Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 266
2007-08-21
==================================================================

Enhavo:

1. La nova Estraro dividis taskojn
2. Honorigoj en UEA
3. Marvin Stanley forpasis






LA NOVA ESTRARO DIVIDIS TASKOJN

La membroj de la nova Estraro de UEA, elektita en la UK en Jokohamo, decidis pri disdivido de ĉefaj respondecoj. Prezidanto Probal Dasgupta respondecas pri kunordigo kaj ĝenerala planado de la agado. Vicprezidanto Ranieri Clerici gvidos la eksterajn rilatojn de la Asocio, dum la reelektita alia vicprezidanto Claude Nourmont plu respondecas ankaŭ en la nova Estraro pri edukado, kulturo kaj kongresoj. Barbara Pietrzak okupiĝos, krom pri kutimaj taskoj de ĝenerala sekretario, ankaŭ pri informado. Loes Demmendaal
estas estrarano pri financo kaj administrado. Pri landa kaj regiona agado respondecas Hori Yasuo, dum Jose Antonio Vergara ekgvidas la fakan kaj scienca agadon de UEA.

La estraranoj dividos inter si poste ankoraŭ diversajn specifajn taskojn. Dum la proksimaj monatoj ili ankaŭ elektos multajn komisionojn kaj komisiitojn.






HONORIGOJ EN UEA

En la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis d-ron Endre Dudich el Hungario kaj prof. Konisi Gaku el Japanio.

D-ro Dudich naskiĝis en 1934 kaj laboris profesie kiel geologo, i.a. ĉe Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj en Parizo. Li estis i.a. membro de la Komisiono de UEA pri Scienca kaj Faka Aplikado de Esperanto kaj vicprezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Liaj ĉefaj Esperantaj verkoj estas la geologia lernolibro "Ĉu vi konas la teron?" kaj la sciencfikcia romano "La lumo nutranta".

Konisi Gaku, universitata profesoro pri fiziko, naskiĝis en 1934. Li estas prezidanto de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj longtempa juĝanto de la Belartaj Konkursoj de UEA. Li multe tradukis, i.a. "La neĝa lando" de Kawabata Yasunari kaj "Nokto de la galaksia fervojo" de Miyazawa Kenzi. De li aperis la originalaj prozaĵoj "La kosmoŝipo Edeno n-ro 5" kaj "Vage tra la dimensioj". En 2006 aperis ampleksa "Esperanto-japana vortaro", kies redaktan komitaton li gvidis.

En Jokohamo la Komitato starigis ankaŭ novan formon de honorigo, Diplomon pri Elstara Agado, pri kies aljuĝo decidas la Estraro. Ĝiaj unuaj ricevantojestas la germana Interkultura Centro Herzberg kaj s-ro Donald J. Harlow el Usono. La Centro en Herzberg famiĝis en la Esperanto-movado pro sia aktiva kaj altkvalita agado, kies elstara frukto estis la decido de la urbo Herzberg oficiale deklari sin Esperanto-urbo. S-ro Don Harlow estis diplomita pro pionira Esperanta aktivado en Interreto.






MARVIN STANLEY FORPASIS

La 12-an de aŭgusto forpasis en Portadown, Norda Irlando, post longa elĉerpa malsano Marvin H. Stanley. Li naskiĝis la 20-an de oktobro 1953. En 1975 li diplomiĝis pri ekonomiko kaj kontado, kaj en 1984 ankaŭ kiel bibliotekisto kaj informadikisto. Servinte kiel ŝtatoficisto en Belfasto, ekde septembro 1986 Marvin Stanley laboris en la Centra Oficejo de UEA kiel ĉefkontisto. Dum multaj jaroj li gvidis ankaŭ la agadon de Espermenso. Unu el liaj ŝatokupoj estis ĝardenado kaj tial li volonte pasigis sian
malmultan liberan tempon prizorgante la ĝardeneton de la UEA-domo.





http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon