Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 259 2007-03-24 ================================================================== 1. Konkurso pri jubilea simbolo por la 100-jara UEA 2. La bulteno "Familia Esperanto" renaskiĝis kolora 3. Movada Foiro kaj Kleriga Tago en Jokohamo * * * * KONKURSO PRI JUBILEA SIMBOLO POR LA 100-JARA UEA En 2008 Universala Esperanto-Asocio estos 100-jara. Por ekhavi grafikan identigilon, kiu kunligu ĉiaspecajn aktivaĵojn tra la mondo okaze de tiu festo, la Estraro de UEA lanĉis konkurson pri jubilea simbolo. La serĉata simbolo emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la daŭran aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj. Ĝi estu elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike. Ĝi estu unukolora aŭ plurkolora sed ankaŭ unukolore uzebla. La simbolo estos uzata nur lige kun la festado de la 100-jariĝo de UEA kaj ĝi ne anstataŭos la ĝeneralajn movadajn simbolojn (verda stelo, simbolo de la Jubilea Jaro 1987 k.a.). En la konkurso rajtas partopreni ĉiuj, ankaŭ ne-esperantistoj. Oni rajtas partopreni per pli ol unu konkursaĵo. La gajninto ricevos premion de 500 eŭroj. La rajtoj pri la premiita konkursaĵo, inkluzive de ĝia eventuala adapto, apartenos al UEA. Pri la aljuĝo decidos la Estraro de UEA. Oni sendu la konkursaĵojn ĝis la 30-a de junio 2007 al Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; aŭ rete al . * * * * LA BULTENO "FAMILIA ESPERANTO" RENASKIĜIS KOLORA Post dujara interrompo reaperis "Familia Esperanto" sub la sceptro de nova redaktoro, Claude Rouget el Norvegio. "Familia Esperanto", kies subtitolo estas "Cirkulaĵo por Esperantlingvaj paroj kaj familioj", estas oficiala organo de Rondo Familia de UEA. La nova numero estas kolore ilustrita, 20-paĝa, kaj enhavas i.a. raportojn pri novjaraj Esperanto-aranĝoj, inviton al la Internacia Infana Kongreseto en Jokohamo, porinfanajn rakontojn kaj versaĵojn, spertojn de diverslandaj Esperanto-familioj kaj resuman raporton pri la pasinta jardeko de Rondo Familia. La bulteno estas legebla en la retejo de Rondo Familia, http://uea.org/rondo_familia , kie oni povas legi ankaŭ ĝiajn antaŭajn numerojn. Por familioj, kiuj ne havas aliron al komputiloj kaj reto, oni konsideras ankaŭ paperan eldonon. Por ebligi tion subtenaj kotizoj de 10 EUR aŭ pli estas bonvenaj al la UEA-konto idoj-p de la Rondo. Rondo Familia estis fondita en 1994, la Internacia Jaro de Familio, por ligi esperantistajn familiojn. Ĝi registras familiojn kun aŭ sen infanoj, sendepende de ilia movada engaĝiĝo. La Rondo estas gvidata de komisiono, kies kunordiganto estas Amri Wandel kaj aliaj membroj redaktoro Claude Rouget, Jouko Lindstedt kaj Bert Schumann. Lindstedt estas administranto de la retlisto denask-l, www.helsinki.fi/~jslindst/denask-l.html , kaj Schumann komisiito pri Internacia Infana Kongreseto, http://www.uea.org/kongresoj/iik.html . * * * * MOVADA FOIRO KAJ KLERIGA TAGO EN JOKOHAMO Ankaŭ la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo (4-11 aŭgusto 2007) havos en sia programo Movadan Foiron kaj Klerigan Tagon. Post la sukcesa unua provo en Florenco, ankaŭ en Jokohamo la Movada Foiro okazos lige kun la sabata Interkona Vespero. En ĝi landaj kaj fakaj asocioj, eldonejoj, kulturaj kaj movadaj instancoj k.a. povos prezenti siajn agadon, eldonaĵojn ktp. Interesitoj petu specialan respondilon ĉe Anna Lowenstein, Via del Castello 1, IT-0036 Palestrina, Italio; . En la kongresa lundo okazos jam por la kvina fojo la Kleriga Tago. Ĝin organizas Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari , kiuj akceptas ideojn kaj (sin)proponojn por prelegoj, podiaj diskutoj aŭ alispecaj programeroj, kiuj rilatas ekz. al la lingvo, informado, instruado, interreto, kongreslando, ktp. * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com