Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 175 2004-03-06 Enhavo: 1. Subvencioj por eduki E-instruistojn en Afriko 2. Subteno por grava reta projekto * * * * * Subvencioj por eduki E-instruistojn en Afriko ------------------------------------------------------------ En aprilo 2004 unuafoje estos disponigataj subvencioj de la nova fondaĵo "Hans", kreita pasintjare por subteni la edukadon de novaj Esperanto-instruistoj en Afriko. La fondaĵo estis starigita memore al Hans ten Hagen (Nederlando 1932-2003). Ĝian komencan kapitalon - 100 mil eŭrojn disponigis nederlandaj familioj ten Hagen-Renses kaj Bakker-ten Hagen. La regularon de la fondaĵo "Hans" oni povas trovi en la retejo uea.org, parto "Dokumentoj". * * * * * Subteno por grava reta projekto ------------------------------------------- La estraro de UEA unuafoje decidis doni aŭspicion por reta projekto. La informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo, gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org. Sekvas klarigoj pri OpenOffice.org kaj la agado pri ĝia esperantigo, preparitaj de Tim Morley: OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata kolektive de volontulaj programistoj. Laŭ funkcioj ĝi estas tre simila al la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint, ktp. Ĝi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozo kaj Linukso. Interesiĝantoj povas elŝuti la programaron el www.openoffice.org aŭ aĉeti KD-on kontraŭ malgranda sumo ekz. ĉe la "Linŭ Emporium" (http://www.linŭemporium.co.uk/products/applications/#pid4523). La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontulojn. ------ Por tio oni serĉas personojn, kiuj: -- kapablas kompetente skribi en Esperanto -- komprenas la anglan, ĉefe la prikomputikan anglan -- havas komputilon (aŭ Vindoza, aŭ Linuksa) -- kapablas instali programo(j)n en la komputilo -- havos kelkajn horojn ĉiusemajne dum iom da tempo -- deziras helpi esperantigi la programaron OpenOffice.org Des pli bone se ili ankaŭ: -- havas grandtraigivan konekton al interreto -- havas Novan PIVon, grandan (teknikan) vortaron anglan/Esperantan -- jam tradukis programojn -- jam uzis poEdit aŭ KBabel -- povas/scias uzi grep -- havas *multe* da libera tempo (!) Tamen tiuj lastaj petoj estas deziretaĵoj, ne bezonaĵoj. La sinanoncojn oni sendu al la adreso reto@uea.org * * * * * Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/ -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com