Informa Kanalo Abonu.Com

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 182
2004-06-15
==================================================================


JAM PLI OL 1000 MEMBROJ DE UEA BALOTIS

Unu monaton post ilia dissendo pli ol 1000 voĉdoniloj pri Komitatanoj B de UEA
por la periodo 2004-2007 revenis al la Centra Oficejo en Roterdamo.  Ĝis la
15-a de junio alvenis 940 kovertoj, sed la nombro da balotiloj estas konsiderinde
pli granda, ĉar multaj kovertoj enhavas pli ol unu balotilon.  Oni taksas en
la Centra Oficejo, ke almenaŭ 20% de la membroj jam resendis la balotilon. 
Validaj estos la balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon plej laste la 30-an
de junio.  La fina nombro verŝajne estos 1500-1600, kio signifus, ke la balotaktiveco
estus pli-malpli kiel en 2001, kiam voĉdonis 1887 membroj, t.e. 31,4%.  La ĝisnuna
rekordo, farita en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj (33,6%), verŝajne plu eltenos.
 Por superi ĝin necesus partopreno de almenaŭ 1750 membroj.

Pro multaj demandoj la Centra Oficejo informas, ke por ŝpari afrankon oni rajtas
sendi plurajn balotilojn en sama koverto.  Membroj el kelkaj landoj skribis,
ke ilia poŝto ne akceptas kovertojn, sur kiuj mankas indiko pri la sendinto.
 En tia kazo oni enmetu la balotilon en apartan koverton, sur kiu oni skribu
"Balotilo B", kaj tiun koverton oni sendu en alia koverto, sur kiu oni rajtas
skribi ankaŭ la nomon kaj adreson de la sendinto.

Krom sur la balotilo, la sinprezentoj de la 16 kandidatoj estas legeblaj en la
retejo de UEA.  Oni rajtas voĉdoni por maksimume 6 kandidatoj.


           


THORSEN-APOGO POR BIBLIOTEKOJ

UEA disdonos jam por la oka fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka
Apogo Roma kaj Poul Thorsen. 

Rajtas peti subvencion Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata,
urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj
libroj, ordigita laŭ prefero.  Diskoj, sonkasedoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj
varoj ne estas subvencieblaj.  La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze
de la listo, kiu akompanis la peton.

La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste la 1-an de novembro
2004.


           

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon