EASP de 1974 ĝis 1983 kaj longtempe redaktis ĝian bultenon "La Lampiro". Ŝi estis direktoro de la instrua departemento de
EASP, sekciestro de ILEI en Brazilo kaj prizorganto de ekzamensesioj de Brazila Esperanto-Ligo. De 1973 ĝis 1988 ŝi redaktis semajnan rubrikon pri Esperanto en la ĵurnalo "Diario Popular" de San-Paŭlo. Oni ofte invitis ŝin paroli pri Esperanto ĉe ĵurnaloj kaj televidstacioj. Ŝi aŭtoris du furorajn lernolibrojn, "Unuaj paŝoj" (en 2001 aperis ĝia 7-a eldono) kaj "Survoje al Esperantujo" (1991). Elvira Fontes estis fakdelegito de UEA pri literaturo ekde 1973, komitatano A 1974-1980 kaj ekde 2000 Honora
Membro de UEA.