Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 190
2004-12-10
==================================================================

Enhavo:

1.  50-a datreveno de Montevideo
2.  Deklaro okaze de la 50-a datreveno de la Rezolucio de Unesko pri Esperanto
kaj de la Tago de Homaj Rajtoj
3.  Plu eblas subskribi Manifeston 2000


           *


50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO

La Esperanto-movado festas la 50-an datrevenon de la historia rezolucio pri Esperanto,
kiun Unesko akceptis en sia Ĝenerala Konferenco en Montevideo la 10-an de decembro
1954.  Du tagojn pli frue Unesko asignis al Universala Esperanto-Asocio la statuson
de konsultaj rilatoj.  La akcepto de la rezolucio de 1954, rekonfirmita per nova
rezolucio de la Ĝenerala Konferenco en 1985 en Sofio, signifas la plej gravan
oficialan rekonon de Esperanto fare de la monda komunumo ĝis nun.  Ambaŭ rezolucioj
de Unesko signifis ankaŭ agnoskon de UEA kiel la unuavica reprezentanto de la
Esperanto-movado.

Koincide, kaj tre simbole, la 10-a de decembro estas ankaŭ la Internacia Tago
de Homaj Rajtoj, kiu memorigas pri la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj
Rajtoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro
1946.  Okaze de la duobla datreveno Renato Corsetti, prezidanto de UEA, lanĉis
deklaron, en kiu li memorigas pri la multflanka kontribuo de esperantistoj al
la celoj de Unesko kaj pri la interligiteco de la agadoj por Esperanto kaj homaj
rajtoj.  Corsetti aparte emfazas la gravecon de lingva diverseco kaj de lingvaj
homaj rajtoj, kaj esprimas sian kontenton pri tio, ke lastatempe ili komencis
ricevi pli da atento ĉe UN kaj Unesko.

Okaze de la 50-jariĝo de la Montevidea rezolucio kaj de la starigo de oficialaj
rilatoj inter Unesko kaj UEA, prezidanto Corsetti sendis ankaŭ salutmesaĝon
al la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koichiro Matsuura.  En ĝi Corsetti
reliefigis la daŭran subtenon de UEA al diversaj agadoj de Unesko.  Tio okazis
i.a. per informado al la membroj, per esperantigo de dokumentoj kaj libroj de
Unesko, kaj per dediĉo de la temo de multaj Universalaj Kongresoj al specialaj
jaroj kaj jardekoj de UN kaj Unesko.  La prezidanto de UEA menciis ankaŭ la
plej longedaŭran projekton de UEA por apogi iniciaton de Unesko, la Serion Oriento-Okcidento,
kiu de pli ol kvar jardekoj kontribuas al la diskonigo kaj reciproka aprezado
de diversaj kulturoj per eldonado de iliaj literaturaj ĉefverkoj.

Dum la jaro 2004 okazis pluraj aranĝoj por festi la 50-an datrevenon de la atingo
en Montevideo.  Speciala programero estis dediĉita al ĝi en la UK en Pekino.
 En Montevideo mem Urugvaja Esperanto-Societo organizis kun helpo de UEA grandan
ekspozicion pri Esperanto kadre de la Internacia Librofoiro de Montevideo en
aŭgusto-septembro.  La decembra numero de "Esperanto" donas atenton al la jubileo
kaj al la protagonisto ĉe la ekesto de la rezolucio de 1954, prof. d-ro Ivo
Lapenna.  En ĝi aperas ankaŭ la tekstoj de la rezolucioj de Montevideo kaj
Sofio, kiuj tradicie aperas ankaŭ komence de la Jarlibro de UEA.


           *


DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO PRI ESPERANTO KAJ
DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ

La 10-an de decembro 1954-a la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo aprobis
rezolucion, en kiu ĝi 

- notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj
interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj 
- rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko.

De tiam la komunumo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto daŭrigis
dum la pasintaj 50 jaroj sian agadon por interproksimigi homojn el ĉiuj landoj,
lingvoj, rasoj kaj ideaj fonoj kaj por prezenti al la mondo solvon por justa
kaj sendiskriminacia komunikado.  Intertempe ĝia agad-kampo vastiĝis al ĉiuj
mondopartoj kaj ĝiaj agadoj iĝis ankoraŭ pli konscie celaj al kreado de mondo
sen militoj kaj sen perforto, ĉefe, sed ne nur, en la lingva kaj kultura kampoj,
kaj subtenaj al la klopodoj de individuoj kaj internaciaj organizaĵoj por harmonia
pluekzisto de lingve kaj kulture diversa homaro.

La neceso kontraŭstari la fortojn, kiuj emas forigi la riĉecon por la homaro
de kultura kaj lingva diverseco, kiu trovis en la lastaj jaroj esprimon en pluraj
dokumentoj de Unesko, estis implicite antaŭvidita jam en la Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj, kiu pro feliĉa koincido estas festata ĉiujare en la sama tago,
la 10-a de decembro.

La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto laŭkutime partoprenas ĉi tiun
festadon, ĉar en la Deklaracio mem, kaj aparte en ĝia artikolo 2-a, estas jam
antaŭvidita la malpermeso de ĉiu formo de diskriminacio, interalie surbaze
de lingvo.

La Esperanto-movado, kiu daŭre agas kontraŭ lingvaj diskriminacioj je ĉiuj
niveloj, kun kontento rimarkis la lastatempan reemfazon en dokumento de Unuiĝintaj
Nacioj pri la ekzisto de homaj rajtoj kun lingva enhavo kaj la klaran deklaron,
ke "libereco de esprimo kaj uzo de lingvoj estas nedisigeblaj". Ne ekzistas libereco
de esprimo sen libereco je uzado de sia lingvo. Tion rimarku ĉiuj altrudantoj
de la lingvoj de la momentaj potenculoj.  Nia sinteno estas, ke la respekto ankaŭ
de la lingvaj homaj rajtoj estas nepra neceso por ĉiuj instancoj lokaj, landaj
kaj internaciaj, kiuj asertas respekti la homajn rajtojn.

La Esperanto-movado ŝatas reaserti, ke la porparolantoj de la internacia neŭtrala
lingvo Esperanto celas nur doni al la homoj malsamlingvaj neŭtralan ilon por
komunikado inter egaluloj.  Neniel Esperanto celas anstataŭi naciajn aŭ lokajn
lingvojn.  Male, ĝi celas protekti la harmonian floradon de ĉiuj lingvoj kaj
de ĉiuj kulturoj.

Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio


           *


PLU EBLAS SUBSKRIBI MANIFESTON 2000

En 1999 Unesko lanĉis kampanjon por kolekti subskribojn por Manifesto 2000,
kiu estis iniciatita de grupo de laŭreatoj de la Nobel-premio pri paco.  Origine
la kampanjo celis daŭri nur en la jaro 2000, kiu estis proklamita kiel Internacia
Jaro por Kulturo de Paco.  Inter ĉiuj ne-registaraj organizaĵoj UEA  -- kies
tiujara kongreso en Tel-Avivo estis distingita de Unesko kiel Flagŝipa Evento
de la Jaro -- estis unu el la plej aktivaj kolektantoj de subskriboj por la Manifesto
2000.

La ses bazaj principoj de Manifesto 2000 estas:

- Respekti ĉiun vivon;
- Rifuzi perforton;
- Dividi kun aliaj;
- Aŭskulti por kompreni;
- Konservi la planedon; kaj
- Remalkovri solidarecon.
 
Ĉar la enhavo de Manifesto 2000 restas daŭre aktuala, Unesko decidis daŭrigi
la kolektadon de subskriboj dum la tuta Internacia Jardeko por Kulturo de Paco,
t.e. ĝis la jaro 2010.  Pro tio estas ree malfermita la ebleco rete subskribi
la Manifeston 2000 en la TTT-ejo de UEA ĉe la adreso:

http://www.uea.org/agadoj/projektoj/manifesto2000.html

Eblas ankaŭ peti paperajn ekzemplerojn de la Manifesto por kolekti subskribojn
ekz. en Esperanto-aranĝoj kaj lokaj grupoj kaj por poste sendi ilin al UEA.
 Oni povas peti ilin ĉe <uea.unesko@esperanto.org> aŭ ĉe la Centra Oficejo.


           * 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon