| Informa Kanalo Abonu.Com |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 176
2004-03-16
==================================================================
Nova reta Katalogo de UEA
--------------------------
Post plurmonataj preparoj estas malfermita por publika aliro la nova reta
Katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org
La nova Katalogo regule prenas la informojn el la datumbazo de la
Libroservo de UEA kaj aŭtomate respegulas ŝanĝojn en ĝi. Interalie, oni
tuj vidas, ĉu iu libro estas havebla aŭ jam elĉerpiĝis.
La testintoj, partoprenintaj en la lasta etapo de la preparlaboroj, trovas
ĝin oportuna kaj facila por la uzado. Oni laŭde mencias ankaŭ la aspekton
de la Katalogo, kiu nun estas samstila kun la retejo UEA.ORG, kaj variajn
serĉmanierojn, kiujn ĝi prezentas.
Oni povas serĉi la varojn ne nur per la titoloj, la aŭtoraj nomoj kaj
kategorioj, sed vokinte "aldonajn serĉkriteriojn" ankaŭ per la titolo de
la eldonejo, vortoj en la priskriboj, lingvo, eldonjaroj kaj eĉ intervaloj
de paĝonombroj kaj prezoj.
Unika servo de la Katalogo estas reta abonejo por la perataj de UEA
E-gazetoj. Plia grava oportunaĵo estas ebleco liste trarigardi la
enmetitajn en la Katalogon recenzojn kaj fari serĉadon laŭ iliaj titoloj,
aŭtoroj kaj la tekstoj.
La vizitantoj de la Katalogo povas mem kontribui al ĝia enhavo: aŭ per
mallonga opiniesprimo, aŭ per propra recenzo por iu el la verkoj.
Bone ellaborita kaj amikeca estas ankaŭ la menda sistemo, kiu prezentas al
la vizitantoj ĉiujn necesajn ciferojn, aŭtomate kalkulas rabatojn,
impostojn kaj sendokostojn.
Restas kompreneble ankoraŭ multe da aldona laboro: momente en la Katalogo
estas nur 20 recenzoj kaj nur tre malmultaj libroj jam havas bildeton de la
kovriloj.
La Katalogon preparis Andrej Grigorjevskij. Helpis, konsilis kaj testis:
Ionel Onet, Dirk Bindmann, Joost Witteveen, Trevor Steele, Osmo Buller,
Renato Corsetti, Ziko Sikosek, Boris Kolker, Claude Nourmont, Aleksandr
Grishchenko kaj kelkaj aliaj.
Bonvenon por viziti, rigardi kaj uzi!
*
Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en
la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |