Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 187
2004-10-24
==================================================================

Enhavo:

1. Novaj komisionoj kaj komisiitoj de UEA elektataj
2. Internacia Kongresa Universitato 2005
3. Forpasis Sija van Wijngaarden
4. Kongresa preparvizito al Florenco


           *


NOVAJ KOMISIONOJ KAJ KOMISIITOJ DE UEA ELEKTATAJ

Inter siaj unuaj taskoj la nova Estraro de UEA devas dediĉi multan tempon al
la funkciigo de la vasta strukturo de komisionoj kaj komisiitoj, kiuj helpas
la Estraron sur plej diversaj agadkampoj.  Same kiel la Estraro mem, ankaŭ la
komisionoj kaj komisiitoj estas eleklataj por trijara periodo.  Ĉar ilia mandato
formale finiĝis je la UK en Pekino, necesis ekokupiĝi pri la rekrutado por
tiuj funkcioj kiel eble plej rapide.  Intertempe la Estraro jam faris la unuajn
elektojn.

La Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA ricevis novajn prezidanton kaj
sekretarion, respektive prof. Humphrey Tonkin (Usono) kaj Michela Lipari (Italio).
 Kunlabore kun la estrarano pri kulturo, Claude Nourmont, ili nun preparas proponon
pri la ĵurio de la Konkursoj.  En ĝi estos po tri juĝantoj por ĉiuj sep konkursaj
branĉoj.

Kiel nova sekretario de la Internacia Kongresa Universitato estis elektita prof.
Christer Kiselman (Svedio).  La antaŭa multjara sekretario d-ro Hans Michael
Maitzen (Aŭstrio) plu membras en la komisiono.  Nova membro fariĝis prof. Humphrey
Tonkin.

Regionaj komisionoj fariĝis tre gravaj en la laboro de UEA.  La plej malnova
el ili estas KAEM, t.e.  Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado.  Kiel ĝia prezidanto
estis reelektita Hori Yasuo (Japanio).  Ĝia vicprezidanto estas Tran Quan Ngoc
(Vjetnamio) kaj la aliaj komisionanoj Wang Ruixiang (Ĉinio), Lee Jung-kee (Korea
Respubliko), Tariq Umar Chaudry (Pakistano) kaj Abdul Salam (Barato).

La funkciadon de la Komisiono pri la Amerika Agado kunordigas Atilio Orellana
Rojas (Nederlando) kaj ĝi krome konsistas el Normand Fleury (Kanado), Rafael
Despradel (Dominika Respubliko), Luis Raudón (Meksiko), Juan Ramón Rodríguez
(Kubo), Mauricio Signonirini (Brazilo) kaj José Vergara (Ĉilio).

La kunordiganto de la Komisiono pri Agado en Oceanio estas Bradley McDonald (Nov-Zelando).
 Krome membras Mateo Maguire, Penny Vos Pym, Jonathan Moylan kaj Jennifer Bishop
 (ĉiuj el Aŭstralio), kaj Brian Fox (Nov-Zelando).

Al la trimembra Komisiono pri Agado Espero estis elektitaj Hans Bakker (Nederlando)
kiel kunordiganto kaj Agnes Geelen (Belgio) kaj Atilio Orellana Rojas kiel membroj.

La Komisionon pri Esperanto en Radioj kunordigas Scott Redd (Usono).  Membras
en ĝi ankaŭ Emilio CidI (Brazilo) kaj Andreas Kueck (Germanio).

Wu Guojiang (Ĉinio) daŭrigos sian laboron kiel Komisiito pri Ĝemelaj Urboj
kaj Aloísio Sartorato (Brazilo) pri la kampanjo "Esperanto en la Bibliotekojn".
 Lucas Yassumura (Brazilo) estis reelektita kiel Komisiito pri la Terminologia
Esperanto-Centro.  Reelektita estis ankaŭ Lilia Fabretto (Italio), kiu jam de
multaj jaroj reprezentas UEA ĉe la Organizaĵo de UN pri Nutraĵo kaj Agrikulturo.

Pri aliaj komisionoj kaj komisiitoj la Estraro decidos poste.


           *


INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO 2005

Dum la 90-a UK en Vilno okazos la 58-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato,
kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj
al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, <kiselman@math.uu.se>,
Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2005-01-15.

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore
kun UEA.  Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus
esti parto de la IKU.

La propono enhavu (1) mallongan resumon de la prelego en Esperanto, (2) mallongan
resumon en la angla, franca, germana aŭ rusa (laŭ propra elekto), kaj, se eble,
en la litova, (3) koncizan biografieton kun persona bibliografio kaj foto taŭga
por publikigo.

La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo, kiu estas "Universalaj
Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado".

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj
estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.  Prelego
estos rekompencita per modesta honorario.
 

           *


FORPASIS SIJA VAN WIJNGAARDEN 

La 14-an de oktobro forpasis en Roterdamo s-ino Sija van Wijngaarden, honora
membro de UEA, kiu en 1985 emeritiĝis post 27-jara laboro kiel oficisto en la
Centra Oficejo de UEA.  Ŝi naskiĝis la 31-an de julio 1920.  Aŭdinte pri Esperanto
en kunsidoj de la Bellamy-movado, ŝi lernis la lingvon en 1948 kaj jam en 1950
en Vieno ŝi unuafoje partoprenis en Esperanto-kongreso eksterlande.  Esperanto
estis la sola fremda lingvo, kiun ŝi parolis, kaj ĝi malfermis al ŝi la tutan
mondon.  Ĉie en la mondo ŝi havis multe da geamikoj, kiujn ŝi ekkonis pere
de sia laboro en la CO kaj dum siaj multaj vojaĝoj kaj partopreno en kvardeko
da Universalaj Kongresoj.  

Esperantistaj geamikoj kaj gekolegoj ĉeestis la funebran ceremonion la 19-an
de oktobro.  Nome de la Estraro de UEA parolis estraranino Ans Bakker-ten Hagen
kaj nome de la kolegoj en la Centra Oficejo la eksa ĝenerala direktoro Simo
Milojevic.  S-ro Peter den Breems omaĝis al la forpasinta aktiva membro nome
de la Roterdama Esperanto-Societo Merkurio.  


            *


KONGRESA PREPARVIZITO AL FLORENCO

De la 14-a ĝis la 16-a de oktobro la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller
kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes vizitis Florencon, la urbon
de la 91-a UK en 2006.  Prepare por kontrakto kun la kongresejo ili renkontiĝis
kun ĝiaj reprezentantoj.  Ili renkontis ankaŭ funkciulojn de la Florenca Kongresa
Buroo, kun kiuj oni ĉefe diskutis pri loĝigaj kondiĉoj.  La UEA-oficistoj
vizitis ankaŭ sep agentejojn, el inter kiuj UEA elektos partneron por loĝigaj
kaj ekskursaj servoj surbaze de iliaj ofertoj.  Ili vizitis ankaŭ la planatan
lokon por la infana kongreseto en la apuda urbo Prato. 

Ĉe kelkaj renkontiĝoj ĉeestis ankaŭ prezidanto Renato Corsetti kaj la membroj
de LKK de la 91-a UK Riccardo Pinori kaj Diccon Masterman.  En Prato ĉeestis
ankaŭ la LKK-ano pri la infana kongreseto Leonardo Pampaloni.  Sabaton, la 16-an
de oktobro Buller kaj Magalhaes partoprenis kunsidon de LKK, kiun gvidis ĝia
prezidanto Aldo Grassini.    


            *

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon