| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 181
2004-06-06
==================================================================
MONDA KONGRESO PRI LINGVODIVERSECO, DAŬRIPOVA EVOLUO KAJ PACO
De la 20-a ĝis la 23-a de majo okazis en Barcelono la 10-a Kongreso de Linguapax
kun la ĉeftemo "Dialogo pri Lingva Diverseco, Daŭripova Evoluo kaj Paco", organizita
de la Instituto Linguapax lige kun la Universala Forumo de Kulturoj Barcelono
2004. La Instituto Linguapax, kun sidejo en Barcelono, estas la heredinto de
la samnoma agado de Unesko.
La kongreson partoprenis monde konataj lingvistoj, kiel David Crystal, Bernard
Comrie, Suzanne Romaine, Fernand de Varennes, Miquel Siguan kaj Joshua Fishman.
Krom la prezentoj en la pleno la laboroj okazis en kvin paralelaj seminarioj
pri Pozitivaj modeloj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado, Studkazoj pri lingvorevigligo
kaj normigo, Pritakso de la nuna socilingvistika esplorado, Lingvojuro kaj lingvorajtoj,
Rolantoj favoraj al lingvodiverseco.
Universala Esperanto-Asocio estis reprezentita de Abel Montagut kaj Internacia
Ligo de Esperantistaj Instruistoj de Radojica Petrovic. La prezento de Abel
Montagut en unu el la seminarioj estis tre pozitiva, laŭ la juĝo de la prezentinto
kaj de la prezidanto de la koncerna seminario, Lachman Khubchandani. Preskaŭ
la sola obĵeto flanke de la partoprenintoj estis, ke Esperanto ne havas subtenon
de ŝtato(j) kaj tial ĝi ne povas disvastiĝi.
Radojica Petroviĉ prezentis tri E-projektojn de E@I, ILEI kaj Hesselbom Berlin
GMBH, kiuj subtenas lingvan diversecon per praktikaj rimedoj kaj efektiva agado:
Lingva Prismo, lernu! kaj Interkulturo, kiujn finance helpas la usona fondaĵo
Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj kelkaj neesperantistaj fondaĵoj. Notindan
atenton de la publiko altiris la principoj de interlingvismo, kiujn interpretas
kaj favoras la Lingva Prismo kaj kiujn la aliaj du projektoj praktike aplikas.
Kelkaj aŭskultintoj interesiĝis pri uzeblo de la teknikoj kaj spertoj de lernu!
por lernado de aliaj diasporaj lingvoj, aŭ petis kunlaboron por aplikado de
la metodoj de Interkulturo.
La tekstoj de la prelegoj de Montagut kaj Petroviĉ, originale faritaj respektive
en la kataluna kaj angla, estos baldaŭ je dispono ankaŭ en Esperanto kaj aliaj
lingvoj.
Francois Grin, profesoro pri ekonomio en la Universitato de Ĝenevo, prelegis
per prezento utilega el ekonomia vidpunkto pri la multlingveco kaj kontraŭ la
hegemonio de unu sola etnolingvo. Li asertis interalie, ke ankaŭ la ĝenerala
publiko komprenos la gravecon de la multlingveco kaj de la rolo de neŭtrala
interlingvo nur, se multaj fakuloj, diversnivele, ilin priinformos.
Entute ricevis informojn pri la rolo de Esperanto favore al lingva diverseco
pli ol 50 fakuloj, studentoj aŭ interesitoj. Ankaŭ Francois Grin plurfoje
menciis la pozitivan rolon de la internacia lingvo. Dimanĉon vespere, la 23-an
de majo, estis intervjuitaj du katalunaj socilingvistoj, Miquel Siguan kaj Jesus
Tuson, kadre de la Foruma aranĝo titolita "141 demandoj". Lige kun la temo
"Se ĉiuj parolus la anglan, ĉu oni interkompreniĝus pli bone?", ili ambaŭ
menciis Esperanton.
*
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |