| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 194
2004-12-31
==================================================================
Enhavo:
1. Ankaŭ en decembro novaj komisionoj
2. Salto al balto: 36-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), apud Vilno, 23--30
julio 2005
3. Aliĝoj al la Vilna UK: francoj postkuras litovojn, sed kion faros germanoj?
*
ANKAŬ EN DECEMBRO NOVAJ KOMISIONOJ
Ankaŭ en decembro la Estraro de UEA daŭrigis la konstruadon de la sistemo de
komisionoj de UEA. En la Silvestra tago prezidanto Corsetti deklaris la rezulton
de la kompletigo de la komisiono pri la Internacia Kongresa Universitato (IKU),
al kiu pli frue jam estis elektitaj Hans Michael Maitzen, Humphrey Tonkin kaj
Christer Kiselman, kiu funkcias ankaŭ kiel sekretario. Pliaj membroj fariĝis
Sabine Fiedler (Germanio) kaj Wen Jingen (Ĉinio).
Pli frue estis elektitaj la komisionoj pri Rondo Familia kaj pri Agado en Balkanaj
Landoj.
La agadon de Rondo Familia kunordigas estrarano Amri Wandel. Membras en la komisiono
krome James Rezende Piton (Brazilo), Katarina Bodnarova (Aŭstralio), Jouko Lindstedt
(Finnlando) kaj Stefan MacGill (Hungario). Du komisionanoj havas specialan taskon:
Piton redaktas la bultenon "Familia Esperanto" kaj MacGill estas komisiito pri
la Internacia Infana Kongreseto.
La komisiono pri Agado en Balkanaj Landoj konsistas el la kunordiganto Aurora
Bute (Rumanio) kaj la membroj Boriŝa Miliĉeviĉ (Serbio kaj Montenegro), Bardhyl
Selimi (Albanio), Viktor Galeski (Makedonio), Grozdenka Filipova (Bulgario) kaj
Samir Ribic (Bosnio kaj Hercegovino).
*
36-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), apud Vilno, 23--30 julio 2005
SALTO AL BALTO
Denove ni invitas infanojn inter 6- kaj 13-jaraj kun bona rego de Esperanto al
neforgesebla semajno. La IIK okazos apud lago en arbaro, 36 kilometrojn nordoriente
de la urbo de la Universala Kongreso (UK). Dormlokoj estas en 5-6 apudaj dometoj;
ĉambroj havas inter 1 kaj 8 dormlokojn. Ĉiu dometo havas duŝejojn kaj necesejojn.
Estas centra kuirejo kaj manĝsalono kun cent lokoj, kaj kvar komunaj ĉambroj
por ludado kaj grupaj programoj.
La ejo nomiĝas litove "Pailgio perlas" kiu signifas "Perlo de Pailgis".
Pailgis estas la nomo de la arbaro kaj lago en la distrikto Vencionys. La plej
proksima urbo estas Pabrade. Sed la IIK-ejo troviĝas en plena naturo kaj estas
atingebla el Vilno nur per privata transporto. La kongresetanoj vojaĝos per
luita buso el la UK en la komenca sabato (planite je 17.00 h) kaj revenos simile
en la ferma sabato (planite ĝis 10.00 h).
Ni havos ekskluzivan uzon de la ripozejo, do ni povos krei unikan esperantan
etoson. Apud la loĝejo troveblas infana ludejo, sporta tereno por i.a. korbopilko,
retpilko kaj futbalo. Apude estas lago kun observanto por kontroli la sekurecon
de naĝantoj. Ĉe la lago eblas uzi boatojn kaj akvo-biciklojn. Estas eksterdomaj
tabloj kaj seĝoj, kaj subĉiela rostejo, ekzemple por baki saŝlikojn kaj similaĵojn.
Inter planataj programeroj estas man-laboroj, muzikado, kuk-bakado, paper-faldado,
sportaj olimpikoj, trezor-serĉo, kvizoj kaj skeĉumado. La organizantoj de
la kultura programo por la UK aktive planas interesajn erojn por la infanoj.
Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por ĉiu kvino da infanoj, kun almenaŭ
unu litova lokulo). Kuiradon prizorgos dungitoj de la ripozejo; eblos atenti
vegetaranojn kaj aliajn dietajn bezonojn de infanoj.
La kotizo kovras kostojn de restado, tri manĝojn tage, intermanĝetojn kaj programon
de la vespero de la 23-a de julio ĝis la mateno de la 30-a de julio, unu tut-tagan
ekskurson kaj alven/foriran transporton. Ĝi ne inkluzivas asekuron, kiun la
gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aliĝo ekestas definitiva
kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaŭpago de 130 eŭroj al la Centra
Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La alven-dato determinas la plenan
sumon pagendan. La cetero estos pagenda plej laste al la kasisto de UEA komence
de la Universala Kongreso.
Jen la kotizoj en eŭroj (A- kaj B-landoj laŭ la UK-difino):
Limoj A-landoj B-landoj
31 mar 2005 160 130
30 junio 2005 190 160
poste 220 190
Rabato por helpantoj kaj infanoj post la unua el unu familio: 15%
Ni akceptas nur infanojn inter 6- kaj 13-jarajn, kiuj jam komprenas kaj parolas
Esperanton; tiuj povas veni el E-familioj aŭ lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj
kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aligon al la UK. Ĉi tiu informilo,
kune kun aliĝilo, estas dissendita kun Juna amiko 2004/4, pliaj ekzempleroj
estas peteblaj de la komisiito kaj de la Centra Oficejo de UEA. Sendu la aliĝilojn
al la komisiito, sed la pagojn al la Centra Oficejo de UEA. Loĝantoj de Litovio
rajtas pagi al LKK en lidoj.
Komisiito: Stefan MacGill
Pannonia u. 30 / I / 6
HU-1136 Budapest, Hungario
tel. (+36 1) 349-5207
<stefan.macgill@galamb.net>
<s_macgill@yahoo.co.nz>
Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam, Nederlando
<kongresoj@co.uea.org>
Respondeculo pri IIK en LKK:
S-ino Nijole Stakeniene
<nijolla@omni.lt>
Malaliĝoj: Kaze de skriba malaliĝo al la komisiito aŭ la CO antaŭ 30 junio
2005, la pagita sumo estos redonita minus 30 EUR por ĉiu infano. Aliĝo estas,
sub certaj kondiĉoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.
*
ALIĜOJ AL LA VILNA UK: FRANCOJ POSTKURAS LITOVOJN, SED KION FAROS GERMANOJ?
Kiel antaŭvidite, en decembro la kongresa administracio de UEA spertis plivigliĝon
de la alfluo de aliĝoj al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno,
ĉar ĝis la 31-a de decembro eblis aliĝi laŭ la plej favorpreza tarifo. En
la lasta tago de la unua periodo ankoraŭ mankis plena bildo pri la nombro de
aliĝintoj, ĉar la perantoj povos informi la Centran Oficejon pri la lastaj
decembraj aliĝintoj nur en januaro. Ankaŭ ne ĉiuj aliĝoj, kiuj estis faritaj
rekte al UEA per interreto, ne jam povis esti registritaj. Kreskanta uzo de
la reta aliĝ-ebleco kaŭzas, ke ĉiam pli da kongresanoj aliĝas nur unu-du
tagojn antaŭ laŭvica plialtiĝo de kotizoj.
La 31-an de decembro estis registritaj 850 aliĝintoj el 48 landoj. La unuan
lokon okupis la gastiga lando Litovio kun 115 aliĝintoj, sed proksime sekvis
Francio kun 103 aliĝoj. El Germanio oni registris 76 kongresanojn, sed post
pli kompletaj informoj en januaro tiu nombro verŝajne estos konsiderinde pli
granda. Japanio anoncis 60 kongresanojn, Nederlando 49 kaj Finnlando 43. En
la provizora statistiko sekvas Danio kaj Pollando (po 33), Belgio (32), Ĉeĥio
(31), Rusio kaj Svedio (po 30) kaj Italio (29). Inter ekstereŭropaj landoj,
krom Japanio, plej multnombraj estis Usono (14), Israelo (13), Brazilo (12),
Aŭstralio (9) kaj Irano (8).
*
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |