| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 180
2004-05-26
==================================================================
RENATO CORSETTI PROPONATA POR DUA MANDATO KIEL PREZIDANTO
La komitatanoj de UEA povas nun komenti konkretajn nomojn en siaj diskutoj pri
la elektoj okazontaj en la Universala Kongreso en Pekino. Tion ebligas la konkluda
raporto de la Elekta Komisiono, kiu prezentas la kandidatigojn por diversaj postenoj
en la trijara periodo 2004-2007. Pro malsaniĝo de la prezidanto de la Komisiono,
s-ro Takeuti Yosikazu el Japanio, la raporto estis redaktita de membro de la
Komisiono, s-ino Edvige Tantin Ackermann el Italio. Tria komisionano estas s-ro
Povilas Jegorovas el Litovio. La plej grandan atenton evidente altiras la kandidatoj
por la nova Estraro, sed la raporto inkluzivas ankaŭ la kandidatojn por komitatanoj
C, por komitataj reviziantoj kaj por la Financa Komisiono.
Laŭ la Elekta Regularo de UEA la Komisiono povis konsideri kiel validajn kandidatojn
nur tiujn, kiuj antaŭ la fino de marto estis proponitaj de almenaŭ du nunaj
komitatanoj el malsamaj landoj. S-ino Ackermann kritikas la komitatanojn pro
pasiveco en la proponado de kandidatoj, pro kio la Komisiono ne povis transdoni
al la Komitato pli ol po unu kandidaton por la oficoj de prezidanto, vicprezidanto
kaj ĝenerala sekretario. "Nia movado verŝajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo
kaj por konkuro interpersona", estas la amara konkludo de Ackermann. La komitatanoj
tamen povos fari efektivan elekton almenaŭ pri kvar ordinaraj membroj de la
Estraro, ĉar por tiuj lokoj estas ses kandidatoj. La Komisiono proponas, ke
la nova Estraro havu entute sep membrojn, dum la nuna estas ok-kapa.
La sola kandidato por la prezidanteco estas d-ro Renato Corsetti el Italio, kiu
do en Pekino ricevos ŝancon plu prezidi la Asocion ĝis 2007, kiam la Statuto
postulus lin transdoni la martelon al iu alia. Ankaŭ s-ro Ivo Osibov el Kroatio,
nun ĝenerala sekretario, estas proponata por reelekto, sed kun nova funkcio
kiel vicprezidanto. Lia posteulo kiel ĝenerala sekretario estus s-ino Ulla
Luin el Svedio.
Por la ceteraj kvar lokoj en la Estraro kandidatas s-ino Ans Bakker-ten Hagen
el Nederlando, s-ino Maritza Gutierrez el Kubo, s-ino Claude Nourmont el Francio,
prof. Amri Wandel el Israelo, s-ro Andrej Grigorjevskij el Rusio kaj s-ro Yu
Tao el Ĉinio. Du el ili, Bakker-ten Hagen kaj Grigorjevskij, membras en la
nuna Estraro. Por reelekto ne kandidatas la nunaj estraranoj Humphrey Tonkin,
Lee Chong-Yeong, Gbeglo Koffi kaj Michela Lipari. Ĉar inter la kandidatoj estas
kvar virinoj, estas do eble, ke en la sama kongresejo, kie en 1995 okazis la
Monda Virina Kongreso de UN, unuafoje en sia historio UEA ricevos Estraron kun
virina plimulto.
Antaŭ ol povi esti elektitaj kiel estraranoj, la kandidatoj devos unue elektiĝi
komitatanoj. Tiun postulon jam plenumas Bakker-ten Hagen, Gutierrez, Nourmont
kaj Yu Tao, kiuj en la supera organo de UEA reprezentos siajn landajn asociojn
kiel komitatanoj A. Osibov kaj Wandel kandidatas en la balotado de la individua
membraro pri komitatanoj B. Por la aliaj restas la ebleco fariĝi komitatanoj
C, kiujn la komitatanoj A kaj B elektos "por certigi al la Asocio la kunlaboron
de spertuloj", kiel difinas la Statuto de UEA. Se malpli ol sep estraraj kandidatoj
iĝos komitatanoj, eblos proponi novajn kandidatojn en Pekino anstataŭ la elfalintoj.
Eĉ se sufiĉa nombro da estraraj kandidatoj estus elektita kiel komitatanoj,
en Pekino tamen necesos trovi novajn kandidatojn, se en la Komitata voĉdonado
pri la Estraro malpli ol sep kandidatoj el tiuj prezentitaj de la Elekta Komisiono
akiros plimulton de voĉoj. Alia solvo estos elekti malpli grandan Estraron.
La propono de la Komisiono elekti sep estraranojn ne devigas la Komitaton, kiun
ligas nur la Statuta preskribo, ke povas esti entute 5 ĝis 9 estraranoj. Pri
ĉiuj elektoj la Komitato devos decidi per sekreta baloto.
Krom la estraraj kandidatoj Corsetti, Grigorjevskij kaj Luin, por komitataneco
C kandidatas s-ro Josep Franquesa Sole (Hispanio/Katalunio), s-ro Paulo Branco
(Belgio), s-ro Marcel Delforge (Belgio) kaj s-ino Loes Demmendaal (Nederlando).
Du el ili, Branco kaj Demmendaal, estas proponitaj ankaŭ por funkcii kiel komitataj
reviziantoj dum la venontaj tri jaroj. Ankaŭ por tiu funkcio povas esti elektitaj
nur komitatanoj. Tiu postulo ne koncernas la membrojn de la Financa Komisiono,
por kies tri lokoj la komitatanoj povos elekti inter s-ro Ilja De Coster (Belgio),
s-ro Marcel Delforge (Belgio), d-ro Gianfranco Polerani (Italio) kaj s-ino Flory
Witdoeckt (Belgio).
La plena raporto de la Elekta Komisiono kaj la biografietoj, fotoj kaj motivigoj
de la kandidatoj por la diversaj oficoj estas legeblaj en la TTT-ejo www.uea.org.
*
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |