Informa Kanalo Abonu.Com

Estimata ricevanto de Gazetaraj Komunikoj de UEA,

Bv. atenti, ke en la informo pri aliĝintoj al la Pekina UK elfalis Francio,
kiu, kun 79 aliĝintoj, staras sur la tria loko en la aktuala statistiko.

Por reaperigo en retlistoj, gazetoj ktp. bv. uzi la ĉi-suban tekston.  Mi pardonpetas
pro la fuŝo.

Osmo Buller
ĝenerala direktoro de UEA

---------------


PLI OL 1500 KONGRESANOJ REGISTRITAJ POR PEKINO

La 21-an de majo la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (24-31
julio) nombris 1506 aliĝintojn el 50 landoj.  Plej multe da kongresanoj
liveras la gastiganta lando Ĉinio, de kie jam venis 712 aliĝoj, inter ili
5 el Tajvano. Kun 161 aliĝintoj forte reprezentiĝas ankaŭ Japanio. Almenaŭ
10 kongresanoj enskribiĝis el Francio (79), Germanio (69), Korea
Respubliko (51), Italio (42), Rusio (33), Nederlando (30), Usono (25),
Kroatio (24), Svedio (22), Vjetnamio (21), Britio (19), Brazilo (17),
Aŭstralio kaj Litovio (po 14), Svislando 13,  Finnlando kaj Irano (po 11),
Belgio, Hispanio kaj Kanado (po 10).

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon