| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 186
2004-09-16
==================================================================
Enhavo:
1. Ago-Tago por internaciaj rilatoj justaj kaj pacaj
2. Malferma Tago 10-jara en novembro
3. La prezidanto de LKK bonvenigas al la 90-a UK en Vilno
4. Forpasis J.H. Rosbach
5. Pri la lingvorajta seminario de Taivalkoski en TTT
*
AGO-TAGO POR INTERNACIAJ RILATOJ JUSTAJ KAJ PACAJ
La unua sabato de oktobro estas la Ago-Tago, en kiu esperantistoj laŭ la lokaj
eblecoj faras plej malsamajn informajn agojn pri Esperanto. Ĉi-jare UEA petas
utiligi la ĉi-sekvajn ideojn kiel ĝeneralan temon de la informado en la plej
proksima Ago-Tago, la 2-an de oktobro 2004.
Internaciaj rilatoj en la nuntempa mondo estas ofte maljustaj kaj unudimensiaj:
kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj influoj el mondaj centroj, pli ofte el unu
centro, atingas ĉiujn partojn de la mondo en amasaj kvantoj, sed la kontraŭa
fluo estas nur malgranda rivereto. La kultura diverseco estas minacata, ĉar
pli grandaj kulturoj absorbas la malpli grandajn. Ju pli malgranda estas la
lingvogrupo des pli multlingvaj estas ĝiaj membroj. Multlingveco en si mem
ne estas problemo, tute male, sed la problemo estas ke la anoj de grandaj lingvoj
estas kutime unulingvaj. Pro tiu unulingva handikapo ilia povo kompreni la aliajn,
ne nur lingve sed ankaŭ mense, restas malpli evoluinta. Paradokse, ju pli fortaj
estas la grandaj lingvogrupoj, des malpli bona estas ilia kapablo kompreni la
mondon kaj akcepti, ke justa monda ordo ne povas baziĝi sur unudirektaj fluoj
kaj influoj, sed ke ambaŭ flankoj de rilatado devas kaj doni kaj ricevi ion.
Tiaj rilatoj estas justaj kaj ekvilibraj.
Maljusto produktas ankaŭ malpacon. Senpoveco, kiun subpremitaj popoloj kaj
lingvokomunumoj sentas, povas havi tre malbonajn sekvojn, eĉ endanĝerigi la
pacan kunvivadon. Pro tio la justeco de internaciaj rilatoj estas unu el la kernaj
eroj de la paca mondo. Esperanto kiel justa lingva ilo por internaciaj rilatoj
estas paŝo survoje al pli paca mondo. Festu tiun ilon sabaton, la 2-an de oktobro,
montru ke ĝi vere estas unika solvo por justaj kontaktoj kaj interŝanĝoj,
kaj lernu mem ion el malgrandaj, malpli konataj kulturoj.
*
MALFERMA TAGO 10-JARA EN NOVEMBRO
La tradicia Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazos denove sabaton,
la 27-an de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo estas jam 10-jara, ĉar ĝi
estis unuafoje aranĝita en novembro 1994. Origine la laborantoj de la CO celis
okazigi ĝin nur de tempo al tempo, sed multaj el la okdeko da vizitantoj de
la premiero estis tiom fascinitaj de ĝia hejmeca etoso, ke ili petis baldaŭan
ripeton. Ĝi sekvis jam aprile 1995 kaj estigis seninterrompan tradicion de
du Malfermaj Tagoj ĉiujare. En la unua fojo oni invitis nur la membrojn de
la ĵus unuiĝinta nederlanda movado, sed jam en la dua fojo la vizitantaro fariĝis
internacia.
En novembro la vizitantoj povos renkonti du renomajn nuntempajn Esperanto-verkistojn.
La hispano Jorge Camacho prezentos du poemarojn el sia plumo, ĵus lanĉitajn
de la eldonejo Bero: "Celakantoj" kaj "Saturno". Lia rusa kolego Mikaelo Bronŝtejn
priparolos sian novan romanon "Dek tagoj de kapitano Postnikov". Bronŝtejn,
konata bardo en Esperantujo, ankaŭ kantos. Al la muzika programo krome kontribuos
la nederlanda grupo "Akordo", de kiu lastatempe aperis disko kun kristnaskaj
kantoj.
Unu el la firmaj tradicioj de la Malferma Tago estas fortaj rabatoj en la libroservo
de UEA. Ankaŭ ĉi-foje ĉiuj varoj estos rabatitaj je 10 procentoj kaj multaj
titoloj eĉ pli. Krome eblos gajni libron aŭ alian esperantaĵon en senpaga
loterio. Historiaj trezoraĵoj de la Biblioteko Hector Hodler estos prezentataj
en ekspozicio, kaj kafo kaj teo varmos la tutan tagon.
La Malferma Tago de la 27-a de novembro disvolgixos de la 10-a ĝis la 17-a horo.
La oficistoj de UEA varme invitas esperantistojn viziti sian propran domon en
Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo.
*
LA PREZIDANTO DE LKK BONVENIGAS AL LA 90-a UK EN VILNO
Nome de la Loka Kongresa Komitato de la jubilea 90-a Universala Kongreso de Esperanto,
kiu okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 en la ĉefurbo de Litovio Vilno,
mi havas la honoron kaj respondecon bonvenigi Vin ĉiujn al Litovio por partopreni
en tiu ĉefa ĉiujara internacia esperantista manifestacio. Tamen tiu ĉi kongreso
ne estos vica: ĝi estos jubilea, ĉar la 90-a, kaj multe pli grave: ĝi okazos
100 jarojn post la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro.
Do, en Vilno ni kune festos 100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn
de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo
inter kulturoj. Gravas ankaŭ, ke la sekvontjara UK okazos en lando, kiu estas
tiel forte ligita kun la vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko
Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto ĝenerale kaj kie estas tradicie forta
Esperanto-movado.
Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj
nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj,
al sia hejmo. Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi
energie kaj vigle evoluas kaj kuraĝe eniras la tutmondan komunumon. Tamen, ĝi
havas longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon.
Ĝia ĉefurbo Vilno estas malnova kaj samtempe moderna multnacia kaj multkultura
Eŭropa urbo, kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro la nuna impeta kaj
rapidega evoluo, pro toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro gastamaj
kaj bonvolemaj homoj. Nian ĉefurbon nun ofte oni nomas simbolo de nova Eŭropo.
Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros
ĉion eblan estonte, ke la UK en Vilno, kiel jubilea tutmonda esperantista forumo,
estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda evento por Vi
ĉiuj. Ni kune, helpe de la Litovia Registaro, de la urba municipo de Vilno
kaj de aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke Vi ĝuu la urbon, la landon,
la kongreson kaj ke Vi ekhavu dum la kongreso plej belajn impresojn pri Via gastado
en Litovio. Ni en Litovio konsideras la Universalan Kongreson de Esperanto kiel
eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn fortojn kaj kapablojn por
sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ la kvanto de partoprenantoj tiu ĉi
kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj la venonta UK estas kaŭzo
ankaŭ por ĝenerale progresigi la litovan Esperanto-movadon ĉiudirekte.
Bonvenon al Vilno, bonvenon al Litovio! Ni kune fortigu nian solidarecon, progresigu
nian movadon, studu ĝiajn problemojn.
Povilas JEGOROVAS
Prezidanto de Loka Kongresa Komitato
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
*
FORPASIS J.H. ROSBACH
Honora membro de UEA, la norvega Esperanto-verkisto Johan Hammond Rosbach forpasis
la 7-an de septembro. Li estis naskita la 22-an de aŭgusto 1921.
Rosbach estis membro de UEA ekde 1947 kaj ĝia honora membro ekde 1991. Ekde
1951 li servis ankaŭ kiel delegito kaj fakdelegito pri lingvoj. Al la Akademio
de Esperanto li apartenis ekde 1962. Rosbach aktivis ankaŭ en la landa movado,
i.a. kiel ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto" dum 25 jaroj. La internacia
publiko tamen konas lin antaŭ ĉio kiel tre produkteman Esperantan proziston,
inter kies rakontaroj kaj romanoj precipe elstaras la romano "Fianĉo de l'sorto"
(1977).
*
PRI LA LINGVORAJTA SEMINARIO DE TAIVALKOSKI EN TTT
Du interesaj prelegoj en la seminario pri lingvaj homaj rajtoj, kiun la projekto
Baltic Ring aranĝis en la nordfinnlanda Taivalkoski la 7-an kaj 8-an de julio
2004, estas legeblaj en la anglalingva retejo de la projekto.
Je http://www.balticring.org/upload_file/22476/Taivalkoski.ppt troviĝas en Power
Point- prezento detala skizo de la prelego de d-rino Tove Skutnabb-Kangas pri
la koncepto de lingvaj homaj rajtoj. D-ro Jukka Pietiläinen, la nuna komisiito
de UEA pri informado, prelegis pri la sinteno de finnaj politikistoj al lingvopolitikaj
demandoj, i.a. al Esperanto, surbaze de enketo de Esperanto-Asocio de Finnlando
inter kandidatoj por la Eŭropa Parlamento. La prelego de Pietiläinen legeblas
en
http://www.balticring.org/public/seminars/22482.php . Ampleksa Esperanta resumo
pri la rezultoj de la enketo aperis en la retgazeto Libera Folio, http://www.liberafolio.org/Agado/euelektoj
, same kiel ĝenerala raporto pri la seminario, http://www.liberafolio.org/Agado/taivalkoskisem
.
*
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |