==================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 169 2003-09-16
==================================================================
Enhavo:
1. Malferma Tago en la CO
2. Koncize pri Gotenburgo
3. Salutoj kaj salutparoladoj en UK
Malferma Tago en la CO
---------------------------------
Estimataj gesinjoroj, karaj amikoj de Esperanto,
la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio havos Malferman Tagon la
29an de novembro 2003. Niaj specialaj gastoj en Rotterdam estos la polo
Tomasz Chmielik kaj la franco Philippe Chavignon, kaj en la Libroservo
validos dek-procenta rabato.
Novaĵoj dum la jaro 2003 estas interalie la "Konciza Etimologia Vortaro" de
Cherpillod, "Henriko la 5a" (de Ŝekspiro) tradukita de Tonkin, "La Postdomo"
de Ertl kaj "Esperanto sen mitoj" de Sikosek. Cetere eblas aĉeti
kompaktdiskon kun historiaj sondokumentoj el la UK 1977.
Tomasz Chmielik tradukis ekzemple "La lada tamburo" de Grass, lia eldonejo
Libro-Mondo apartenas al la plej aktivaj en la movado. En la Malferma Tago
ni aŭdos de li pri du pioniroj de UEA, nome: "Edmond Privat - efektiviganto
de utopioj", kaj "Pri la penso de Hector Hodler". Philippe Chavignon parolos
pri "Mondvojaĝo tra Panjo-Naturo, lingvoj kaj gentoj".
Nia programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horoj, eniro, kafo kaj partopreno
je la loterio estas senpagaj. La Centra Oficejo troviĝas je strato Nieuwe
Binnenweg 176 kaj estas atingebla de la ĉefa stacidomo pere de tramo 4,
direkto Marconiplein, haltejo 's Gravendijkwal.
Koncize pri la rezultoj de la 88-a UK
---------------------------------------------
Aliĝis 1796 personoj el 60 landoj.
La komitato elektis ses novajn Honorajn Membrojn de UEA. Tiuj estas:
Edwin Burg (Nederlando),
Adolf Burkhardt (Germanio),
Imre Ferenczy (Hungario),
Salah Ghanem (Libano),
Josef Kavka (Ĉeĥio),
Antanas Mekys (Litovio).
La kongresanoj aktive traktis la kongresan temon "Lingvaj rajtoj kaj
respondecoj" , sekve de kio estis akceptita rezolucio
(http://uea.org/dokumentoj/uk2003/rezolucio.html).
Estis anoncitaj rezultoj de Belartaj Konkursoj 2003, la unuajn lokojn en
kiuj ĉi-jare gajnis:
Kanto: Nargis Mondjazib (Usono)
Poezio: Anja Karkiainen (Finnlando)
Teatraĵo: Jorge Teles (Brazilo)
Eseo: Jukka Pietilainen (Finnlando)
Prozo: Martin Weichert (Svedio)
Vidbendoj: Ralf Kuse (Germanio)
Bonvolu vidi la plenan raporton pri la Belartaj Konkursoj 2003 en
http://uea.org/dokumentoj/uk2003/belart_premioj.html
Premio Deguĉi (por plifirmigo de internacia amikeco) estis ajluĝita al Don
Harlow (Usono) kaj Franciska Reisel (Germanio).
Trofeon Fyne (enmanigata al la plej aktiva landa asocio de UEA) por la
sekvaj du jaroj ricevis Litova Esperanto-Asocio.
Subvencio Cigno (subeno de gravaj E-aktivecoj en ekonomie malfortaj landoj)
estis transdonita al Armena Esperanto-Asocio kaj Federacio Esperanto de
Barato.
Fondaĵo Grabowski (subteno de E-kulturo) premiis Lio Ŝiĵun/Laŭlum
(Ĉinio), Mikaelon Bronŝtejn (Rusio), Litovan Esperanto-Asocion,
SAT-Amikaron kaj Eldonejon Bero.
Pli detale pri la premiitoj vi povas legi en
http://uea.org/dokumentoj/uk2003/premioj.html
La kongresa libroservo raportis, ke la kongresanoj aĉetis librojn,
diskojn, kasedojn k.s. je la sumo de ĉ. 30 mil euxroj (inkluzive de la
impostaj krompagoj). La pintajn vendojn ĝuis jenaj tri libroj:
1. La Zamenhof-strato, de Roman Dobrynski
2. La Postdomo, de Istvan Ertl
3. Esperanto sen mitoj, de Ziko Marcus Sikosek
Inter la plej amase vendataj troviĝis ankaŭ la nova Esperanto-Dokumento,
preparita de Detlev Blanke.
Salutoj kaj salutparoladoj en UK
------------------------------------------
La 88-a UK tradicie ricevis salutmesaĝon de Unesko. La teksto de ĝi estas
trovebla ĉi tie: http://uea.org/dokumentoj/salutado.html
La teksto de la salutparolado de Louis C. Zaleski-Zamenhof estas ĉi tie:
http://uea.org/dokumentoj/salutparolado.html
Resumoj de kelkaj salutoj ne anoncitaj en Gotenburgo:
De la ambasadoro de Italio, Giulio Cesare Vinci Gigliucci :
" mi estas kontenta, ke la Itala Esperanto-Federacio ĉeestos... kaj la
itala kandidateco estos prezentita, ke Florenco estu la loko de la UK en
2006. Estas tre altkvalita kandidatiĝo, kiu kalkulas je la apogo de la
urbestro de Florenco, Leonardo Domenici, kaj la prezidento de la regiona
konsilio de Toskanio, Riccardo Nencini... Bonvolu transdoni miajn
bondezirojn al ĉiuj partoprenantoj de la kongreso por antaŭenigi
Esperanton kiel instrumenton de intelektaj rilatoj inter homoj de diversaj
landoj kaj de kunlaboro inter popoloj."
De la ambasadoro de Kroatio, d-ro Branko Caratan :
"Mi bedaŭras [ke mi ne povos ĉeesti] eĉ des pli, ĉar la reprezentantoj
de la Respubliko Kroatio ankaŭ partoprenos en la Kongreso. Ĉiukaze, mi
deziras al vi, la organizanta estraro, kaj al ĉiuj partoprenontoj de la
gotenburga Esperanto-kongreso, ĉian sukceson en via laboro, kiu tre gravas
en transkulturaj rilatoj."
De la ambasadoro de Irlando, s-ro Patrick McCabe:
"Mi volas elkore gratuli Universalan Esperanto-Asocion okaze de la 88-a
Universlalan Kongreso de Esperanto en Gotenburgo nuntempe. Via kongresa
temo "Lingvaj Rajtoj kaj Respondecoj" gravas, aparte por la estona evuluo
de Europa Unio. Mi deziras sukceson al la Kongreso."
De la sveda profesoro Daniel Tarchys:
"Mi kun granda plezuro ĉeestus... Se mi partoprenus, mi estas certa, ke
neniu interpretanto necesus. La sola UK, kiun mi ĉeestis, estis en
Kopenhago en 1956, kaj kvankam mia aktiva regado velkis, la lingvo estas
ankoraŭ facile komprenebla."
De Hiwa Karimi, E-kursgvidanto en Baneh, Kurdistano
(Hiwa_Karimi@hotmail.com)
"Samtempe kun la komenciĝo de la plej granda jarkunveno de la esperantistoj
en Gotenburgo, ĝoje mi informas vin, de la 19-a julio la unua kurso de
Esperanto-instruado en Irana Kurdistano en la limurbo "Baneh" kun
partopreno de pli ol dudek kvin personoj komenciĝis.
Mi ĉi tiun sukceson donacas al vi kaj ĉiuj partoprenantoj en UK."
*
Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en
la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/