Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 188
2004-11-30
==================================================================

Enhavo:

1.  Malferma Tago ripetis rekordon kaj faris novan
2.  Bakin 100-jara
3.  Belartaj Konkursoj de UEA en 2005


           *

MALFERMA TAGO RIPETIS REKORDON KAJ FARIS NOVAN

De ses jaroj la Centra Oficejo de UEA ne estis tiel homplena kiel en la 21-a
Malferma Tago sabaton, la 27-an de novembro, kiam ĉ. 150 esperantistoj el 18
landoj vizitis sian domon en Roterdamo. Tio egalas la rekordon el novembro 1998,
sed ĉi-foje la vizitantoj estis pli aĉetemaj ol tiam.  La antaŭa vendorekordo
estis 4961 eŭroj, sed kvazaŭ por festi la 10-jariĝon de la tradicio de Malfermaj
Tagoj la Libroservo de UEA povis registri novan rekordon de 5262 eŭroj. 

La programo de la Tago estis aparte riĉa kaj kulminis en mallonga ceremonio,
dum kiu prezidanto Renato Corsetti transdonis la Premion "Onisaburo Deguĉi"
al Marjorie Boulton.  Tiu ĉi plej grava premio de UEA rekonas longdaŭran agadon
por internacia amikeco kaj paco pere de Esperanto.  Ĝia ĉi-jara ricevanto estis
anoncita en la UK en Pekino, sed ĉar Marjorie Boulton ne povis ĉeesti tie,
la transdono de la Premio okazis en la Malferma Tago.  Post la premiado la laŭreatino
faris impresan prelegon kun la temo "Tra Lumo kaj Mallumo: kelkaj memoroj de
veteranino".  UEA eldonos ĝin en formo de ilustrita libreto.

Estraranino Claude Nourmont enkondukis omaĝon al Luiza Marin, al kiu Unuiĝo
Franca por Esperanto donacis partoprenon en la Malferma Tago por danki ŝin pro
preskaŭ 27-jara deĵorado en la oficejo de UFE.  Ĝenerala Direktoro Osmo Buller
laŭdis la agadon de s-ino Marin kiel modela ĉefdelegito kaj peranto, kaj Atie
van Zeist, sekretariino de la CO, transdonis al ŝi rozon kiel simbolon de la
dankemo de la Roterdama stabo pro bona kunlaboro tra la jaroj.    

Pluraj novaj originalaj Esperanto-verkoj estis prezentitaj.  La plej freŝa estis
la romano "La kastelo de Vitro" de John Francis, kiu estis unuafoje aĉetebla
en la Malferma Tago.  Ĝin prezentis Francisco Veuthey, kiu ilustris la verkon.
 Jorge Camacho prezentis siajn poemarojn "Celakantoj" kaj "Saturno", kiuj aperis
ĉi-jare same kiel la romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn,
kies multtalenta aŭtoro krome plezurigis la publikon per siaj kantoj.  Alian
muzikan kontribuon al la programo faris la kantgrupo Akordo, kiu prezentis ankaŭ
sian kompaktan diskon "Kristnaska kordo" kun  25 kristnaskaj kantoj el diversaj
landoj kaj kulturoj. 

Fine de la posttagmezo du surprizaj aldonoj al la antaŭanoncita programo plenigis
la salonon Zamenhof.  Unue Povilas Jegorovas, prezidanto de LKK, raportis pri
la preparoj por la 90-a UK en Vilno.  La LKK-prezidanto vidis sian raporton premiita
per kelkaj tujaj aliĝoj.  La programero "Estraranoj respondas" donis okazon
diskuti kun la ĉeestantaj estraranoj, kiuj estis entute kvar, ĉar apud Corsetti
kaj Nourmont partoprenis ankaŭ Ulla Luin kaj Ans Bakker-ten Hagen, respektive
ĝenerala sekretariino kaj estraranino pri financo kaj administrado.  Plia agrabla
surprizo estis la ebleco renkonti du membrojn de la Esperanto-redakcio de Pola
Radio, Barbara Piertzak kaj Gabriela Kosiarska, kiuj registris dum la Tago plurajn
intervjuojn por aŭdigo en proksimaj elsendoj.  Al Marjorie Boulton redaktorino
Pietrzak ankaŭ transdonis kiel specialan donacon de Pola Radio registraĵon
de iama intervjuo kun la fama verkistino.

Al la nova vendorekordo de la Libroservo precipe kontribuis kelkaj novaj titoloj.
 La plej furora estis la dudirekta nederlanda vortaro, kiu estis vendita en 29
ekzempleroj, sekvata de la nova romano de Francis (21).  Aliaj furoraĵoj estis
"Mil unuaj vortoj en Esperanto" (14), la Postnikov-romano de Bronŝtejn (10)
kaj la plej nova titolo en la Serio Oriento-Okcicento, la klasikaĵo "Aventuroj
de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito" de Jaroslav Haŝek (10).  Inter
diskoj pleje furoris la ĵus aperinta nova KD de Kajto, "Lokomotivo, rulu nun!"
(14).    

La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun malgranda ekspozicio pri Unesko kaj
UEA, kiun Ziko Sikosek kunmetis lige kun la 50-a datreveno de la akcepto de la
Montevidea Esperanto-rezolucio de Unesko.  

Jam nun la stabo de la Centra Oficejo invitas al la 22-a Malferma Tago sabaton,
la 23-an de aprilo 2005. 


           *


BAKIN 100-JARA

La granda ĉina verkisto kaj veterana esperantisto Bakin (Ba Jin) fariĝis 100-jara
la 25-an de novembro 2004.  Li aktivas en la Esperanto-movado jam ekde la 1920-aj
jaroj, kiam li ankaŭ tradukis el Esperanto al la ĉina verkojn de E. Amicis,
A. Tolstoj kaj Akita Ujaki.  En 1932 li ĉinigis la romanon "Printempo en aŭtuno"
de Julio Baghy.  Ĝi forte tuŝis lin kaj inspiris lin verki ĉinlingve sian
propran romanon "Aŭtuno en la printempo", kies Esperanta traduko aperis en 1980.
 En Esperanto aperis ankaŭ liaj romanoj "La familio" kaj "Frosta nokto".  Bakin
faris gravajn servojn al la ĉina Esperanto-movado, i.a. kiel prezidanto de Ĉina
Esperanto-Ligo, kies honora prezidanto li estas.  Li estis prezidanto de la Ĉina
Verkista Asocio kaj plenumis altajn ŝtatajn funkciojn, i.a. kiel vicprezidanto
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.  Ekde 1981 Bakin estas
membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.


            *


BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2005

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn
por la 56-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 90-a Universala Kongreso en
Vilno.  Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK.
 La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne
publikigitaj.  Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Universalaj Kongresoj:
100 jaroj da interkultura komunikado".  Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj.  La melodion oni
povas sendi sonbende aŭ skribe (notoj).  Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo).
 Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj.  Sistemo VHS/PAL.  Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro:  Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme
aperinta en 2004.  Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.  Por poezio, prozo,
teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra
branĉo en tri ekzempleroj.  Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2005.
 Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2005.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio
Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete <michela.lipari@esperanto.org>.

La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj.  La vera
nomo kaj adreso estu en aparta koverto.  Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn
por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.  Se oni sendas la konkursaĵojn rete,
oni indiku la elektitan pseŭdonimon.

Premioj:  Unua premio: 220 eŭroj; dua premio: 154 eŭroj; tria premio: 88 eŭroj;
Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 154 eŭroj; Infanlibro
de la Jaro: 462 eŭroj.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA,
kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando,
aŭ rete ĉe <uea@inter.nl.net>.  Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo www.uea.org.



            *

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon