Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 261 2007-06-05 ================================================================== 1. Printempa Malferma Tago en somero 2. Paŭlo Moĵajev nova redaktoro de "Kontakto" 3. Pli ol 1700 aliĝis al Jokohamo * * * * PRINTEMPA MALFERMA TAGO EN SOMERO Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime multnombre vizitatan "printempan" Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio. Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu ĉi aranĝo, organizita jam por la 26-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj fariĝis fakte somera Esperanto-aranĝo. Nekutima estis ankaŭ la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataŭ la nova konferencejo de la CO la programo disvolviĝis en la oficistaj laborĉambroj de la unua etaĝo, kies rekonstruado finiĝis tiel lastmomente, ke la oficistoj ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili estis evakuitaj por la daŭro de la konstruado. La ĉefa gasto estis Claude Piron, kiu elektis iom provokan temon por sia dufoje prezentita prelego: "Ĉiuj neesperantistoj estas afaziuloj". Lucas Vignoli Reis, vojaĝanta "ataŝeo" de Brazila Esperantista Junulara Organizo, prelegis kun sonaj kaj bildaj specimenoj pri la muziko de sia lando. Yves Nevelsteen kaj Petro Balaz enkondukis la publikon en la retan enciklopedion Vikipedio. Kiu volis konatiĝi kun Vikipedio pli profunde, povis poste ĉeesti praktikan demonstron kiel uzi kaj kunredakti ĝin. La tutan tagon estis ankaŭ montrataj Esperanto-filmoj. Surpriza aldono al la programo estis la flamenka versio de "La espero" fare de Solo. La plej furora libro dum la Tago estis la ĵus aperinta "Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko" de Heidi Goes, kiun la aŭtorino mem prezentis kadre de la programo. "Afero de espero" vendiĝis en 17 ekzempleroj. Malkovrinte, ke la Libroservo de UEA ankoraŭ posedis 15 ekz. de "Maks kaj Moric", germana ŝatanto de tiu infanlibra klasikaĵo tuj aĉetis la tutan stokon tiel certigante al ĝi surprizan duan lokon. De "Vikipedio: praktika manlibro" estis venditaj 9 ekz. kaj de la ĉiam populara lernolibro "Saluton!" 6 ekz. Po 5-ekzemplere vendiĝis "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin, "Ĵim la migrulo: aventuroj de juna leopardo" de S. Stampa kaj la nova poemaro de Jorge Camacho "Eklipsas". Entute la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2054 eŭroj. La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 24-an de novembro 2007. * * * * PAŬLO MOĴAJEV NOVA REDAKTORO DE "KONTAKTO" Per komuna decido de la estraroj de TEJO kaj UEA Pavel (Paŭlo) N. Moĵajev el Ukrainio transprenos de Ĵenja Amis la redaktorecon de "Kontakto". Ĵenja Amis estas redaktoro de la socikultura revuo de TEJO ekde 2002. Post pli ol kvinjara sukcesa kaj multe laŭdata laborado ŝi laŭgrade transdonos la respondecon al sia posteulo ĉi-jare. Paŭlo Moĵajev naskiĝis en 1981 kaj diplomiĝis en 2003 en la Krimea Ŝtata Medicina Universitato en Simferopolo, kie li nun estas instruisto pri anatomio. Kun Esperanto li konatiĝis en 2000 kaj ekde tiam aktive partoprenas la landan movadon. Ekde la jaro 2003 li okupiĝas pri provlegado de "Kontakto", kies redaktoron li pasintjare ekhelpis kiel vicredaktoro. Partoprenantoj de pluraj Esperanto-aranĝoj povis ekkoni ankaŭ liajn muzikajn talentojn; ekz. en IJK-oj en 2004 kaj 2005 li koncertis prezentante proprajn kantojn. Moĵajev estas ankaŭ aktiva Esperanto-instruisto kaj diplomiĝis pri la Cseh-metodo. Li verkas, tradukas kaj lastatempe laboras ankaŭ super Esperanta-rusa vortaro. * * * * PLI OL 1700 ALIĜIS AL JOKOHAMO 1715 kongresanoj el 57 landoj aliĝis al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Jokohamo, Japanio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto ĉi-jare. Iom pli ol duono (904) venas el la gastigonta lando. Francio (91) ŝajnas jam certigi la duan lokon en la statistiko antaŭ Korea Respubliko (85). Aliaj landoj en la pinta dekduo estas Germanio (58), Ĉinio (44), Italio (43), Litovio (42), Rusio (34), Nederlando kaj Pollando (po 32), Usono (29) kaj Brazilo (26). * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com