Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 186 2004-09-16 ================================================================== Enhavo: 1. Ago-Tago por internaciaj rilatoj justaj kaj pacaj 2. Malferma Tago 10-jara en novembro 3. La prezidanto de LKK bonvenigas al la 90-a UK en Vilno 4. Forpasis J.H. Rosbach 5. Pri la lingvorajta seminario de Taivalkoski en TTT * * * * * AGO-TAGO POR INTERNACIAJ RILATOJ JUSTAJ KAJ PACAJ La unua sabato de oktobro estas la Ago-Tago, en kiu esperantistoj laŭ la lokaj eblecoj faras plej malsamajn informajn agojn pri Esperanto. Ĉi-jare UEA petas utiligi la ĉi-sekvajn ideojn kiel ĝeneralan temon de la informado en la plej proksima Ago-Tago, la 2-an de oktobro 2004. Internaciaj rilatoj en la nuntempa mondo estas ofte maljustaj kaj unudimensiaj: kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj influoj el mondaj centroj, pli ofte el unu centro, atingas ĉiujn partojn de la mondo en amasaj kvantoj, sed la kontraŭa fluo estas nur malgranda rivereto. La kultura diverseco estas minacata, ĉar pli grandaj kulturoj absorbas la malpli grandajn. Ju pli malgranda estas la lingvogrupo des pli multlingvaj estas ĝiaj membroj. Multlingveco en si mem ne estas problemo, tute male, sed la problemo estas ke la anoj de grandaj lingvoj estas kutime unulingvaj. Pro tiu unulingva handikapo ilia povo kompreni la aliajn, ne nur lingve sed ankaŭ mense, restas malpli evoluinta. Paradokse, ju pli fortaj estas la grandaj lingvogrupoj, des malpli bona estas ilia kapablo kompreni la mondon kaj akcepti, ke justa monda ordo ne povas baziĝi sur unudirektaj fluoj kaj influoj, sed ke ambaŭ flankoj de rilatado devas kaj doni kaj ricevi ion. Tiaj rilatoj estas justaj kaj ekvilibraj. Maljusto produktas ankaŭ malpacon. Senpoveco, kiun subpremitaj popoloj kaj lingvokomunumoj sentas, povas havi tre malbonajn sekvojn, eĉ endanĝerigi la pacan kunvivadon. Pro tio la justeco de internaciaj rilatoj estas unu el la kernaj eroj de la paca mondo. Esperanto kiel justa lingva ilo por internaciaj rilatoj estas paŝo survoje al pli paca mondo. Festu tiun ilon sabaton, la 2-an de oktobro, montru ke ĝi vere estas unika solvo por justaj kontaktoj kaj interŝanĝoj, kaj lernu mem ion el malgrandaj, malpli konataj kulturoj. * * * * * MALFERMA TAGO 10-JARA EN NOVEMBRO La tradicia Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazos denove sabaton, la 27-an de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo estas jam 10-jara, ĉar ĝi estis unuafoje aranĝita en novembro 1994. Origine la laborantoj de la CO celis okazigi ĝin nur de tempo al tempo, sed multaj el la okdeko da vizitantoj de la premiero estis tiom fascinitaj de ĝia hejmeca etoso, ke ili petis baldaŭan ripeton. Ĝi sekvis jam aprile 1995 kaj estigis seninterrompan tradicion de du Malfermaj Tagoj ĉiujare. En la unua fojo oni invitis nur la membrojn de la ĵus unuiĝinta nederlanda movado, sed jam en la dua fojo la vizitantaro fariĝis internacia. En novembro la vizitantoj povos renkonti du renomajn nuntempajn Esperanto-verkistojn. La hispano Jorge Camacho prezentos du poemarojn el sia plumo, ĵus lanĉitajn de la eldonejo Bero: "Celakantoj" kaj "Saturno". Lia rusa kolego Mikaelo Bronŝtejn priparolos sian novan romanon "Dek tagoj de kapitano Postnikov". Bronŝtejn, konata bardo en Esperantujo, ankaŭ kantos. Al la muzika programo krome kontribuos la nederlanda grupo "Akordo", de kiu lastatempe aperis disko kun kristnaskaj kantoj. Unu el la firmaj tradicioj de la Malferma Tago estas fortaj rabatoj en la libroservo de UEA. Ankaŭ ĉi-foje ĉiuj varoj estos rabatitaj je 10 procentoj kaj multaj titoloj eĉ pli. Krome eblos gajni libron aŭ alian esperantaĵon en senpaga loterio. Historiaj trezoraĵoj de la Biblioteko Hector Hodler estos prezentataj en ekspozicio, kaj kafo kaj teo varmos la tutan tagon. La Malferma Tago de la 27-a de novembro disvolgixos de la 10-a ĝis la 17-a horo. La oficistoj de UEA varme invitas esperantistojn viziti sian propran domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo. * * * * * LA PREZIDANTO DE LKK BONVENIGAS AL LA 90-a UK EN VILNO Nome de la Loka Kongresa Komitato de la jubilea 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 en la ĉefurbo de Litovio Vilno, mi havas la honoron kaj respondecon bonvenigi Vin ĉiujn al Litovio por partopreni en tiu ĉefa ĉiujara internacia esperantista manifestacio. Tamen tiu ĉi kongreso ne estos vica: ĝi estos jubilea, ĉar la 90-a, kaj multe pli grave: ĝi okazos 100 jarojn post la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro. Do, en Vilno ni kune festos 100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj. Gravas ankaŭ, ke la sekvontjara UK okazos en lando, kiu estas tiel forte ligita kun la vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto ĝenerale kaj kie estas tradicie forta Esperanto-movado. Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj, al sia hejmo. Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi energie kaj vigle evoluas kaj kuraĝe eniras la tutmondan komunumon. Tamen, ĝi havas longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon. Ĝia ĉefurbo Vilno estas malnova kaj samtempe moderna multnacia kaj multkultura Eŭropa urbo, kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro la nuna impeta kaj rapidega evoluo, pro toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro gastamaj kaj bonvolemaj homoj. Nian ĉefurbon nun ofte oni nomas simbolo de nova Eŭropo. Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros ĉion eblan estonte, ke la UK en Vilno, kiel jubilea tutmonda esperantista forumo, estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda evento por Vi ĉiuj. Ni kune, helpe de la Litovia Registaro, de la urba municipo de Vilno kaj de aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke Vi ĝuu la urbon, la landon, la kongreson kaj ke Vi ekhavu dum la kongreso plej belajn impresojn pri Via gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras la Universalan Kongreson de Esperanto kiel eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn fortojn kaj kapablojn por sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ la kvanto de partoprenantoj tiu ĉi kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj la venonta UK estas kaŭzo ankaŭ por ĝenerale progresigi la litovan Esperanto-movadon ĉiudirekte. Bonvenon al Vilno, bonvenon al Litovio! Ni kune fortigu nian solidarecon, progresigu nian movadon, studu ĝiajn problemojn. Povilas JEGOROVAS Prezidanto de Loka Kongresa Komitato Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio * * * * * FORPASIS J.H. ROSBACH Honora membro de UEA, la norvega Esperanto-verkisto Johan Hammond Rosbach forpasis la 7-an de septembro. Li estis naskita la 22-an de aŭgusto 1921. Rosbach estis membro de UEA ekde 1947 kaj ĝia honora membro ekde 1991. Ekde 1951 li servis ankaŭ kiel delegito kaj fakdelegito pri lingvoj. Al la Akademio de Esperanto li apartenis ekde 1962. Rosbach aktivis ankaŭ en la landa movado, i.a. kiel ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto" dum 25 jaroj. La internacia publiko tamen konas lin antaŭ ĉio kiel tre produkteman Esperantan proziston, inter kies rakontaroj kaj romanoj precipe elstaras la romano "Fianĉo de l'sorto" (1977). * * * * * PRI LA LINGVORAJTA SEMINARIO DE TAIVALKOSKI EN TTT Du interesaj prelegoj en la seminario pri lingvaj homaj rajtoj, kiun la projekto Baltic Ring aranĝis en la nordfinnlanda Taivalkoski la 7-an kaj 8-an de julio 2004, estas legeblaj en la anglalingva retejo de la projekto. Je http://www.balticring.org/upload_file/22476/Taivalkoski.ppt troviĝas en Power Point- prezento detala skizo de la prelego de d-rino Tove Skutnabb-Kangas pri la koncepto de lingvaj homaj rajtoj. D-ro Jukka Pietiläinen, la nuna komisiito de UEA pri informado, prelegis pri la sinteno de finnaj politikistoj al lingvopolitikaj demandoj, i.a. al Esperanto, surbaze de enketo de Esperanto-Asocio de Finnlando inter kandidatoj por la Eŭropa Parlamento. La prelego de Pietiläinen legeblas en http://www.balticring.org/public/seminars/22482.php . Ampleksa Esperanta resumo pri la rezultoj de la enketo aperis en la retgazeto Libera Folio, http://www.liberafolio.org/Agado/euelektoj , same kiel ĝenerala raporto pri la seminario, http://www.liberafolio.org/Agado/taivalkoskisem . * * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com