| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 177
2004-03-30
==================================================================
INSTITUCIO HODLER '68
La estraro de UEA en januaro-marto 2004 renovigis la estraron de Institucio
Hodler '68. En ĝi nun troviĝas Gregoire Maertens, kiu de multaj jaroj
estas ligita al tiu Institucio, Ilja de Coster, eksa estrarano de TEJO, Ivo
Durwael, Ans Bakker ten-Hagen kaj Renato Corsetti. Temas pri estraro, kiu
reprezentas ĉiujn tendencojn en la movado. Ĉi tiu nova estraro jam
kunvenis kaj jam aljuĝis subvenciojn. Nun ĝi intencas relanĉi la tutan
agadon de IH '68, konservante ĝian esencan trajton: IH '68 estas fondaĵo,
kiu sekure konservas kapitalon kaj el la rento financas agadojn por
Esperanto. Se vi interesiĝas kiel helpi la movadon finance pere de IH '68
(per donacoj, senrentaj kaj kunrentaj pruntoj aŭ heredaĵoj), bonvolu
skribi al ĝia estraro ĉe la adreso de la Centra Oficejo de UEA.
*
Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en
la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |