Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 183 2004-07-01 ================================================================== UEA-MEMBROJ ELEKTIS KOMITATANOJN B Entute 1491 individuaj membroj de UEA uzis ĝustatempe sian rajton voĉdoni en la plej grandskala regula referendumo de la Esperanto-komunumo por elekti ses Komitatanojn B de UEA por la periodo 2004-2007. El 5140 dissenditaj balotiloj revenis 29,0%. Sekve la balot-aktiveco restis iom sub tiu en 2001, kiam ĝi estis 31,4%. La voĉoj estis nombritaj en la Centra Oficejo la 1-an de julio. Partoprenis la membroj de speciala komisiono elektita de la Estraro de UEA. Ĝi konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Simo Milojevic, Rob Moerbeek kaj Piet Schuil. En ĝia naŭhora tasko la komisionon asistis individua membro Francisco L. Veuthey, oficistoj Marcus Sikosek kaj Stanka Starcevic, kaj volontulo de TEJO Joel Amis. Plej multe da voĉoj rikoltis István Ertl (Belgio), eksredaktoro de la revuo "Esperanto". Kun 882 voĉoj li ankaŭ estis la sola kandidato, kiun apogis plimulto de la balotintoj. Aliaj sukcesaj kandidatoj estis Amri Wandel (Israelo) kun 720 voĉoj, Marija Belosevic (Kroatio) kun 605, Lee Chong-Yeong (Korea Resp.) kun 602, Jukka Pietiläinen (Finnlando) kun 565 kaj Slavik Ivanov (Rusio) kun 546 voĉoj. Wandel, Belosevic kaj Lee membris ankaŭ en la malnova Komitato, dum Ertl, Pietiläinen kaj Ivanov eniros la superan organon de UEA kiel novaj membroj. La 26-jara Ivanov estas de longe la plej juna kandidato, kiu sukcese trairis la balot-elprovon de la membraro de UEA. La averaĝa aĝo de la elektitoj estas 44 jaroj. La ceteraj kandidatoj ricevis voĉojn jene: Yves Bellefeuille 535, Chuck Smith 534, Wu Guojiang 525, Hokan Lundberg 480, Jose Antonio Vergara 450, Philippe Chavignon 422, Choi Yunhuy (Hortensio) 419, Ivo Osibov 359, Diccon Masterman 347 kaj Francisko Simonnet 233. Estis entute 1485 validaj kaj 6 malvalidaj balotiloj. * * * * * -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com