Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 189 2004-12-03 ================================================================== Enhavo: 1. Tri pliaj regionaj komisionoj elektitaj 2. Kvin bibliotekoj ricevis Thorsen-apogon 3. Aktoj de la Pekina Nitobe-simpozio aperis * * * * * TRI PLIAJ REGIONAJ KOMISIONOJ ELEKTITAJ La Estraro de UEA daŭrigas la elektadon de komisionoj kaj komisiitoj por specialaj laborkampoj por la nova trijara periodo. Lastatempe ĝi elektis regionajn komisionojn por Afriko kaj arablingvaj landoj. La komisionon pri agado en Afriko kunordigas Gbeglo Koffi el Togolando kaj ĝi havas membrojn el 11 landoj. La komisionanoj estas Jérémie Saviyumba (Burundio), Francois Hounsounou (Benino), Jean-Bosco Malanda (Dem. Resp. de Kongo), Fidele Kounda-Voumi (Resp. de Kongo), Jean-Marie Mboge M'Bele (Kamerunio), Justine Ralalarisoa (Madagaskaro), Princo Henriko Oguinye (Nigherio), Axel von Blottnitz (Sud-Afriko), Costa Mashauri (Tanzanio), Basile Agbolo (Togolando) kaj Oliver Mazodze (Zimbabvo). La komisionon pri agado en arablingvaj landoj kunordigas Marie-Helene Desert el Francio. Membras en ĝi Wael Al-Mahdi (Jordanio), Guy Penet (Egiptio), Bachir Benmaghnia (Alĝerio), Mohamed Gharbi (Maroko) kaj Atilio Orellana Rojas (Nederlando). Ĉar la Esperanta movado ankoraŭ estas nur ekĝermanta en arablingvaj landoj, la koncerna komisiono havas membrojn ankaŭ el aliaj landoj. En Afriko la movado estas jam sufiĉe vasta kaj evoluinta por povi plene konsistigi la komisionon el inter siaj propraj aktivuloj. * * * * * KVIN BIBLIOTEKOJ RICEVIS THORSEN-APOGON La kolektoj de kvin Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝas dank' al la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, pri kies subvencioj lastatempe decidis la UEA-estraranino pri kulturo Claude Nourmont kaj Ĝenerala Direktoro Osmo Buller. Subvencion de po 250 eŭroj ricevis Esperanto 3000 en Loveno (Belgio), Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj la Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio. Esperanto-rondo en Bangaloro (Hinda Unio) estis apogita per 150 eŭroj kaj la Germana Esperanto-Centro Herzberg per 100 eŭroj. Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen disdonis ekde 1997 subvenciojn je la suma valoro de 11750 eŭroj. La apogataj bibliotekoj ricevas librojn laŭ la dezirlistoj, kiujn ili sendis kun siaj subvencipetoj. Pri la subvencioj oni decidas unufoje jare. Petoj por la jaro 2005 devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2005. * * * * * AKTOJ DE LA PEKINA NITOBE-SIMPOZIO APERIS Sub la titolo "Al nova internacia lingva ordo" aperis 239-paĝa volumo kun la aktoj de la 3-a Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, kiun UEA organizis en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en julio 2004. Ĝi estas redaktita de Lee Chong-Yeong kaj Liu Haitao kaj ĝia enhavo aperas en tri lingvoj: Esperanto, angla kaj ĉina. La plej ampleksaj kontribuaĵoj en la volumo estas tiuj de Humphrey Tonkin ("Linga egaleco en internaciaj rilatoj"), Michael Cwik ("Principoj por komunikado ene de multlingva komunumo kiel EU"), Kimiko Schwerin ("La bahaa vidpunkto pri mondaj lingvaj problemoj") kaj Lee Chong-Yeong ("Al nova internacia lingva ordo"). En la libro troviĝas ankaŭ elstaraj ĉinaj kontribuaĵoj al la problemaro de la simpozio. Ĝenerala direktoro Yang Guang el la Ŝtata Lingva Komisiono de Ĉinio, pritraktas la temon "La celo kaj stato de la homa civilizacio: egaleco kaj diverseco de lingvoj kaj kulturoj" kaj Su Jinzhu el la ĉina Ministerio pri Edukado la temon "Lingva egaleco sur la fono de lingva diverseco". Tre interesan studon pri potenciala rolo de Ĉinio por atingi lingvan egalecon en internaciaj rilatoj liveris Liu Haitao, ĉina lingvisto kaj kunredaktoro de la libro. La libro "Al nova internacia lingva ordo" kostas 18,00 eŭrojn (plus afranko kaj, en EU, imposto de 6%). Plu haveblas ankaŭ la aktoj de la 1-a Nitobe-simpozio en Prago en 1996, "Al lingva demokratio", kies prezo estas 10,20 eŭroj. * * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com