Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 265
2007-08-10
==================================================================

Enhavo:
1. Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2007
2. UK 2009 okazos en Bjalistoko



REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2007

POEZIO:
Unua premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro "En ambaŭ";
Dua premio: Michael Cayley (Britio) pro "Memoroj";
Tria premio: ne aljuĝita.

Partoprenis 30 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.

PROZO
Unua premio: Tim Westover (Usono) pro "Ruĝvela ŝipo";
Dua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "La botoj";
Tria premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Frotvundo".

Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj.

ESEO
Unua premio: Geoffrey Sutton (Britio) pro "Pri la periodoj de la
Esperanto-literaturo";
Dua premio: Paulo S. Viana (Brazilo) pro "Psiko-memhelpa literaturo:
utila? senutila? malutila?";
Tria premio: Tony del Barrio (Hispanio) pro "La normala lingvo".

Partoprenis 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj.

TEATRO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Brian E. Drake (Usono) pro "Koroj en mallumo";
Tria premio: ne aljuĝita;
Honora mencio: Stefan MacGill (Hungario) pro "La aŭto-mato".

Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj e 2 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO
Eldonejo "ditions Pour penser Ħ l'endroit" pro la libro "Ĉio fareblas de Aline de Pİtigny", tradukita de Martine kaj Christian Riviİre.

Partoprenis 5 verkoj el 5 landoj.

KANTO
Unua, dua, tria premioj: ne aljuĝitaj;
Honora mencio: Dina Lukjanec (Kazahio) pro "La urbo ora".

Partoprenis 8 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.




UK 2009 OKAZOS EN BJALISTOKO

La nova Estraro de UEA decidis en sia kunsido la 9-an de aŭgusto en
Jokohamo, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en
Bjalistoko, Pollando, por omaĝi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de
d-ro L.L. Zamenhof en lia naskiĝurbo mem.

La urbestro de Bjalistoko, d-ro Tadeusz Truskolaski ĉeestis la kunsidon, kune kun la prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo, s-ino Elzbieta Karczewska, kaj s-ro Aleksander Zdechlik, kiu reprezentis la Ĉefan Estraron de Pola Esperanto-Asocio. D-ro Truskolaski transdonis al la Estraro alvokon de bjalistokanoj por okazigo de la UK en ilia urbo. Dum unu semajno ĉ. 3500 personoj subskribis la alvokon. Krom entuziasman akcepton de la urbanoj, la urbestro promesis vastan apogon de la urbo al la organizado
de la kongreso.



http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon