Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 264
2007-07-27
==================================================================


LEGENDA KLASIKAĴO ESTAS DENOVE HAVEBLA

Unu el la plej famaj Esperanto-libroj, "Vivo de Zamenhof", estas denove havebla. Sojle de la Jokohama UK aperis ĉe UEA la sesa eldono de tiu ĉi verko, unue eldonita en 1920, nur tri jarojn post la forpaso de Lazaro Zamenhof (1859-1917). Verkis ĝin la juna sviso Edmond Privat (1889-1962). Li estis la unua, kiu, krom priskribi la vivon de Zamenhof, ankaŭ malkaŝis liajn verajn motivojn por la kreo de Esperanto.

La libro de Privat jam delonge estas konsiderata klasikaĵo. Aperis de ĝi tradukoj en ok naciajn lingvojn. La nunan eldonon redaktis Ulrich Lins. La redaktoro zorge kontrolis ĉiujn citaĵojn el paroladoj kaj verkoj de Zamenhof surbaze de "Plena verkaro de L.L. Zamenhof" de Ludovikito. En la ampleksaj notoj troviĝas font-indikoj kaj aldonaj klarigoj. La nova eldono estas pli abunde ilustrita, ankaŭ per multaj malpli konataj fotoj. Sekve la libro ne estas nur reeldono sed posedas nun tute novan kvaliton. Sendube,
multaj novaj legantoj kaptos la ŝancon konatiĝi kun la verko de Edmond Privat, kiu en rava stilo proksimigas al ni la vivon, kreadon kaj ideojn de Zamenhof. Samtempe ĝi estas ĵurnalisme viveca enkonduko en la pioniran periodon de Esperanto.

La prezo de la 171-paĝa libro estas 9,00 eŭroj (plus imposto de 6% en EU kaj sendokostoj). Ekde samtempa mendo de 3 ekzempleroj la Libroservo de UEA donas rabaton de 1/3.




http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon