Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 189
2004-12-03
==================================================================

Enhavo:

1.  Tri pliaj regionaj komisionoj elektitaj
2.  Kvin bibliotekoj ricevis Thorsen-apogon
3.  Aktoj de la Pekina Nitobe-simpozio aperis


           *

TRI PLIAJ REGIONAJ KOMISIONOJ ELEKTITAJ

La Estraro de UEA daŭrigas la elektadon de komisionoj kaj komisiitoj por specialaj
laborkampoj por la nova trijara periodo.  Lastatempe ĝi elektis regionajn komisionojn
por Afriko kaj arablingvaj landoj. 

La komisionon pri agado en Afriko kunordigas Gbeglo Koffi el Togolando kaj ĝi
havas membrojn el 11 landoj.  La komisionanoj estas Jérémie Saviyumba (Burundio),
Francois Hounsounou (Benino), Jean-Bosco Malanda (Dem. Resp. de Kongo), Fidele
Kounda-Voumi (Resp. de Kongo), Jean-Marie Mboge M'Bele (Kamerunio), Justine Ralalarisoa
(Madagaskaro), Princo Henriko Oguinye (Nigherio), Axel von Blottnitz (Sud-Afriko),
Costa Mashauri (Tanzanio), Basile Agbolo (Togolando) kaj Oliver Mazodze (Zimbabvo).

La komisionon pri agado en arablingvaj landoj kunordigas Marie-Helene Desert
el Francio.  Membras en ĝi Wael Al-Mahdi (Jordanio), Guy Penet (Egiptio), Bachir
Benmaghnia (Alĝerio), Mohamed Gharbi (Maroko) kaj Atilio Orellana Rojas (Nederlando).
 

Ĉar la Esperanta movado ankoraŭ estas nur ekĝermanta en arablingvaj landoj,
la koncerna komisiono havas membrojn ankaŭ el aliaj landoj.  En Afriko la movado
estas jam sufiĉe vasta kaj evoluinta por povi plene konsistigi la komisionon
el inter siaj propraj aktivuloj.   


           *


KVIN BIBLIOTEKOJ RICEVIS THORSEN-APOGON

La kolektoj de kvin Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝas dank'  al la Biblioteka
Apogo Roma kaj Poul Thorsen, pri kies subvencioj lastatempe decidis la UEA-estraranino
pri kulturo Claude Nourmont kaj Ĝenerala Direktoro Osmo Buller.  Subvencion
de po 250 eŭroj ricevis Esperanto 3000 en Loveno (Belgio), Kulturdomo de Franclandaj
Esperantistoj kaj la Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio.  Esperanto-rondo
en Bangaloro (Hinda Unio) estis apogita per 150 eŭroj kaj la Germana Esperanto-Centro
Herzberg per 100 eŭroj.  

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen disdonis ekde 1997 subvenciojn je la suma
valoro de 11750 eŭroj.  La apogataj bibliotekoj ricevas librojn laŭ la dezirlistoj,
kiujn ili sendis kun siaj subvencipetoj.  Pri la subvencioj oni decidas unufoje
jare.  Petoj por la jaro 2005 devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la
15-a de oktobro 2005.   


           *


AKTOJ DE LA PEKINA NITOBE-SIMPOZIO APERIS

Sub la titolo "Al nova internacia lingva ordo" aperis 239-paĝa volumo kun la
aktoj de la 3-a Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, kiun UEA organizis
en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en julio 2004.  Ĝi estas
redaktita de Lee Chong-Yeong kaj Liu Haitao kaj ĝia enhavo aperas en tri lingvoj:
Esperanto, angla kaj ĉina.  

La plej ampleksaj kontribuaĵoj en la volumo estas tiuj de Humphrey Tonkin ("Linga
egaleco en internaciaj rilatoj"), Michael Cwik ("Principoj por komunikado ene
de multlingva komunumo kiel EU"), Kimiko Schwerin ("La bahaa vidpunkto pri mondaj
lingvaj problemoj") kaj Lee Chong-Yeong ("Al nova internacia lingva ordo"). 
En la libro troviĝas ankaŭ elstaraj ĉinaj kontribuaĵoj al la problemaro de
la simpozio.  Ĝenerala direktoro Yang Guang el la Ŝtata Lingva Komisiono de
Ĉinio, pritraktas la temon "La celo kaj stato de la homa civilizacio: egaleco
kaj diverseco de lingvoj kaj kulturoj" kaj Su Jinzhu el la ĉina Ministerio pri
Edukado la temon "Lingva egaleco sur la fono de lingva diverseco".  Tre interesan
studon pri potenciala rolo de Ĉinio por atingi lingvan egalecon en internaciaj
rilatoj liveris Liu Haitao, ĉina lingvisto kaj kunredaktoro de la libro.   
 

La libro "Al nova internacia lingva ordo" kostas 18,00 eŭrojn (plus afranko
kaj, en EU, imposto de 6%).  Plu haveblas ankaŭ la aktoj de la 1-a Nitobe-simpozio
en Prago en 1996, "Al lingva demokratio", kies prezo estas 10,20 eŭroj.
 

            *

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon