Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 184
2004-07-14
==================================================================


JARLIBRO 2004 APERIS

Portreto de Cecil Charles Goldsmith, iama ĝenerala sekretario de UEA, malfermas
la ĉi-jaran Jarlibron de UEA.  La multjara prezidanto kaj nuna vicprezidanto
de la Asocio, prof. Humphrey Tonkin, rememoras en ĝia antaŭparolo, kiel "Tiny"
Goldsmith profunde impresis lin kiel 15-jaran junulon, kiu ĵus komencis lerni
Esperanton.  Konversacio kun Goldsmith fariĝis komenco de Esperanto-agado, "en
kiu mi ofte pro entuziasmo tro alten celis, sed pro persisto foje sukcesis",
skribas Tonkin retrorigarde en la Jarlibro 2004, 50 jarojn post sia eklerno de
la lingvo.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2004,
aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj
TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj
k.a. establoj, sendepende de tio ĉu ili havas ligon kun UEA aŭ TEJO.  Oni trovas
ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la bazajn gvidliniojn de UEA pri
informado pri Esperanto.

Du trionoj el la 288-paĝa libro konsistas el la adresaro de la Delegita Reto
de UEA kun 1783 individuoj en 92 landoj (1945 en 98 landoj en Jarlibro 2001,
kiu laste enhavis detalan statistikon).  Estas 53 ĉefdelegitoj (46), 984 lokaj
delegitoj, 136 vicdelegitoj, 29 junularaj kaj 1337 fakaj delegitoj.  Krome en
Brazilo estas 5 regionaj delegitoj.  La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn.
 Kvankam la nombro da delegitoj lastatempe emis malkreski, la Centra Oficejo
antaŭvidas, ke ĝi denove kreskos por la Jarlibro 2005 kiel rezulto de planata
kampanjo lige kun la laŭvica revizio de la Delegita Reto, kiu startos en oktobro.

Duono de la delegitoj estas kontaktebla ankaŭ retpoŝte.  En la ĉi-jara Jarlibro
sian retadreson publikigas 1129 delegitoj, t.e. 63% el la tuta delegitaro.  En
kvin jaroj ilia nombro duobliĝis, ĉar en Jarlibro 1999 retadreson anoncis 572
delegitoj (29%).

Jarlibro 2004 estas la unua redaktita de Roy McCoy.  Ĝi estis presita kaj ekspedita
en Slovakio.


           


PEKINO GASTIGOS LA PLEJ GRANDAN UK POST BERLINO

1794 kongresanoj el 49 landoj aliĝis sufiĉe frue por ankoraŭ eniri la adresaron
de la Kongresa Libro de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (24-31
julio).  Ĉar la nombro ankoraŭ plialtiĝos per surlokaj aliĝoj, la Pekina
kongreso fariĝos la plej granda UK post tiu en Berlino en 1999.

Pli ol duono de la aliĝintoj, 931, venas el la gastiganta lando.  Aliaj landoj
kun multaj aliĝintoj estas Japanio (177), Francio (81), Germanio (71), Korea
Resp. (51), Italio (46), Litovio (36), Rusio (37), Nederlando (30), Usono (27),
Kroatio (24), Svedio (23), Vjetnamio (22), Brazilo (21), Britio (19), Aŭstralio
kaj Svislando (po 15).


           

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon