| Informa Kanalo Abonu.Com |
================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 173 2003-12-23 ================================================================== Nomumo de la nova Ghenerala Direktoro de UEA ----------------------------------------------------------- Hierau, la 22-an de decembro, la estraro de UEA nomumis Ghenerala Direktoro s-ron Osmo Buller. Al multaj legantoj la nomo estas konata. Temas pri la homo, kiu ghis 2002 estis la Ghenerala Direktoro de UEA. Osmo Buller, kiu antau du jaroj preferis alian laborlokon, nun estis inter la kandidatoj por la posteno de Ghenerala Direktoro. Li daure sentas sin kun-respondeca pri la bonfarto de la Esperanto-movado kaj tute aparte de Universala Esperanto-Asocio. Cetere li agnoskas, ke kun la nuna estraro ja li povas kunlabori. Neniam estis veraj malkonsentoj pri la ghenerala linio de la Asocio, kaj chiuj koncernatoj fakte harmonie kunlaboris pri la preparado kaj efektivigo de la antaua Kampanjo 2000 kaj de la nuna laborplano. Kaj la estraro kaj la nova Ghenerala Direktoro agnoskas, ke la pasinteco estas konsiderinda fermita kaj la situacio de ghenerala interkonsento en UEA povas esti konsiderata reakirita. Kandidatighis por la funkcio de Ghenerala Direktoro kelkaj personoj kaj estis kontaktoj kun potencialaj kandidatoj kaj el okcidenteuropaj landoj kaj el landoj ekster Europo. La estraro ekzamenis la kvalifikojn de chiuj kandidatoj kaj ankau la personan situacion, tute aparte en la kazoj de bezonataj labor-permesoj en Nederlando. La estraro agnoskas ke Osmo Buller havas plurjaran sperton pri la proceduroj de la Centra Oficejo. Kvankam en la lastaj du jaroj la procedo de modernigo de kelkaj fakoj en la oficejo kaj en la funkciado de la estraro mem kuntrenis modifojn kaj pliajn automatigojn, la novelektita Ghenerala Direktoro povos facile daurigi tiun procedon. La estraro fidas la promeson de Osmo Buller plene sin dedichi al harmonia organiza laboro kaj al senkondicha antauenigo de UEA kaj la Esperanto-movado. Por la estraro: La estrarano pri financo kaj administrado Ans Bakker ten-Hagen La prezidanto Renato Corsetti
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |