| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 179
2004-05-23
==================================================================
POZITIVA EVOLUO DE LA MEMBRARO EN 2003
Kun 16978 membroj la statistiko de UEA denove turniĝis en kreskon en 2003.
La pasintjara membronombro superas per 716 la nombron de 16262 en 2002. La kresko
ŝuldiĝas al plimultiĝo de aligitaj membroj. En 2003 la landaj asocioj pagis
al UEA por 11264 membroj, dum en 2002 temis pri 10549. Inter la aligitaj membroj
radikale kreskis la nombro de junaj membroj, kiuj konsistigas la aligitan membraron
de la junulara sekcio TEJO. Kompare kun 1162 en la antaŭa jaro, en 2003 TEJO
havis 1908 aligitajn membrojn. Tiu kresko tamen plejparte estas ŝajna, ĉar
en 2002 multaj landaj asocioj ne indikis, kiom el iliaj membroj estis junaj.
Ankaŭ la nombro de individuaj membroj ĉesis fali. En 2003 UEA havis 5714 individuajn
membrojn, kio signifas simbolan kreskon de 1 membro kompare kun 2002, kiam la
nombro estis 5713. Provizoraj informoj pri la evoluo en 2004 indikas, ke la pasintjara
rezulto ne estis incidenta. La 20-an de majo la Centra Oficejo registris jam
la 5000-an membron, kiu kotizis por la nuna jaro. En 2003 oni atingis tiun limon
nur fine de junio. Tio parte rezultas el pli efika administrado en la CO, sed
temas ankaŭ pri efektiva kresko de la membraro.
En 2003 la konsisto de la individua membraro estis: Membroj kun Gvidlibro 375
(410 en 2002), Membroj kun Jarlibro 1197 (1099), Junaj Membroj kun Jarlibro 231
(235), Membroj-Abonantoj 2799 (2834), Junaj Membroj-Abonantoj 139 (161), Dumvivaj
Membroj 843 (860), Junaj Dumvivaj Membroj 23 (18), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro
26 (19), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 6 (5), Honoraj Membroj 65 (61) kaj
Membroj de la Honora Patrona Komitato 10 (11).
La plej fortan bazon UEA havis en Japanio, kie el 1445 membroj 1069 estis aligitaj
kaj 376 individuaj membroj. Sekvis Germanio kun 1231 membroj (resp. 682 kaj 549),
Ĉinio 1180 (1050 kaj 130), Francio 1165 (564 kaj 601), Italio 1025 (821 kaj
204), Belgio 789 (641 kaj 148), Usono 721 (350 kaj 371), Brazilo 650 (246 kaj
404), Svedio 615 (400 kaj 215), Britio 569 (403 kaj 166) kaj Nederlando 536
(277 kaj 259). En 2003 UEA havis membrojn en entute 111 landoj.
Laŭlanda membrostatistiko troviĝos en la junia numero de la revuo "Esperanto".
Tie aperos ankaŭ detaloj pri la nombroj en diversaj membrokategorioj kaj en
aliaj kotizkategorioj (Societo Zamenhof, Patronoj de TEJO, abonoj de la revuoj
"Esperanto" kaj "Kontakto") en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003.
PLI OL 1500 KONGRESANOJ REGISTRITAJ POR PEKINO
La 21-an de majo la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (24-31 julio)
nombris 1506 aliĝintojn el 50 landoj. Plej multe da kongresanoj liveras la
gastiganta lando Ĉinio, de kie jam venis 712 aliĝoj, inter ili 5 el Tajvano.
Kun 161 aliĝintoj forte reprezentiĝas ankaŭ Japanio. Almenaŭ 10 kongresanoj
enskribiĝis el Germanio (69), Korea Respubliko (51), Italio (42), Rusio (33),
Nederlando (30), Usono (25), Kroatio (24), Svedio (22), Vjetnamio (21), Britio
(19), Brazilo (17), Aŭstralio kaj Litovio (po 14), Svislando 13, Finnlando
kaj Irano (po 11), Belgio, Hispanio kaj Kanado (po 10).
NOVA RENTO POR FIKSDATAJ DEPONOJ
Pro la evoluo en la monmerkato UEA malaltigos la renton je la ŝpardeponoj de
la membroj el 3,5% al 3% ekde la 1-a de julio 2004. La jam faritaj deponoj,
kiuj maturiĝos post la 1-a de julio, ricevos renton de 3,5% por la ankoraŭ
kuranta periodo. La rento estas adaptita unuafoje de preskaŭ ses jaroj, ĉar
malgraŭ daŭra malaltiĝo de la ĝenerala rentonivelo la rento pagata de UEA
restis senŝanĝa ekde novembro 1998.
Individuaj membroj rajtas deponi monon ĉe UEA por periodo de unu jaro kaj poste
repreni aŭ renovigi la deponon. Minimuma deponebla sumo estas 1000 euroj.
Por ricevi renton, la depono devas resti netuŝita dum la tuta unujara periodo.
La Centra Oficejo de UEA donas pli da informoj pri tiu ĉi servo. La ordinaraj
UEA-kontoj ne ricevas renton.
*
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |