=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 267
2007-08-23
==================================================================
Enhavo:
1. Rezolucio de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto
2. Mesaĝo de L.C. Zaleski-Zamenhof al al 92-a UK
3. Statistiko de la 92-a UK
REZOLUCIO DE LA 92-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
La 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007 kun 1901 partoprenantoj el 57 landoj, kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",
Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,
Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,
Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj
Notinte kun kontento, ke la jaro 2008 estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,
Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,
Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,
Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,
Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,
Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.
-----
(Noto: Oficialaj angla kaj franca tradukoj de la rezolucio estos ricevebalaj ĉe la Centra Oficejo.)
MESAĜO DE L.C. ZALESKI-ZAMENHOF AL LA 92-A UK
Sinjoro Prezidanto,
Gesinjoroj Honoraj Gastoj,
Estimataj Gekongresanoj,
Geamikoj karaj, alvenintaj al Jokohamo el ĉiuj partoj de nia planedo, akceptu la tradician Zamenhofan saluton !
Vi reunuiĝis por ĝui la sen-egalan, neforgeseblan etoson de niaj kongresoj kaj por debati i.a. pri la akcepto de Okcidento en Oriento aŭ pri rezisto tiurilata. Tiu elektita kongresa temo aperas urĝe aktuala en nia epoko de tutmondiĝo. Fakte, unu jarcenton post nia unua Universala Kongreso, kiam "...inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj...", nun, citante la vortojn de nia Prezidanto, "... homoj kun homoj ĉi tie reunuiĝantaj
venas ne nur de Eŭropo sed de plej diversaj kulturregionoj de la mondo".
Mi, persone, estante inĝeniero de pontoj, ege ŝatus kontribui al konstruo de pontoj de interkompreno kaj de akcepto reciproka inter Oriento kaj Okcidento. Dum mia profesia kariero, plurajn jarojn mi funkciis kiel konsilisto ĉe mondfama Tokia konstrufirmao. Tiam, dum miaj oftaj restadoj en via lando, mi spertis persone la akcepton de Oriento; mi ĝuis amikecon de miaj tiamaj kunlaborantoj, mi estis kore akceptata en iliaj hejmoj, konatiĝis kaj amikiĝis kun iliaj gefamilianoj. Kelkajn jarojn pli malfrue
mi estis akceptita ankora pli sincere, estante, kun mia edzino, invititoj de Oomoto, al kies membroj mi ŝatus eldiri ĉi tie mian apartan saluton.
Mi ŝatus aparte saluti ankaŭ doktoron Kobayashi kaj la teamon de tradukintoj de "La Zamenhof-strato", kies laboro estis rekompencita per la belega eldono de la japana versio de la libro. Fine mi dezirus honori la memoron de It´ Kanzi, mia forpasinta spirita frato Ludovikito, el kies senlaca strebo rezultis impona kolekto de la plena verkaro de nia komuna Avo, kies ideoj estas akceptataj de bonpensantoj same en Okcidento kiel en Oriento.
Tamen, kontraŭe al miaj personaj spertoj, mi konscias ke la rezisto inter Oriento kaj Okcidento certe ankoraŭ ne malaperis. Ĝi rezultas de malkompreno ne nur de lingvo sed ankaŭ de kutimoj kaj ĝenerale de kulturoj malsamaj. Por venki tian reziston ni devas esti armtaj de toleremo ambaŭflanka. Estas ja la idealo de toleremo, kiu antaŭ 120 jaroj naskis nian Lingvon Internacian, por ke ĝi faciligu la komprenon de la diverseco kaj sekve la akcepton de tiu diverseco â de diverseco, sekve de multnombro
de kulturoj, konribuanta al la spirita riĉeco de la homaro.
Ni esperantistoj kontribuas per nia agado al la akcepto kaj ni konraŭbatalas la reziston iner Oriento kaj Okcidento. Mi forte deziras al via Kongreso, ke ĝi estu grava paŝo sur la vojo kondukanta al tiu nobla celo.
Louis C. Zaleski-Zamenhof
STATISTIKO DE LA 92-A UK
Al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo aliĝis 1901 esperantistoj el 57 landoj. La dua UK en Japanio estis do pli multnombra ol la unua, kiu okazis en Tokio en 1965 kaj arigis 1710 aliĝintojn. En Jokohamo ĉeestis krome 160 personoj, kiuj aĉetis 196 unutagajn kartojn. La oficiala statistiko de UK-aliĝintoj, kiu aperas i.a. en la Jarlibro de UEA, tamen ne inkluzivas aĉetintojn de unutagaj kartoj.
Plej multe da kongresanoj, 1024, liveris la gastiganta lando Japanio. Minimume 10 aliĝintoj venis el Francio (94), Korea Respubliko (91), Germanio (62), Ĉinio (57), Litovio (49), Italio (46), Rusio (35), Pollando kaj Usono (po 34), Brazilo kaj Nederlando (po 32), Britio kaj Hispanio (po 24), Irano kaj Svedio (po 19), Finnlando, Kroatio kaj Svislando (po 18), Aŭstralio, Belgio kaj Bulgario (po 16), Ĉeĥio (12), Hungario kaj Israelo (po 11), kaj Slovakio kaj Vjetnamio (po 10).