Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 262 2007-06-14 ================================================================== Enhavo: 1. Jarlibro 2007 aperis 2. Thorsen-apogo je dispono de bibliotekoj 3. Johano Rapley forpasis * * * * JARLIBRO 2007 APERIS Portreto de Antoni Grabowski (1857-1921) malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA omaĝe al la 150-a datreveno de la granda poeto-tradukisto, kiu grave influis la evoluon de la nova lingvo. La apero de la Jarlibro preskaŭ koincidis kun lia naskiĝtago la 11-an de junio. En la antaŭparolo Renato Corsetti, por la lasta fojo kiel prezidanto de UEA, traktas la rolon de tiu ĉi plej populara Esperanto-libro, al kiu la evoluo de komunikrimedoj nun metas aliajn defiojn ol en la tempo, kiam Hector Hodler redaktis ĝin. Kun 1733 adresoj en 102 landoj la Jarlibro havas 56 delegitojn malpli kaj 3 landojn pli ol pasintjare, kiam estis 1789 delegitoj en 99 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj (52 en 2006), 976 (1006) lokaj delegitoj, 118 (116) vicdelegitoj, 39 (40) junularaj kaj 1295 (1333) fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj. La proporcio de rete atingeblaj delegitoj plu kreskis, kvankam la jaroj de rapida kresko jam pasis. Entute 1223 (70,6%) delegitoj anoncas retadreson. En Jarlibro 2006 ili estis 1233 (68,9%). En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kun la titolo Gvidlibro 2007, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, Akademio de Esperanto, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj, ktp. Tie legeblas ankaŭ la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj la Gvidlinioj por informado de UEA. La Jarlibro enhavas ankaŭ anoncojn kaj rabatkuponon de la Libroservo de UEA. Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, avantaĝo de la reta Jarlibro estas ĝia ĝisdateco. Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Uzantoj de la reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuojn "Esperanto" aŭ "Kontakto", povas legi ilin rete jam, kiam ili estas presataj, kaj daŭre disponi pri la antaŭaj numeroj ekde la jarkolekto 2004. Por ekuzi la servon necesas registriĝi ĉe http://reto.uea.org, alirebla ankaŭ per la ligilo "Jarlibro" sur la startpaĝo de www.uea.org. Meze de junio tiu ĉi servo, enkondukita en aprilo 2005, havis 1450 uzantojn. En sia antaŭparolo Renato Corsetti dankas la kreinton de la reta Jarlibro: "Mi kredas ke Hector Hodler en la transmondo estas aparte fiera pri Andrej Grigorjevskij, kiu realigis la retan Jarlibron, kaj pri UEA, kiu komisiis la realigon." * * * * * THORSEN-APOGO JE DISPONO DE BIBLIOTEKOJ Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon pligrandigi siajn kolektojn, ĉar ankaŭ ĉi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare sep bibliotekoj ricevis subvenciojn je la valoro de 75 ĝis 250 eŭroj. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2007. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al . Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk. * * * * * JOHANO RAPLEY FORPASIS La 9-an de junio forpasis John (Johano) Rapley (1927-2007), nur dek tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li estis la lasta direktoro de la Centra Oficejo de UEA en la vilaĝo Heronsgate apud Londono. Esperantisto de 1944, li eklaboris en la CO en 1951 kaj estis ĝia direktoro de 1954 ĝis 1955, kiam la CO translokiĝis al Roterdamo. Post longa paŭzo Rapley laboris ankaŭ en la Roterdama oficejo kiel librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT. Laste Rapley kaj la edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jaroj en La Kvinpetalo. * * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com