Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 185
2004-08-31
==================================================================


LA MEMBRARO DE UEA FORTE KRESKAS 

Provizora statistiko fine de aŭgusto montras, ke post kelkjara malkreskado la
membronombro de UEA turniĝis en senteblan kreskon.  La malkresko ĉesis jam
pasintjare, kiam UEA havis je unu individua membro pli ol en la jaro 2002, dum
la nombro de aligitaj membroj jam tiam klare kreskis kaj superis per 715 la nombron
de la antaŭa jaro.  Fine de aŭgusto 2004 UEA nombris 5615 individuajn membrojn,
kio superas per 167 la nombron je la sama dato en 2003.  Rimarkinde estas, ke
la nombro de aligitaj membroj jam nun estas je 606 super la definitiva rezulto
en 2003, kvankam kvin asocioj ankoraŭ ne pagis tiun kotizon.  Surbaze de la
ĝisnuna evoluo la Centra Oficejo antaŭvidas, ke la suma kresko de la membraro
de UEA en tiu ĉi jaro estos ĉ. 1000.  

Ĝojiga detalo estas, ke unuafoje de post 1997 ree plimultiĝas junaj individuaj
membroj.  Fine de aŭgusto la junulara sekcio TEJO arigis 419 individuajn membrojn,
kio jam superas  per 20 la definitivan nombron en 2003.  Kompare kun la fino
de aŭgusto 2003 la junaj membroj plimultiĝis eĉ per 64.  Kreskas ankaŭ la
populareco de la revuo "Esperanto", dum la nombro de membroj kun Jarlibro ankoraŭ
estas sub tiu de la pasinta jaro.  Ĉar la nombro de unuamondaj aliĝintoj al
la ĉi-jara UK estis apenaŭ duono de la pasintjara nombro, la Jarlibra kategorio
ne profitis de la t.n. kongresa efiko.  Verŝajne ĝi tamen ankoraŭ ĉi-jare
ĝuos tiun profiton dank' al tiuj aliĝontoj al la UK en Vilno, kiuj pagos kongresan
kotizon en la plej malmultekosta periodo antaŭ la fino de la jaro kaj samtempe
kotizos ankaŭ al UEA.  Ke ankaŭ sen la kongresa efiko la membraro forte kreskis,
estas aparte ilustre.  Tio promesas, ke ne temas pri hazarda fenomeno sed pri
komenco de nova solida kresko de la Asocio.  


           


TASKODIVIDO DE LA NOVA ESTRARO DE UEA

Post sia elekto en Pekino la membroj de la nova Estraro de UEA decidis pri sia
taskodivido, kiu baziĝas sur la agadkampoj, pri kiuj la estraranoj esprimis
interesiĝon kaj pretecon, kiam ili ankoraŭ estis kandidatoj.  

Prezidanto Renato Corsetti respondecas pri ĝenerala planado, eksteraj rilatoj
kaj informado.  Vicprezidanto Claude Nourmont transprenis la agadkampojn kulturo
kaj kongresoj, dum la fakon de ĝenerala sekretario Ulla Luin difinas ŝia titolo.
 Same kiel en la antaŭa Estraro, Ans Bakker-ten Hagen respondecas en sia dua
mandatperiodo pri financoj kaj administrado.  Kiel plian respondecon ŝi transprenis
la rilatojn kun TEJO.  Maritza Gutiérrez González estas estrarano pri landa agado,
dum Yu Tao aparte respondecas pri la agado en Azio kaj krome pri kreado de nova
strukturo de Amikoj de Esperanto.  Al konata tereno revenas Amri Wandel,  kiu
havas en sia dosierujo fakan kaj sciencan agadon, pri kiuj li okupiĝis ankaŭ
en la Estraro de Lee Chong-Yeong en 1995-1998.

Neniu el la elektitaj estraranoj kandidatiĝis por informado, pro kio prezidanto
Corsetti transprenis la estraran respondecon pri ĝi.  Por malplipezigi lian
ampleksan taskaron la Estraro elektis komitatanon Jukka Pietiläinen kiel specialan
komisiiton pri informado por funkcii kiel la dekstra mano de la prezidanto sur
tiu grava kampo.


           

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon