=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 257
2007-03-02
==================================================================
KVIN KOMITATANOJ B REKTE ELEKTITAJ
Kvin kandidatoj sin anoncis por la elektado de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn en la supera organo de UEA. Ĉar fine de la jaro 2006 la individuaj membroj de UEA nombris pli ol 6000, povis esti elektotaj sep komitatanoj B. Ĝis la limdato, la 28-a de februaro, liveris kompletajn dokumentojn kvin kandidatoj. Sekve ili estas aŭtomate elektitaj kaj poŝta voĉdonado de membroj ne estas bezonata.
La kvin komitatanoj B, kies oficperiodo komenciĝos je la unua tago de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, estas Marija BeloĊĦevic (Kroatio), Tomasz Chmielik (Pollando), Johan Derks (Nederlando), IstvĦn Ertl (Luksemburgio) kaj Jukka Pietil¤inen (Finnlando). BeloĊĦevic, Ertl kaj Pietil¤inen membras ankaŭ en la nuna Komitato elektita en 2004. Chmielik kaj Derks eniros la Komitaton kiel novaj membroj.
Marija BeloĊĦevic (nask. 1965) estas konata i.a. kiel longtempa aktivulo kaj estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Tomasz Chmielik (1957) estas aktiva eldonisto kaj estrarano de Esperantlingva Verkista Asocio. Johan Derks (1940) aktivas i.a. pri eŭropa agado kaj estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio. IstvĦn Ertl (1965) estas Esperanta verkisto kaj tradukisto kaj laboris dek jarojn kiel redaktoro de la revuo "Esperanto". D-ro Jukka Pietil¤inen
(1966) funkciis i.a. kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj lastatempe kiel komisiito de UEA pri informado.
Laste la komitatanoj B estis elektitaj sen poŝta balotado en 1992. Kvankam en la antaŭa jaro UEA havis pli ol 8000 individuajn membrojn, unuafoje de 60 jaroj, por naŭ lokoj de komitatanoj B anonciĝis nur ok kandidatoj. En kvar postaj fojoj okazis balotoj, en kiuj partoprenis 30-33% de la individuaj membroj. Pri la ses lokoj de komitatanoj B en la nun deĵoranta Komitato konkursis antaŭ tri jaroj 16 kandidatoj. Voĉdonis tiam 1491 membroj, t.e. 31,4%.