Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 191
2004-12-28
==================================================================


NOVJARA MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Eble vi jam laciĝis pri miaj mesaĝoj, kiuj daŭre instigas nur al agado por
Esperanto kaj al nenio alia.  Kaj krome temas en miaj instigoj pri la plej banala
kaj praa agad-metodo, alivorte vi persone devas fari ion konkretan pli ol pensi
ion grandiozan, kion aliaj faru.  Fakte io, pri kio ni povas fieri, estas la
demokrateco de nia movado, en kiu generaloj kaj soldatoj praktike estas malfacile
distingeblaj.  Kaj tiel devas esti, laŭ mi, ĉar ni ĉiuj laboras por ideo kaj
ne por rikolti mondajn gajnojn en la formo de riĉeco, famo aŭ alispecaj avantaĝoj.
 
Mi scias, ke pluraj el vi senkuraĝiĝas, ĉar vi daŭre vidas ĉirkaŭ  vi viajn
najbarojn, kiuj volonte lernas la lingvon de la momentaj fortuloj kaj same volonte
forlasus sian lingvon, se ili nur kapablus, por esti parto de la riĉaj kaj potencaj.
 Bonvolu ne senkuraĝiĝi tiel facile.  La mondo ĉiam estis tia.  Jam araba
saĝulo de la mezepoko (nia mezepoko pli ol ilia), Ibn Ĥaldun, diris en libro
ankoraŭ hodiaŭ studata, ke la venkito ĉiam volas simili la venkinton, veste,
sintene, lingve, ktp.  Sed ĝuste nun iĝas iom pli malklare, kiun lingvon volos
lerni via najbaro post 10 jaroj aŭ kiun lingvo volos lerni liaj infanoj.  Ĉu
la nova jarcento estos la jarcento de Azio?  Estas tre malfacile antaŭvidi,
ĉefe kiam temas pri la estonteco, kiel ŝercis alia famulo, sed multaj signoj
antaŭdiras, ke eble la infanoj de via najbaro, se ili estos famaj lingvistoj
aŭ ĵurnalistoj, estos pagataj por klarigi al siaj samlandanoj, kial neniu alia
lingvo krom la ĉina rajtas esti la tutmonda lingvo pro sia simpleco,
klareco, abunda literaturo, imago-riĉa skrib-sistemo, ktp.
 
Tiam niaj posteuloj estos ankoraŭ tie por rediri esence tion, kion ni diras
nun: justeco kaj ne forto estu la gvid-principo de la homaro en la lingva kampo
kaj en ĉiuj aliaj kampoj.
 
Bonvolu permesi al mi citi alian faman homon de la pasinta jarcento, Gandi (Gandhi
en la kutima trans-skribo), kiu nevole parolis pri la fenomeno de tutmondigo,
kiu apartenas al nia tempo multe pli ol al lia tempo: Mi ne volas, ke mia domo
estu ĉirkaŭmasonita per muroj en ĉiuj flankoj kaj ke la fenestroj estu plen-ŝtopitaj.
 Mi volas, ke la kulturo de ĉiuj landoj estu blovata tra mia domo kiel eble
plej libere.  Sed mi rifuzas esti mem for-blovata de la planko malproksimen fare
de iu ajn.  Tion saman ni diras, kaj ni aldonas, ke nur la internacia neŭtrala
lingvo Esperanto povas savi homojn el tiu destino en ĉi tiu epoko de tutmondigo.

 
Ni taksas la nunan internacian lingvan ordon, alivorte la manieron laŭ kiu nuntempe
oni utiligas nur difinitajn lingvojn por la rilatoj inter homoj apartenantaj
al malsamaj popoloj, nekontentiga kaj nekongrua kun la bezono favori interkompreniĝon,
pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj. 
 
Ni opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la
homaro ne perdu.  Krome ni opinias, ke oni devas respekti je ĉiu nivelo la lingvajn
homajn rajtojn.  Ĉiu homo estas protektata de la Universala Deklaracio de la
Homaj Rajtoj kontraŭ diskriminacio surbaze, interalie, de lingvo. Neniu nacia
aŭ internacia instanco rajtas malobservi tiun rajton surbaze de konsideroj pri
efikeco aŭ alispecaj avantaĝoj.
 
Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn en ĉi tiu kampo.
 La lasta Raporto pri la Homara Evoluo 2004 de la Programo por Evoluo de Unuiĝintaj
Nacioj, ekzemple, estas tute aprobinda kaj referencas ankaŭ al la principo de
la uzado de tri lingvoj rekomendita de Unesko: gepatra lingvo (kiom ajn malgranda
ĝi estas), loka kontakt-lingvo (ĝenerale la nacia lingvo) kaj internacia lingvo.
 
En ĉi tiu kadro ni reasertas (malgraŭ la opinioj de ĉiuj niaj najbaroj kaj
de la lingvistoj kaj ĵurnalistoj pagitaj por influi ilin), ke la optimuma lingvo
por la rolo de internacia lingvo estas la internacia planlingvo Esperanto.  La
uzo de kiu ajn alia nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj
kaŭzas perdon de mono flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro perdon
de lingvoj kaj de kulturoj. 
 
Ni asertas, ke la instruado de Esperanto kiel fremda lingvo estas avantaĝa kompare
kun la instruado, ekzemple, de la angla (pli granda facileco kaj sekva atingo
de la lernoceloj en ono de la tempo, pli malmultekosta instruado pere de lokaj
instruistoj kaj lokaj materialoj).
 
Ni opinias ke la ŝparoj realigeblaj per la transiro de, ekzemple, la angla al
Esperanto en la instruado de fremdaj lingvoj en la mondo kunportus tiom gigantajn
ŝparojn, ke ili sufiĉus por venki problemojn de maloftaj malsanoj, de malsato
almenaŭ en kelkaj lokoj kaj de starigo de sistemoj de kvalita instruado, por
kiuj nuntempe mankas rimedoj.
 
Forlasante aliajn konsiderojn, kaj restante en la kampo de justo kaj rajtoj,
ni ĝojas ke dum la pasintaj jaroj laŭgrade la internaciaj ŝtataj organizaĵoj
tutmondaj venis al samaj konkludoj: estas homaj rajtoj kun enkonstruita lingva
enhavo  Aparte gravaj estas la rajtoj al libereco de esprimo kaj egaleco.  Libereco
de esprimo kaj la uzo de lingvoj estas nedisigebla.  Same en la Universala Deklaro
pri Kultura Diverseco, aprobita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo,
la 2-an de novembro 2001-a, oni klare diras, ke Kulturaj rajtoj estas integra
parto de homaj rajtoj  Tial ĉiuj homoj havas la rajton esprimi sin, krei kaj
disvastigi siaj verkojn en la lingvo, kiun ili elektas, kaj tute aparte en sia
gepatra lingvo. 
 
Se ili komencas opinii kiel ni, eble niaj ideoj pri justeco en internaciaj rilatoj
estas laŭgrade gajnantaj.  Ni helpu tiun procedon laŭ niaj ebloj ankaŭ en
la nova jaro kun la klara konscio, ke ni pravas, kaj samtempe ni ĝuu nian kulturon,
de kies ĉefa valoro, justeco inter la popoloj, ni estas la malhumilaj portantoj.
 
Multajn bondezriojn por sukcesa jaro al ni kaj al la ideoj pri justeco en la
rilatoj inter homoj.
 
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA


           * 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon