Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 256 2007-02-21 ================================================================== 1. Claude Piron en la junia Malferma Tago 2. "Vojaĝo en Esperanto-lando" pleje furoris ankaŭ en 2006 * * * * CLAUDE PIRON EN LA JUNIA MALFERMA TAGO Claude Piron, unu el la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj oratoroj, prelegos en la venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazos sabaton, la 2-an de junio. Pro rekonstruado en la UEA-domo la dato estas pli malfrua ol kutime, tiel ke anstataŭ printempa Malferma Tago ĉi-jare unuafoje okazos -- espereble! -- somera Malferma Tago. En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, varmos la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. * * * * "VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO" PLEJE FURORIS ANKAŬ EN 2006 "Vojaĝo en Esperanto-lando" de akademiano Boris Kolker konkeris la unuan lokon en la vendostatistiko de la Libroservo de UEA en 2006, jam por la kvina sinsekva fojo. Tiu perfektiga legolibro kaj gvidilo tra la Esperanto-kulturo estis vendita en 347 ekzempleroj kaj ĝia tradicia rivalo, la listo de gastigantoj de "Pasporta Servo", en 322 ekz. Kun 272 ekz. tre bone startis la vendado de la diskut-instiga verko de Humphrey Tonkin, "Lingvo kaj popolo", aperinta jarmeze. Ĉi-kune troviĝas du furorlistoj. Tiun de totalaj vendoj ĉefe influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj poŝte aŭ surloke en Roterdamo. Titoloj de aliaj eldonejoj ol UEA evidente havas iom pli da ŝanco eniri la statistikon de unuopaj vendoj. En la furorlisto de ĉiuj vendoj estas 12 eldonaĵoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili nombras 9 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de ĉiuj vendoj. (Aparta furorlisto de la Florenca UK aperis en la novembra numero de revuo "Esperanto", p.229.) Apud "Gerda malaperis!" de Claude Piron, kiu jam havas konstantan lokon en ĉiu furorlisto, pasintjare la plej populara libro de alia eldonejo ol UEA estis "Plena manlibro de Esperanta gramatiko" de Bertilo Wennergren, kiu post multjara konsultebleco en la reto fariĝis alirebla ankaŭ en presita formo. Jam de pluraj jaroj nur libroj troviĝis en la pinto de la listo de ĉiuj vendoj. En la pasinteco kasedoj kaj (kompaktaj) diskoj nur sporade estis sufiĉe furoraj por tio, sed vera premiero estas la apero de DVD en la âgrandaâ listo. Temas pri "Esperanto elektronike" (86 ekz.), kiun Esperanto-organizaĵoj krome mendis grandkvante rekte ĉe la eldoninto. Nur unu kliento mankis, por ke ankaŭ alia DVD, la scienc-fikcia "Kin-Dza-Dza!" (70 ekz.) eniru la liston de ĉiuj vendoj. Inter la unuopaj vendoj ĝi troviĝas kune kun du aliaj DVD-oj, la dokumenta filmo "Vizito al la Centra Oficejo" kaj la teatraĵo "La duonokulvitro". En la antaŭlasta jaro, 2005, la vendoj de la Libroservo de UEA kreskis 5,5% kompare kun 2004. Des pli ĝojige estas, ke okazis simila kresko ankaŭ pasintjare. La vendoj sumiĝis je 133 919 eŭroj, kio estas 4,6% pli ol en 2005 kaj signifas realan kreskon de la vendovolumeno, ĉar la inflacio en Nederlando estis 1,2%. La Libroservo vendis entute 2459 diversajn titolojn, kvankam de plej multaj el ili nur po 1 aŭ 2 ekzemplerojn. Pli-malpli same multe da aliaj titoloj ne altiris klienton. Osmo Buller VENDOJ ENTUTE ekz. 347 "Vojaĝo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00 322 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00 272 "Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10 186 "Saluton!", lernolibro de A. Childs-Mee*, EUR 10,80 161 "Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50 143 "Internacia Kongresa Universitato 2006", red. A. Wandel*, EUR 12,90 131 "Gerda malaperis!", facillingva romaneto de C. Piron, EUR 5,70 123 "Etimologia vortaro de la propraj nomoj", A. Cherpillod*, EUR 19,50 118 "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80 108 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00 107 "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. KovĦts, EUR 7,50 102 "Pocket Esperanto Dictionary", A. McLinen*, EUR 15,00 88 "La princo", N. Machiavelli, trad. Carlo Minnaja, EUR 10,20 87 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90 86 "Esperanto elektronike", komputila DVD, EUR 9,00 85 "La vintra fabelo", W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10 82 "El la polvo de la tero", esearo,W.F. Rolt, EUR 2,70 78 "La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka", G.C. Fighiera*, EUR 2,40 76 "El tero kaj etero", novelaro de Julia Pi³ro, EUR 2,70 71 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto", EUR 87,00 VENDOJ UNUOPAJ ekz. 57 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00 44 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00 36 "Etimologia vortaro de la propraj nomoj", Cherpillod*, EUR 19,50 32 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto", EUR 87,00 32 "Vojaĝo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00 31 "Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10 28 "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. KovĦts, EUR 7,50 27 "Samideanoj", legolibro; red. A. Korĵenkov, EUR 7,50 24 "Vizito al la Centra Oficejo", P. Balaz/F.Veuthey (DVD)*,EUR 12,90 23 "Nederlands-Esperanto-Nederlands woordenboek", EUR 17,70 23 "Historio de Esperanto", A. Korĵenkov, EUR 12,00 22 "Extraordinaire diversitİ des langues", A. Cherpillod, EUR 9,00 21 "El verva vivo ĵurnalista", membiografio de S. Maul, EUR 21,00 20 "Kin-Dza-Dza!", scienc-fikcia filmo (DVD), EUR 14,40 20 "La vintra fabelo", W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10 20 "La duonokulvitro", teatraĵo de A. Baissac (DVD), EUR 9,90 20 "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80 19 "Tinĉjo en Tibeto", bildstrio de Hergİ, EUR 11,70 18 "Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50 18 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90 * Eldonaĵoj de UEA/TEJO. La prezoj estas aktualaj nerabatitaj vendoprezoj. * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com