| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 193
2004-12-30
==================================================================
TRI NOVAJ TITOLOJ EN LA SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO" EN 2004
La eldonserio "Oriento-Okcidento", aŭspiciata de UEA, pliriĉiĝis per tri mondliteraturaj
ĉefverkoj en la jaro 2004. Unue Fonto en Brazilo eldonis "Leteroj de Paŭlo
kaj lia Skolo". Tiu ĉi 253-paĝa parto el la kristana Nova Testamento estas
tradukita de Gerrit Berveling. En la 89-a Universala Kongreso en Pekino Ĉina
Fremdlingva Eldonejo lanĉis majstraĵon de la klasika ĉina literaturo, la romanon
"Ĉe akvorando". La Esperanta traduko de Laŭlum aperis en tri volumoj, kies
1830 paĝoj konsistigas la plej ampleksan eron ĝis nun en la serio. Impona
volumo estas ankaŭ la fama romano de la ĉeĥo Jaroslav Hasek, "Aventuroj de
la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito", kiun la eldonejo Kava-Pech prezentis
en la novembra Malferma Tago en Roterdamo. La 711-paĝa libro estas esperantigita
de Vladimir Vana kaj eldonita kun ilustraĵoj de Josef Lada.
Serio "Oriento-Okcidento" estas la plej longedaŭra el la kontribuoj de UEA al
projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis en ĝi 39 numeritaj kaj 2 ne-numeritaj
verkoj kiel realigo de la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado
de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri akcepto de novaj titoloj al la serio
decidas la Estraro de UEA. En tiu ĉi kunlaboro povas partopreni ĉiu serioza
eldonisto, kiu kapablas plenumi la kvalitajn kaj teknikajn postulojn difnitajn
en la regularo de UEA pri la serio. Ĉar ĝi estas ŝatata kolektobjekto, al
eldonejoj la inkluzivo de iliaj libroj en la serio estas alloga ankaŭ kiel ekstra
impulso por vendado.
Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. La popularecon de
la serio montras la fakto, ke pluraj verkoj aperis en pli ol unu eldono. Kiu
kolektas la tutan serion, tiu posedas reprezentan bibliotekon de la monda literaturo
kaj konvinkan pruvon pri la valoro de Esperanto kiel perilo de transkultura interŝanĝo.
SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO"
========================
1. Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad. L. Sinha. 1961.
2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami Teruo k.a. 1962.
Represo 1989.
3. Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad. R. Bernard. 1963.
4. Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppäkoski. 1964. Dua eldono 1985.
5. José HERNÁNDEZ: Martin Fierro. El la hispana trad. E. Sonnenfeld. 1965.
6. William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo Lear. El la angla trad. K. Kalocsay.
1966.
7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana trad. Miyamoto Masao.
1966. Dua eldono 1989.
8. Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad. P. Lobut. 1967.
9. TANIZAKI Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana trad. Miyamoto Masao
kaj Isiguro Teruhiko. 1968.
10. La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Chiussi. 1969. Dua eldono, 1970.
Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
11. KAWABATA Yasunari: Neĝa lando. El la japana trad. Konisi Gaku. 1971. Dua
reviziita eldono 1992.
12. Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. (Originale en Esperanto). 1978.
13. Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
14. Luíz VAZ DE CAMĠES: La luzidoj. El la portugala trad. L.H. Knoedt. 1980.
15. Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
16. William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla trad. W. Auld. 1981.
17. Tutmonda sonoro. Poezia antologio. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay.
1981.
18. Elpafu la sagon. El la buŝa poezio de la mondo. El diversaj lingvoj trad.
T. Sekelj. 1983.
19. J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana trad. R. Haupenthal.
1984.
20. INOUE Yasushi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana trad. Miyamoto. 1984.
21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la angla trad. W. Auld. 1984.
22. Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski. 1986.
23. Federico GARCÍA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba. El la hispana
trad. M. Fernández. 1987.
24. ERASMO de Roterdamo: Laŭdo de l'stulteco. El la latina tradukis Gerrit Berveling.
1988.
25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div. tradukintoj. 1988.
26. Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis
S.B. Pokrovskij. 1991.
27. Gabriel García MÁRQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de Diego.
1992.
28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev. 1993.
29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad. Probal Dasgupto.
1994.
30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling. 1998.
31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi. 1996.
32. Nikolaj GOGOL: Malvivaj animoj. El la rusa trad. V. Vyĉegĵanin. 2001.
33. Günter GRASS: La lada tambureto. El la germana trad. T. Chmielik. 2000.
34. Marco POLO: La libro de la mirindaĵoj. El la franca trad. D. Moirand. 2001.
35. Ĉe akvorando. El la ĉina trad. Laŭlum. 2004.
36. La dharmo-pado. El la palia trad. Gunnar Gällmo. 2002.
37. Imre KERTÉSZ: Sensorteco. El la hungara trad. István Ertl. 2003.
38. Jaroslav HASEK: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito. El
la ĉeĥa trad. V. Vána. 2004.
39. Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo. El la helena trad. Gerrit Berveling. 2004.
Sen numero:
Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G. Peterlongo. 1963.
Dua eldono, 1979.
Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B. Nilsson. 1979.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |