Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 253 2007-01-29 ================================================================== 1. Unuafoje ĉefdelegito en Nepalo 2. UEA funebras du eminentajn membrojn 3. La nombro de aliĝintoj al Jokohamo superis 1300 * * * * UNUAFOJE ĈEFDELEGITO EN NEPALO Laŭ propono de la landa asocio la Estraro de UEA nomumis s-ron Mukunda Raj Pathik Wagle la unua ĉefdelegito por Nepalo. Pasintjare Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) estis akceptita kiel aliĝinta landa asocio de UEA kaj sekve ĝi ricevis la rajton proponi ĉefdelegiton. Laŭ la regularo pri delegitoj ĉefdelegito povas esti nur en landoj, kies landa asocio estas aliĝinta al UEA. S-ro Mukunda Raj Pathik Wagle estas unu el la plej spertaj movadanoj en sia lando. Li estas individua membro de UEA ekde 1991 kaj fakdelegito pri instruado, poezio kaj turismo ekde 1997. Ekde la akcepto de NEspA en UEA li ankaŭ reprezentas sian asocion en la Komitato de UEA kiel observanto. * * * * UEA FUNEBRAS DU EMINENTAJN MEMBROJN Du elstaraj membroj de UEA forpasis en januaro en tre alta aĝo: la honora membro d-ro Yamazoe Saburoo kaj la dojeno de la Delegita Reto s-ro Renİ Llech-Walter. D-ro Yamazoe Saburoo naskiĝis la 20-an de oktobro 1908 kaj forpasis la 15-an de januaro 2007. Li estis biokemiisto kaj profesoro pri medicino. Esperanton lin eklernis en 1928. Li estis dumviva membro de Japana Esperanto-Instituo kaj prezidanto de Japana Esperanta Medicina Asocio. D-ro Yamazoe estis ĝenerala sekretario de Universala Medicina Esperanto-Asocio 1970-1989; ĉefredaktoro de "Medicina Internacia Revuo" 1976-1993 kaj kasisto de UMEA ekde 1976 ĝis 2000. Krom fakaj artikoloj en Esperanto, li aŭtoris du ampleksajn vortarojn: "Angla-Esperanta Medicina Terminaro" (2001) kaj "Esperanta-Angla Medicina Terminaro" (2006). En 1980 li ricevis premion de la japana registaro, en 1996 la Premion Ossaka de Japana Esperanto-Instituto kaj en 1998 li fariĝis honora membro de UEA. La 24-an de januaro forpasis s-ro Renİ Llech-Walter, kiu festis sian 100-an naskiĝdaton la 30-an de marto pasintjare. Ekde 1932 ĝis sia morto li estis delegito de UEA en sia hejmurbo Perpignan en Francio. Li estis estrarano de UEA 1955-1964 kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto 1957-1967, kiu poste elektis lin honora prezidanto. Li estis dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Llech-Walter estis konata kultur-aganto inter katalunoj en Francio. En 1982 la franca edukministerio rekonis lian aktivadon per sia plej grava distingo, la rango de Komandoro en la Ordeno de Akademiaj Palmoj. Ĉambro en la Centra Oficejo de UEA portas lian nomon memore al lia kontribuo por aĉeti la domon de la Asocio en Roterdamo komence de la 60-aj jaroj. * * * * LA NOMBRO DE ALIĜINTOJ AL JOKOHAMO SUPERIS 1300 Ĝis la 29-a de januaro 1312 kongresanoj el 51 landoj aliĝis al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Jokohamo de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto. Sekve la Jokohama UK jam superis la definitivajn nombrojn de aliĝintoj de du ekstereŭropaj UK-oj de la lastaj dek jaroj: Adelajdo en 1997 (1224) kaj Tel-Avivo en 2000 (1212), dum du aliaj UK-oj ankoraŭ superas Jokohamon en la statistiko: Fortalezo en 2002 (1484) kaj Pekino en 2004 (2031). La unua japana UK en Tokio en 1965 arigis 1710 aliĝintojn. Ĝis nun la nombra evoluo de la Jokohama UK preskaŭ precize sekvas tiun de la UK en Florenco. Je la sama dato pasintjare la Florenca UK havis 1305 aliĝintojn el 51 landoj, kaj ĝia fina nombro estis 2209 kongresanoj el 62 landoj. Pli ol duono, 766, de la aliĝintoj venas el la gastigonta lando. Ĝiaj najbaroj Korea Respubliko kaj Ĉinio liveris po 68 kaj 29 aliĝintojn. La aliaj landoj kun minimume 10 aliĝintoj ĝis nun estas Germanio (50), Francio (49), Litovio (34), Italio kaj Nederlando (po 25), Pollando (22), Britio (18), Svedio (17), Brazilo (16), Usono (14), Kroatio (13), Belgio (12), Bulgario, Ĉeĥio kaj Svislando (po 11), Aŭstralio, Hungario kaj Rusio (po 10). * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com